Prakatolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prakatolika Eklezio
grupo de kristanaj konfesioj
katolikismo
vdr
Kristankatolika preĝejo en Timbach, Kantono Soloturno, Svislando

La Prakatolika Eklezio (en Svislando ankaŭ nomita Kristankatolika Eklezio) estas kristana komunumo, kiu apartiĝis de la Romkatolika Eklezio en 1870. La apartiĝo (skismo) estis sekvo de la Unua Vatikana koncilio, kiu akceptis la dogmon pri la neeraripovo de la papo.

En 1889 la prakatolikoj kuniĝis kun aliaj kristanaj komunumoj, kiuj malakceptis la rolon de la papo, en la Unio de Utrecht.

Nuntempe la Prakatolika Eklezio havas ĉirkaŭ 16 000 membrojn en Germanio ("Altkatholische Kirche") kaj ĉirkaŭ 12 000 membrojn en Svislando (germane en Svislando Christkatholische Kirche). En Svislando la Kristankatolika Eklezio precipe estas disvastigita en Kantono Soloturno, kie kadre de la kulturlukto en la 19-a jarcento granda parto de la katolikoj transiris al la kristankatolika komunumo.

Prakatolika episkopo estas Dr. Matthias Ring. Episkopa sidejo estas Bonn. Episkopa katedralo estas la preĝejo Nomo-de-Jesuo en Bonn (Bonngasse 8).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]