Wilhelm Blumenstock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memortabulo pri Wilhelm Blumenstock sur lia domo en Villingen

Konrad Wilhelm BLUMENSTOCK (1889-1970 en Villingen), komercisto, juvelisto kaj horloĝisto, fondis en 1906 la unuan Esperanto-grupon en Villingen. Troviĝas memortabulo pri li sur la domo en la urbocentro, kiu ankoraŭ apartenas al familianoj (Juweliergeschäft Blumenstock, Niedere Str. 7, inaŭguro: 17-a de novembro 2007).

El la inaŭgura parolado:

"En decembro 1906 Esperanto-grupo en Villingen estis fondita de J. Zinser, Wilhelm Blumenstock, H. Bürstner kaj W. Lieberknecht. Kiam Wilhelm Blumenstock kunfondis ĉi-tiun unuan Esperanto-grupon, li aĝis 17. La raporto pri la fondado aperis en la adresaro de Germana Esperantisto, n-ro 4 el la jaro 1907 sur paĝo 16. En la Esperantista Poŝkalendaro de 1908 estas denove raporto pri la fondado. Oni do povas rigardi 1906 kiel certan historian daton."

La inaŭguran paroladon prezentis Bernhard Eichkorn. La memortabulon dezajnis Daniel Haselberger el Rietheim, realigis ĝin artforĝejo Kreativ in Metall, Villingen.