Ajubidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plej granda etendiĝo de la ajubida dinastio, ĉirkaŭ la jaro 1188.

La Ajubidoj (kurde: ایوبیان, Eyûbiyan) estis sunaisma dinastio de kurda origino centrita en Kairo kaj Damasko kiuj regis grandan parton de Mezoriento dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La ajubida familio, sub la fratoj Ajubo kaj Ŝirkuho, originale funkciis kiel soldatoj por la zengidoj ĝis kiam ili iom post iom akiris sendependecon de ili sub Saladino, la filo de Ajubo. En 1171, Saladino proklamis sin sultano de Egiptujo post disiĝo la Fatima kalifujo post la morto de Al-Adid. La ajubidoj pasigis la venontan jardekon lanĉanta konkerojn ĝenerale en la regiono kaj antaŭ 1183, la ajubida ŝtato inkluzivis Egiptujon, Sirion, pli nordan Mezopotamion, Hiĝazon, Jemenon, kaj la nordafrikan marbordon ĝis la limoj de nuntempa Tunizio. La plej granda parto de la Jerusalema reĝlando, konsistante el Palestino kaj Transjordanio falis sub la ajubidoj post ilia venko en la Batalo de Hatino en 1187. Tamen, la krucistoj reakiris kontrolon de la marbordo de Palestino en la 1190-aj jaroj.

Dum ilia relative mallongdaŭra regado, la ajubidoj spertis epokon de ekonomia prospero en la teritorioj kie ili administris kaj sub ĝia patroneco, la ajubidoj kondukis al la revigliĝo en intelekta agado en la islama mondo. Tiu periodo ankaŭ estis markita per ajubida procezo fortigi la sunaismon en la regiono per konstruado de multnombraj madrasoj (islamaj lernejoj) en iliaj gravaj urboj.