Eŭgeniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
« Eŭgeniko estas la memdirekto de la homa evoluo » : Devizo de la Dua Internacia Kongreso de Eŭgeniko, 1921, reprezentata kiel arbo kiu unuigas diversecon de diferencaj fakoj.
Francis Galton, patro de eŭgeniko
Pruvo de antropomezuro por prelego pri eŭgeniko de 1921.

Eŭgeniko estas socia filozofio kiu defendas la plibonigon de la heredaj trajtoj de la homo pere de diversaj metodoj.[1] Alimaniere dirite, temas pri la artefarita selektado por la plibonigo de la homa specio. La celoj variis inter la kreado de personoj pli sanaj kaj inteligentaj, la ŝparado de la resursoj de la socio kaj la malpeziĝo de la homa sufero. La unue proponitaj metodoj por atingi tiujn celojn baziĝis sur la artefarita selekto, dum la modernaj baziĝas sur la antaŭnaska diagnozo kaj la feta esplorado, la genetika orientado, la naskecokontrolo, la artefarita fekundigo kaj la genetika inĝenierado. La kontraŭstarantoj asertas, ke la eŭgeniko estas malmorala kaj baziĝas sur, aŭ estas mem, pseŭdoscienco. Historie, eŭgeniko estis uzata kiel justigo por devigaj diskriminacioj kaj perfortoj kontraŭ la homaj rajtoj faritaj de ŝtatoj, kiel la deviga steriligo de genetikaj kripluloj, la institucia murdo kaj, eĉ la genocido de rasoj aŭ etnoj konsiderataj malsupraj.

La artefarita selektado de homaj estaĵoj estis sugestita de antikve, almenaŭ ekde Platono, sed la moderna versio estis formulita unuafoje de Sir Francis Galton (1822-1911) en 1865, pri la ĵusa verko de lia kuzo Charles Darwin. Ekde la komenco, la eŭgeniko (termino devena el la greka ‘bone naskita’ aŭ ‘bona reprodukto’) estis apogita de elstaraj pensuloj, inkludante Alexander Graham Bell, George Bernard Shaw kaj Winston Churchill. La eŭgeniko estis akademia fako en multaj lernejoj kaj universitatoj. Ties scienca reputacio falis en la 1930-aj jaroj, kiam Ernst Rüdin ekuzis la eŭgenikan parolmanieron por la Raspolitiko de la Nazia Germanio. Post la Dua Mondmilito, plej parto de la publiko kaj de la scienca komunumo asociis la eŭgenikon al la naziaj ekscesoj, kiuj inkludis la praktikon de la «rasa higieno» kaj de la ekstermado, sed ankoraŭ kelkaj regionaj kaj naciaj registaroj pluhavis eŭgenikajn programojn ĝis la 1970-aj jaroj.

Tamen la naskiĝo de la eŭgeniko ne estis tiom malbonintenca kaj rilatas la teoriojn de la novmaltusanismo. Krom la ideologia polemiko, dum la 1920-aj jaroj kaj antaŭe utilis por emfazi la debaton pri klare plibonigaj temoj, kiel higieno ĝenerale, ekzercado, ĝuo de naturo, saniga nutrado, evito de drinkado, tabakoveneraj malsanoj. Se la novmaltusanismo pririgardis la kvanton de la populacioj, la eŭgeniko pririgardis ties kvaliton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Development of a Eugenic Philosophy de Frederick Osborn en American Sociological Review, Vol. 2, Nº 3 (Jun., 1937), paĝoj. 389-397.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.

Spuroj de eŭgeniko troviĝas en Darvino kiu en (The descent of Man = Origino de la homo) malaprobas «la eksiston de protektantajn «internejojn por frenezuloj, lamuloj kaj fizikaj defektitoj», kaj leĝojn por favori al mariĉuloj, liberajn geedziĝojn , nome tro liberaj, inter «uloj feblaj kaj handikapitaj». En aliaj citindaĵoj, apogiĝante sur lia kuzo Francis Galton, li subtenas ke la « eterna lukto por la vivo estas la malsupera kaj malpli dotita raso la venkanta » popolita, ekzemple, de la « [...] mizera irlandano, senambicia », « kiu pluafoje (bedaŭrinde) venkas ». (Historiisto Francesco Agnoli [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]