Kvara krucmilito
La kvara krucmilito estis anoncita de papo Inocento la 3-a la morgaŭon de lia elektiĝo al pontifika seĝo en 1198. Ĝi devis esti direktita kontraŭ la islamanoj de Palestino, sed reale solviĝis en la disrabo de Konstantinopolo efektigita de la krucmilita armeo konkludiĝanta el divido de la bizanca imperio kaj al la konstituiĝo de la Latina imperio. Nur eta parto de krucmilitistoj provis atingi Palestinon.
La krucmilitistan armeon konstituis soldatnombro: 15.000-16.000 krucmilitistoj, 13.000 venecianoj, 40-70 “navi tonde” (rondaj ŝipoj). 60 galeasoj, 100-100 servaj ŝipetoj, sennombraj malpligrandaj ŝipoj: entute 200-230 ŝipoj.
La antaŭfaktoj
[redakti | redakti fonton]Post la fiasko de la tria krucmilito en Eŭropo tre malmulte da intereso ekzistis por la ripetado de la aventuro. Jerusalemo estis regata de la dinastio kurda-islama de la Ajubidoj kiuj domini en Sirio kaj Egiptio, escepte de iuj urboj ĉe la marrando kontrolitaj de la kristana Jerusalema Reĝlando. La tria krucmilito estis ankaŭ establinta la regnon de Kipro.
La kava krucmilito estis predikita kaj anoncita de papo Inocento la 3-a elektita la 8-an de januaro de 1198. La papo eligis enciklikon per kiu incitis la katolikaron al la rekonkero de Jerusalmeo. La reago de la eŭropaj ŝtatoj ne estis ĝuste entuziasma. Germanio estis polemikanta kontraŭ la papado, Francio kaj Anglio bataladis unu el siaj militoj kaj la Maraj Respublikoj hezitis pro tio ke iliaj interesoj estis ligitaj ĝuste al la komercoj kun la Oriento.
Por eviti ekskomunikon, la Venecia respubliko petis de la papo dspenson de la partopreno ĉar, ĝi asertis, la ĉeso de la komercoj estus ĝia ruino. [1]. Fine, tamen, la armeo estis formita kaj organizita de la grafo Tebaldo la 3-a de Ĉampano en 1199.
La krucmilito, tamen, pro la morto de Rikardo Korleona kaj de la interdikto lanĉita sur Francio, ĉar la reĝo estis repudiinta sian edzinon Ingeburge de Danio. La franca nobelaro elektis kiel sian ĉefon la grafon Teobaldo de Ĉampano kiu tamen mortis (marto 1201; estis Bonifaco la 1-a (Monferrato) la okupanto de lia posteno: la strategio estus ŝtorme okupi Egiption laŭ iama plano de Korleona Rikardo. [2]
Oni rezignis la projekton enŝipiĝi en Ĝenovo aŭ en Marsejlo, kaj preferis akcepti la proponojn de Venecio: oni interkonsenti pri la kosto de 85.000 imperiaj arĝentaj markoj. Sed la nombro de kavaliroj kaj soldatoj ne limiĝis al la nombro establita (20.000 infanterianoj, 4,500 kavalerianoj kun iliaj ĉevaloj, kaj 9.000 ŝildistoj): al veneciaj teritorioj daŭrigis amasiĝi partontojn. Venecio devis provizi aliajn ŝipojn kun aliaj diversaj kostoj.
La disrabado de Zara
[redakti | redakti fonton]La venecia historiisto kaj verkisto Alvise Zorzi asertas ke la konkero de Zara (hodiaŭ Zadar, en Kroatio) ne estis interkonsentita jam dekomence, sed estis, se tiel diri, nur latenta. La propono reakiri Zaran prenis konkretan formon dumvojaĝe[3] La okan de oktobro, aŭ novembro 1202 (laŭ la historiisto Steven Runciman) la granda floto prenis rla maron. Goffredo de Villehardouin transdonas ke neniam estis vidita floto pli bela. Ĝi haltiĝis en Triesto kaj poste en Muggia (surmara landeto majbare de Triesto), kie la venecianoj altrudis submetiĝan deklaron.
Atinginte Zaran (tiam sub la egido de la Hungara Reĝlando, la dekan de novembro, la krucmilitistoj ne estis ĝoje ricevitaj, male la popolo reziste reagis. Post kvintaga ŝieĝo, la urbo estis ŝturme okupita kaj disrabita. Ĉar la vintro alproksimiĝis oni decidis travintri en Zara.
Kiam estis informita pri la okupo kaj sanga disrabado de Zara, la papo hororis: male al liaj ordonoj la krucmilitoj aŭdacis sturmi kristanan urbon. Pro tio li decidis ekskomuniki la ĉefojn de la krucmilita armeo. Sed la diversaj baronoj deklaris ke mem estis devigitaj de Venecio al la malfeliĉa ago; la papo tiam nuligis la ekskomunikon kiu restis sur la venecianoj. La doĝe Dandolo sukcese penis por ke la krucmilito daŭru.
Aleksio la 4-a
[redakti | redakti fonton]Fakte intertempe, la krucmilitistoj estis ricevintaj en Zara ambasadoran mesaĝon de la bizanca princo Aleksio la 4-a filo de la imperiestro Isako la 2-a Anĝelo, detronigita, blindigita kaj enprizonigita fare de lia frato Aleksio la 3-a Anĝelo. Aleksio (la 4-a) estis sukcesinta forfuĝi en 1202 kaj rifuĝiĝi ĉe sia fratino en Germanio, edzino de Filipo de Ŝvabio. Antaŭe Aleksio estis kontaktinta Venecion. La propono de la bizanca princo estis “obteni kunlaboradon de la krucmilitistoj por rehavigi al si la tronon interŝanĝe kun la milita helpo de (10.000 soldatoj) krom mono kaj proviantoj al krucmilitistoj, kaj la reunuiĝo de la du Eklezioj, kaj favoraj komercaj kontraktoj kun Venecio. .[4] Al Venecio li promesis pagi la sumon kiun la baronoj devus alfronti por vivteni 500 kavalerianoj kiuj devintus restadi en la Sankta Tero.
La papo, allogita de la perspektivo de la reunuiĝo de la du Eklezioj, sin lasis konvinki, abolis la ekskomunikon kaj konsentis por la daŭrigo de la milita entrepreno kaj por la detronigo de la uzurpanto Aleksio la 3-a.
Doĝo Dandolo ne sukcesis persvadi ĉiujn krucmilitistoj pri la seriozeco de la proponitaj eventoj: iuj grupoj ne akceptis ataki alian kristanan urbon, kaj velŝipis en la direkto de la Sirio.
La 25-an de aprilo de 1203 Aleksio atingis Zaran kaj kelkajn tagojn poste la floto movis en la direkton de Konstantinopolo. Oni antaŭe haltadis momente en Duraso kie Aleksio estis reproklamita imperiestro, kaj denove en Korfuo. Fine la 24-an de junio Konstantinopolo estis ekvidita. Kurmilitisoj sukcesis alteriĝi ĉe Galata kaj rompi la ĉenon kiu defendis la Oran Kornon en eniri la urbon.
Unua invado de Konstantinopolo
[redakti | redakti fonton]Aleksio kredigis al la krucmilitistoj kaj venecianoj ke ili estus ricevitaj kun ĝojo flanke de la popolo, male ili trovis la pordegojn baritaj kaj en la muregoj amason armita. La sepan de julio post kelkaj tagoj de batalo, venecianoj sukcesis krei breĉon en la muregoj kaj eniris la urbon. Aleksio la 3-a, dume, estis trudpreninta ĉion ebla de la imperia trezoro kaj estis forfuĝinta kondukante kun si la filinon.
Izako la 2-a estis liberigita kaj sin deklaris preta honori la promesojn faritajn de la filo al la krucmilitistoj kiun li nomis kunreganto (1-a de aŭgusto de 1203), kun solena ceremonio en Preĝejo Sankta Sofia kaj en ĉeesto de la tuta krucmilista baronaro. Sed ne facilis respekti la sindevigojn: la kasoj estis malplenaj, la unuiĝo de la du Eklezioj estis kontraŭata de la ekleziuloj, novaj impostoj ribeligis la popolon, sekvestroj de publikaj valoraĵoj pli malamikigis la civitanojn, dum la krucmilista armeo surkampiĝis ekstere de la muregoj kaj atendis decidon; Aleksio provis prokrasti kaj silentigi la krucmilitistajn komandantojn per regaloj kiuj kreskigis ilian avidecon.
Dume la latina soldataro bezonis proviantojn kaj organizis rabekspediciojn kaj por sin defendi de la koleriĝinta popolo ili uzis pli da forto, eĉ bruligante urban erojn. Regantoj eĉ provis, sensukcese, bruligi la venecian ŝiparon. Fine okazis ribelo gvidata de Aleksio la 5-a kuzeno de Aleksio la 4-a, kaj apoginto de Aleksio la 3-a. Aleksiol a 4-a estis kaptita kaj strangolita. Izako la 2-a mistere mortis tujpost. Kaj ascendis al la trono Aleksio la 5-a kiu rifuzis iun ajn pagon al la krucmilitistoj kaj al venecianoj kaj altrudis al ili forlasi “sian” urbon kaj “siajn” regataĵojn.
Dua kapto de Konstantinopolo
[redakti | redakti fonton]La krucmilitistoj, tamen, ne havis minimuman intencon retiriĝi kaj eĉ nutris restadi sed ne senprede; kaj decidis anstataŭigi la novan registaron kiu perfidis… kaj akurate pretigis planojn por la konkero de la urbo kaj dekretis ke la nova imperiestro estos Bonifaco la 1-a de Monferrato, kvankam, laŭ venecianoj, tro ligita al la genovanoj.
Tiam oni decidis ke komisio de ses elektitaj krucmilitistoj kaj ses venecianoj estus elektintaj novan imperiestrojn post ela konkero de la urbo. Se la elektito estus krucmilitisto, al la veneciano estus asignita la ŝanĝo de Pastriarko de Konstantinopolo kaj inverse. Al la imperiestro apartenus la imperia palaco, la Blaĥerna palaco, kvarono de la urbo kaj kvarono de la regno. La krucmilitistoj kaj venecianoj estus dividintaj inter si la ceterajn tri kvararonojn. La rabakiro estus dividita laŭ egalere. Tia kontrakto, konata kiel Partitio Terrarum Imperii Romaniae (dispartigo de la teritorioj de la Romana Imperio), estis subskribita en marto de 1204. Antaŭvidinte krucmilitistan atakon, Aleksio la 5-a igis plifortigitaj la muregojn kaj organizis la defendon. La unua krucmilitista atako estis senbridigita la 9-an de aprilo sed estis retropuŝita kaj kaŭzis nur fortajn perdojn. La 2-an de aprilo kaj tiufoje la venecianoj uzis ruzaĵon. Ili estis konstruintaj plaformojn sur la supro de la ŝiparboj, poste ilin estis klinintaj ĝis tuŝi la muregojn. La venecia Pietro Alberti unua saltis sur la muregojn de malamika turo sed estis tuj mortigita, sed la sekva ondo sukcesis penetri la urbon. Aleksio la 5-a rifuĝiĝis kun iuj armeanoj en la imperia palaco el kiu sukcese provis fuĝi. Tion konstatinte, la konstantinopolitanoj, elektis imperiestron Konstanteno la 11-a Lascaris, kiu rifuĝiĝis al Niceo.
La postan tagon komenciĝis la granda prirabado en kiu, kiel transdonite de kronikistoj, la krucmilitaj kavaliroj donis ekzemplon de la plej neimagebla kaj malhumana barbaraĵo iam ajn aŭdita ĝis tiam. Ĉiuj preĝejoj senvestitaj je valoraĵoj, murtapiŝoj rompitaj, ikonoj frakasitaj… Ankaŭ la baziliko de Sankta Sofia estis tute nudigita… tio kion ne eblis deporti estis frakasita. Virinoj perfortitaj, la loĝantaro torturita… monaĥinoj strupitaj…
La 4-a krucmilito “konkeris” Konstantinopopolon, establante Latinan Imperion. En ĝi estis kreita la ŝarĝo de la latina Patriarko de Konstantinopolo kiu anstataŭu la antaŭan bizancan ekumenan Patriarkon Johanon, intertempe, forfuĝigitan.
La infero daŭrigis 14 tagojn!
Fine. la ĉefoj de la krucmilitaj armeoj ordonis ke ĉesu ĉiu rabado kaj ke ĉiuj rabaĵoj estu kolektitaj en tri preĝejoj. Laŭakorde, la rabaĵoj devis esti dividitas tiel: tri oktavoj al la krumilitistoj, tri oktavoj al la venecianoj (kiuj portis en patrujon la kvar bronzajn ĉevalojn nun ornamantajn la fasadon de la Baziliko Sankta Marko en Venecio; la ceteraĵo estis destinita al la estonta imperiestro. Ankaŭ se la Kvara Laterana koncilio rekonis la paŝtitan oficon de la latina patriarko de Konstantinopolo, la senfundamenta latino imperio estis, en 1261 nuligita per la konkero de la urbo flanke de la bizanca armeo; la bizanca patriarko reprenis sian sidejon kaj funkcion kaj tiu latina reprenis la vojon al Italio.
Tiel finiĝis la kvara krucmilito kiu, establita por batali la saracenojn okupantajn la sanktajn lokojn, agresis kaj disrabis kristanajn landojn. La sulko inter Katolikoj kaj ortodoksuloj estis destinita plilargiĝi kaj pliprofundiĝi laŭlonge de la estontaj jarcentoj ĝis la evento Dua Vatikana koncilio kiu vidis, kiel observantoj, membrojn de Ortodoksaj Eklezioj, aparte de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio.
Konsekvencoj
[redakti | redakti fonton]La unua konsekvenco estis “dekreti la malgloran kaj sekonsideran finon de la orienta romia imperio, kaj la detruo de granda parto de la arta heredaĵaro kaj klasika-helenisma kulturfonto konservita en tiu urbo. Post la disrabo okazis la divido de la disrabaĵaro, kiu iuj historiistoj kalkulas per la cifero de ĉirkaŭ 900.000 imperiaj arĝentaj markoj. Laŭ Jean Richard, The Crusades, c.1071-c.1291, p. 251, hodiaŭ egalvaloraj al multaj centoj de milionoj da eŭro, sendepen de la detruo de nekontaj artaĵoj.
Poste oni transiris al la elekto de la imperiestro de la latina imperio. La sorto falis sur la belga grafo Baldovino la 9-a de Fiandrio. Ero de la regno, tamen, estis asignita al Venecio, la okcidenta marlimo de Grekio, la tuta Peloponezo, la teritorioj ĝis la Marmora Maro.
Reago de la papo
[redakti | redakti fonton]Fine la informo pri la hororaĵoj kaj barbaraĵoj plenumitaj de la venecianoj kaj krucmilitistoj atingis Inocenton la 3-an. Hororigite, li sendis leterojn al Konstantinopolo mallaŭdante kaj kondamnante senrezerve, sed tio ne ŝanĝis la situacion [5]. Lia ĉagreno kreskis kiam li informiĝis ke sia papa legato Pietro di San Marcello, estis liberiginta la krucmiistojn el la promeso batali por liberigi Jerusalemon kaj redoni ties sanktajn lokojn al la kristanraro.[6]. La krucmilito de li predikata kaj anoncita kaj altrudita estis transŝanĝita al interkristana milito! Kaj enirigis fatalan kontraston inter la du Eklezioj.
En 1964, papo Paŭlo la 6-a kaj la Konstantinopola Ekumena Patriarko. Atenagora, interŝanĝis reciprokajn salutojn kaj, post naŭ jarcentoj, abolis la reciprokajn ekskomunikojn. La kvaran de majo 2001 papo Johano Paŭlo la 2-aI, vizitanta Atenon, pardonpetis al Christodoulos, ortodoksa ĉefepiskopo de Ateno kaj de la tuta Grekio, pri la disrabo de Konstantinopolo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alvise Zorzi, La Repubblica del Leone – Storia di Venezia, Rusconi Libri S.P.A, dua eldono, 1980
- ↑ Catholic Ecyclopedia - Le crociate
- ↑ Alvise Zorzi, La Repubblica del Leone – Storia di Venezia, Rusconi Libri S.P.A, Seconda edizione, 1980
- ↑ Catholic Ecyclopedia
- ↑ Philip Hughes, "Innocent III & the Latin East", History of the Church, Sheed & Ward, 1948, vol. 2, p. 372
- ↑ Medieval Sourcebook: Pope Innocent III: Reprimand of Papal Legate. Arkivita el la originalo je 2014-08-14. Alirita 2018-05-08 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Angold, Michael The Fourth Crusade: Event and Context. Harlow: Longman, 2003.
- Joseph Gill, "Innocent III and the Greeks: aggressor or apostle?" in Derek Baker, ed., Relations between East and West in the Middle Ages (Edimburgi, 1971) pp. 95-108
- Harris, Jonathan Byzantium and the Crusades. London: Hambledon, 2003.
- Gherardo Ortalli, Giorgio Ravegnani, Peter Schreiner, edd., Quarta Crociata: Venezia, Bisanzio, Impero Latino. Venetiis: Istituto Veneto di Scienze, Lettere ed Arte, 2006. 2 voll.
- Phillips, Jonathan The Fourth Crusade and the Sack of Constantinople London: Pimlico, 2005
- Queller, Donald E. The Latin Conquest of Constantinople. New York: Wiley, 1971
- Steven Runciman, A History of the Crusades (Cantabrigiae: Cambridge University Press, 1952–1955) vol. 3
- Goffredo di Villehardouin, La conquista di Costantinopoli, introduzione, traduzione e note di Fausta Garavini, Torino 1962
- Niceta Coniata, La conquista di Costantinopoli durante la 4. crociata, traduzione di Fabrizio Conca, Milano 1981
- La caduta di Costantinopoli, 1204: fonti bizantine e occidentali sulla Quarta crociata, testi presentati in occasione del Convegno "Venezia, la Quarta crociata, l'impero latino d'Oriente" (Venezia 4 maggio 2004) Venezia: Dipartimento di studi storici, Universita Ca Foscari, 2004
- Niccolo Zorzi, Per la storiografia sulla quarta crociata: il De bello constantinopolitano di Paolo Ramusio e la Constantinopolis belgica di Pierre d'Outreman, in: Quarta crociata: Venezia, Bisanzio, Impero latino, a cura di G. Ortalli, G. Ravegnani, P. Schreiner, Venezia: Istituto veneto di scienze lettere ed Arti, 2006, pp. 684–746
- Donald E. Queller and Thomas F. Madden, The Fourth Crusade: the conquest of Constantinople with an essay on primary sources by Alfred J. Andrea, Philadelphia: University of Pennsylvania press, 2000
- Anna Maria Nada Patrone, La quarta crociata e l'Impero latino di Romania, 1198-1261 Giappichelli, Torino 1972
- Alvise Zorzi, La Repubblica del Leone, Milano, Rusconi, 1980 (2ª ed.).
- Steven Runciman, Storia delle Crociate, Torino, Einaudi, 1966 (4ª ed.). Trad. it. dell'originale A History of the Crusades, Londra, Cambridge University Press, 1951.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Krucmilitoj
- Konstantinopolo
- Latina imperio
- Muregoj de Konstantinopolo
- Aleksio la 5-a la Dukasa
- Inocento la 3-a
- Johano Paŭlo la 2-a