Villingen-Schwenningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Villingen-Schwenningen
Blazono
Villingen-Schwenningen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Villingen-Schwenningen in VS.svg
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Schwarzwald-Baar
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 48°03′25″N 08°29′30″O  /  48.05694°N, 8.49167°O / 48.05694; 8.49167 (Villingen-Schwenningen)Koordinatoj: 48°03′25″N 08°29′30″O  /  48.05694°N, 8.49167°O / 48.05694; 8.49167 (Villingen-Schwenningen)
Alto super la marnivelo 758 m
Areo 165,47 km²
Loĝantaro 81916 (stato 2014-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 07721, 07720, 07425, 07705
Poŝtkodo 78048–78056
Aŭtomobila kodo VS
Oficiala Municipokodo 08326074
Komunumestro Rupert Kubon (SPD)
Adreso de la administrejo Münsterplatz 7/8
78050 Villingen-Schwenningen
Oficiala retejo http://www.villingen-schwenningen.de
v  d  r
Information icon.svg
Villingen
Villingen
Blazono de la urboparto Villingen
Rivero Neckar

Villingen-Schwenningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj. La urbo apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2014 la komunumo havis 81 916 loĝantojn.

Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.

La urbo estas konata pro la ŝvaba-alemana karnevalo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj urboj kaj komunumoj havas limon kun la urbo Villingen-Schwenningen. Ili estas nomitaj en horloĝa senco komencante en nordokcidento:

Unterkirnach, Sankt Georgen im Schwarzwald, Mönchweiler, Königsfeld im Schwarzwald, Niedereschach, Dauchingen (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar), Deißlingen (distrikto Rottweil), Trossingen (distrikto Tuttlingen) kaj Tuningen, Bad Dürrheim, Brigachtal, Donaueschingen kaj Vöhrenbach (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar).

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]