Unterkirnach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unterkirnach
Blazono
Unterkirnach (Germanio)
Unterkirnach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Schwarzwald-Baar
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07721
Poŝtkodo 78089
Aŭtomobila kodo VS
Oficiala Municipokodo 08326065
Politiko
Komunumestro Gerold Löffler
Adreso de la administrejo Hauptstraße 5
Demografio
Loĝantaro 2660 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 5′ N, 8° 22′ O (mapo)48.0788888888898.3647222222222Koordinatoj: 48° 5′ N, 8° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 815 m
Areo 13,17 km²
Oficiala retejo https://www.unterkirnach.de/
vdr

Unterkirnach estas komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj al la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2660 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Unterkirnach kuŝas je la orienta flanko de Nigra Arbaro, ĉ. 4,5 km for de la distrikta ĉefurbo Villingen-Schwenningen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Norde kaj oriente la komunumo limas al Villingen-Schwenningen, sude al la urbo Vöhrenbach kaj en la okcidento al la urbo St. Georgen.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo ne apartenas al la administra unuo Villingen-Schwenningen. Unterkirnach estas memstara kaj posedas komunuman administrejon kaj komunumestran oficejon.

Konsilantaro[redakti | redakti fonton]

Al la konsilantaro post la komunuma elekto de majo 2014 krom la urbestro kiel prezidanto apartenas dekdu pliaj membroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kirnachmühle [Muelejo de Kirnach] estas kopio de tipa nigra-arbara muelejo.
  • La Wildpflanzenpark [Sovaĝplanta parko] volas proksimigi al vizitantoj la ideon de naturĝardenoj.
  • En la Kinderbauernhof [Farmbieno de infanoj] infanoj povas konatiĝi kun la lokaj uzbestoj.

Publikaj instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Liberarea scenejo
  • Ludbienejo - tegmentita ludejo kaj agadscenejo de 1.000 m² por infanoj, kiu altiras infanojn de vasta regiono
  • Ekspozicio de orkestrionoj - "la unuaj orkestrionoj (muzikaŭtomatoj)" kune kun la Germana Horloĝa Muzeo en Furtwangen

Klerigo[redakti | redakti fonton]

En Unterkirnach ekzistas elementa lernejo kaj baza mezlernejo kun metieja mezlernejo. Ĉiaj pliklerigaj lernejoj troviĝas je dispono en ĉirkaŭaj urboj.

Kluboj[redakti | redakti fonton]

  • Subtena klubo por kulturlaboro kaj interkomunumaj kontaktoj Unterkirnach r.a.
  • Tenis-Klubo 75 Unterkirnach
  • Muzikklubo Unterkinach r.a.
  • Tablotenisklubo Unterkirnach
  • Ski-Klubo Unterkirnach r.a.
  • Piedpilka klubo FC Alemania Unterkirnach

Honora civitano[redakti | redakti fonton]

  • Siegfried Baumann, eksa urbestro

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

inaŭguro de la Esperanto-vojo en 1981

Inter la jaroj 1967 kaj 1980 la esperantisto Bernhard Eichkorn estis pastro de la katolika paroĥo. La loka Esperanto-klubo aktivis aparte en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Ekzemple en aŭtuno 1978 kaj printempo 1981 ĝi okazigis duonjarajn kongresojn de SOGELO, kaj en somero 1978 ankaŭ "Nigra-Arbarajn Migradotagojn". Je pentekosto 1979 internacia junulara Esperanto-renkontiĝo de GEJ okazis en la komunumo,[1] kaj en somero 1997 la unua Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro de IKUE kaj KELI. La kunlaboro kun la Esperanto-klubo de la proksima urbo Villingen-Schwenningen ĉiam estis intensa, kaj ekde la 1990-aj jaroj la lokaj renkontiĝoj okazis komune, kadre de la grupo en Villingen-Schwenningen. La grupo daŭre okazigas eventojn en Unterkirnach, ekzemple en junio 2008 tie okazis herboinstrua migrado kaj en julio 2008 kradrosta somera festo.[2]

Zamenhof/Esperanto-Objekto[redakti | redakti fonton]

Estis inaŭgurita Esperantovojo en 1981. 48° 4′ 37.37″ N 8° 21′ 48.37″ O / 48.0770472 °N, 8.3634361 °O / 48.0770472; 8.3634361 (mapo)

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La unua orkestriono estis konstruita en 1820 de ludhorloĝa konstruisto Carl Blessing en Unterkirnach en Nigra Arbaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]