Veneraj malsanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venera malsano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Veneraj malsanoj

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj (bildo de 1496)

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj
(bildo de 1496)
KIM-10 A 64.-
DSM‑IV 099.9
MeSH [2]
Information icon.svg
vdr

Veneraj malsanoj (laŭ PIV), konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj aŭ bestoj pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado. Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono. Kelkaj el tiuj malsanoj estas transdoneblaj pere de medicinaj nadloj dum envejna injekto de narkotaĵoj, kaj de patrino al ties idoj dum nasko aŭ mamnutrado. Tiuj infektoj estas konataj jam dum jarcentoj.

Usona varba afiŝo kontraŭ venereaj malsanoj, el la dua mondmilito

Klasigo kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

Ĝis komenco de la 1990-aj jaroj tiuj malsanoj estis konataj sub la nomo veneraj malsanoj: Vener- estas la latina genitiva radiko de la nomo de diino Venuso, la romia diino por amo kaj amoro. Oni ankaŭ vaste uzis la eŭfemismon socia malsano. Sanprotektaj profesiuloj enkondukis la novan terminon infekto transdonebla per seksumado, kiu nun estas vaste uzata de klinikistoj.

Laŭ la origino de infekta aganto oni povas proponi jenan klasadon de tiuj malsanoj:

Bakteriaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Fungaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Virusaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

  • Citomegaloviruso (CMV) krom seksuma transdon-vojo kontaĝeblas ankaŭ pere de haŭto kaj salivo.

Parazitaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Protozooj[redakti | redakti fonton]

  • Triĥomoniazo (Trichomonas vaginalis) estas eble la plej ofta sekse transdonebla infekto. Ĝi estas kuracebla, sed lasas cikatretojn en la vagina haŭto, kiuj faciligas infekton per HIV.

Intestaj malsanoj, transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

Diversaj bakteriaj infektoj (Shigella, Campylobacter, aŭ Salmonella), virusaj (Hepatito A), aŭ parazitaj (Giardia kaj Ameoba) patogenoj estas transdoneblaj per seksumado, precipe dum anus-buŝa kontakto.

Nazaj infektoj, transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

Kutimaj malvarmumo, gripo, Staphylococcus aureus, E. coli kaj gisto Candida albicans povas esti transdonitaj dum seksumado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Venereaj malsanoj estas konataj jam el fruaj tempoj de la homa historio; ekzemple la kronikoj de la romia epoko raportas pri ili. La poeto Marcus Valerius Martialis (mortinta en 104) skribis pri malsano, kiu kredeble estis sifiliso, kaj nomas ĝin, "hontinda malsano". Kvankam do la biologia kaŭzo de la malsano ne estis konata, oni jam prave konkludis pri la maniero de kontaĝo.

En diversaj epokoj okazis epidemioj de sifiliso kaj gonoreo, ekzemple en Italio post 1494, je la invado de Karlo la 8-a (Francio). La infekton probable alportis invadantaj soldatoj. Konkerantoj hispanaj konkistadoroj kaj portugalaj probable portis la sifilison al la Amerikoj; tamen iuj aŭtoroj subtenas la inversan tezon, ke la indiĝenoj kontaĝis la konkerintojn[7]. Kutime tamen tiaj epidemioj sekvis konkerantajn armeojn kaj ofte kaŭzis pli da mortoj ol la bataliloj.

La venereaj malsanoj ofte kaŭzis socian riproĉon, ĉar oni asociis ilin kun konduto konsiderata nemorala. Tio malfaciligis la aliron al terapio, kiu devis okazi sekrete. Tiu sekreteco ankaŭ malhelpis rimedojn por bremsi disvastigon de la malsano, ekzemple per izolo de infektitoj.

La prostituado: grava kaŭzo en la infektoj transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

La prostituado, pro la agado propra de sia laboro, eksponas tiujn kiuj praktikas ĝin (dungantojn kaj dungitojn) al riskoj ajnatipaj, kiel la violento en diversaj manifestaĵoj, psikologiaj efikoj pro la socia malbona konsidero, infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) kaj viruso de homa imunomanko (HIV).

La atenti kiun oni havigas al la infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) en rilato al la prostituado ne estas io nova, kaj historie oni organizis en diversajn landojn kaj epokojn diversajn kampanjojn tiurilate ĉu por limigi la agadon de prostituado, ĉu por rekte malpermesi ĝin, ĉu por limigi la liberan agadon tiel ke oni evitu la traseksan infekton. En diversaj medioj kiel inter maristoj, en havenurboj kaj ĉefe inter armeanoj kaj partikulare dum militoj, kiam tre ofte virinoj ĉu prostituinoj aŭ ne sekvis la armeojn en kampanjo. Foje la propraj armeoj aŭ iliaj registaroj organizis priajn kampanjojn por eviti la seks-infektojn, ekzemple dum la Unua Mondmilito, la Hispana Enlanda Milito, la Dua Mondmilito (vidu supre tiaman usonan afiŝon) ktp.

Lastatempe estis la HIV la plej suferiga kaj mortiga problemo ekde la medicina vidpunkto, sed ligite tro ofte al moralaj pensamnieroj kaj praktikoj pri la uzado de la korpo kiel fonto de ekonomia enspezofonto. Kiam la HIV estis por la unua fojo identigita oni tuje indikis kiel kulpantoj, plej ofte erare haitianojn, samseksemulojn, drogulojn (per injektado), hemofiliulojn, samseksemulojn kaj prostitutinojn (fakte la unuaj atakitaj grupoj). El tiuj grupoj kelkaj estis infektitoj pro injektoj (droguloj kaj hemofiliuloj), dum aliaj pro seksumado (haitianoj, samseksemuloj kaj prostitutinoj). Tiel tiuj lastaj estis en kelkaj lokoj socie marĝenitaj kiel eblaj portantoj de mortiga malsano. Tiu indiko produktis sociajn efikojn — ne ĉiam pozitivajn — sur la personoj ligitaj al la seksuma laboro, kaj tiel oni disvolvigis respondojn de diferencaj proporcioj tra la tuta mondo, el subpremigaj decidoj ĝis efektivaj movilizadoj fare de la komunumo kaj programoj de publika sano.

La prostituado estis konsiderita de kelkaj kiel neevitebla malbono, socia kancero kaj malsano de la socio (sen eniri en la nuntempaj konotacioj kaj rilatoj de la grandaj kaj malgrandaj profituloj de la prostituado kun homtraktado, sklaveco kaj aliaj pli teruraj krimoj); pro tio aperis programoj por kontraŭbatali kaj elradikigi ĝin. El sociaj kaj ideologiaj vidpunktoj oni komprenis el diferencaj anguloj, unuflanke, ke temas pri agado kontraŭa al la hontema kaj tradicia uzado de la korpo. Aliflanke, aliaj klopodoj tendencis rekte al ties abolo el la koncepto de la risko kiun la pagita seksumado povas okazigi kaj al unuopuloj kaj al la komunumo, konsiderante ke temas pri klara vehiklo de infektoj transdoneblaj per seksumado.

La seksuma laboro estas foje konsiderata kiel normala laboro se oni plenumas ĝin kun totala interkonsento de la persono kiu faras ĝin, tio estas, se tiu ne havas devojn aŭ ekonomiajn necesojn derivitajn el kapitalismo. Krome oni separas tiun konsideron disde la koncepto de personkomercado cele al la seksa ekspluatado. La organizoj por la rajtoj de virinoj kiuj dediĉas sin al la seksuma laboro (ankaŭ de viroj, ĉefe junuloj), la internaciaj organismoj kaj la neregistaraj organizoj, komprenis la neceson helpi la servojn de apogo kaj atento al la seksumaj laboristinoj por tiel eviti infektojn transdoneblajn per seksumado.

Protekto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ venereaj malsanoj eblas protekti sin precipe per

  • evito de seksa kontakto kun nekonatoj
  • uzo de kondomoj
  • ĝenerala higieno, precipe kontraŭ surhaŭtaj malsanoj
  • vakcinado, kontraŭ hepatito B

En pluraj landoj kelkaj venereaj malsanoj estas raportendaj al la aŭtoritatoj por preventi epidemian disvastiĝon.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj veneraj malsanoj estas terapieblaj. Bakteriaj infektoj estas trakteblaj per antibiotikoj, parazit-insektaj per insekticidoj. Kontraŭ pubilaŭsoj utilas razado de la pubaj haroj. Necesas atenti, ke konstantaj seksumaj partneroj povas alterne re-infekti sin reciproke; por preventi tion la traktado estu aplikata al ambaŭ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cook H, Furuya E, Larson E, Vasquez G, Lowy F (2007). “Heterosexual transmission of community-associated methicillin-resistant Staphylococcus aureus”, Clin Infect Dis 44 (3), p. 410–3. PMID 17205449. 
  2. “”. PMID 16888612. 
  3. (1995) “” 22 (6), p. 1656–60. PMID 7489970. 
  4. Farci P . “Delta hepatitis: an update.”, J Hepatol 39 Suppl 1, p. S212–9. PMID 14708706. 
  5. Shukla N, Poles M (2004). “Hepatitis B virus infection: co-infection with hepatitis C virus, hepatitis D virus, and human immunodeficiency virus.”, Clin Liver Dis 8 (2), p. 445–60, viii. PMID 15481349. 
  6. [1]
  7. Dott. Antonio Semprini. Storia della sifilide Origini, storia e terapia.. Alirita 2012-12-13.




En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malattia sessualmente trasmissibile en la itala Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Infecciones de transmisión sexual en la hispana Vikipedio.