Veneraj malsanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veneraj malsanoj

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj (bildo de 1496)

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj
(bildo de 1496)
KIM-10 A 64.-
DSM‑IV 099.9
MeSH [2]
vdr

Veneraj malsanoj (laŭ PIV),[1], mallongigite VM-oj, konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj (aŭ bestoj) pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado.[2][3] Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono kaj ofte dekomence povas ne montri simptomojn,[2] kio rezultas en alta risko pasigi la infekton al aliuloj.[4][5] Simptomoj kaj signoj de VM-oj povas esti vaginaj sekrecioj, penisaj sekrecioj, vundoj ĉe aŭ ĉirkaŭ generaj organoj kaj pelva doloro.[2] Kelkaj VM povas okazigi nefekundecon.[2]

Kelkaj el tiuj malsanoj estas aparte transdoneblaj pere de medicinaj nadloj dum envejna injekto de narkotaĵoj, kaj de patrino al ties idoj dum nasko aŭ mamnutrado. Tiuj infektoj estas konataj jam dum jarcentoj.

Usona varba afiŝo kontraŭ venereaj malsanoj, el la epoko de la dua mondmilito.

Bakteriaj VM-oj estas klamidio, gonoreo, kaj sifiliso.[2] Virusaj VM-oj estas generorgana herpeto, HIV/AIDS, kaj generorganaj verukoj.[2] Parazita VM-o estas triĥomoniazo.[2] Diagnozoj por VM-oj estas kutime facile disponeblaj en la disvolviĝintaj landoj, sed ili estas ofte nedisponeblaj en la disvolviĝantaj landoj.[2]

Kelkaj kampanjoj por vakcinado povas malpligi la riskon de kelkaj infektoj kiel per la vakcino kontraŭ la hepatito B kaj kelkaj tipoj de vakcinoj kontraŭ HPV.[6] Ankaŭ praktikoj de sekura seksumado, kiel la uzado de kondomoj, havi pli malgrandan nombron de seksaj partneroj, kaj esti en rilato en kiu oni havas sekson kun nur alia persono malpliigas la riskojn ricevi VM.[2][6] Ankaŭ ampleksa seksa edukado povas esti utila tiucele.[7] Plimulto da VM estas trakteblaj kaj kuraceblaj; el la plej oftaj infektoj, sifiliso, gonoreo, klamidio, kaj triĥomoniazo estas kuraceblaj, dum HIV/AIDS kaj generorgana herpeto ne estas kuraceblaj.[2]

En 2015, ĉirkaŭ 1.1 mil milionoj da personoj havis aliajn VM-ojn krom HIV/AIDS.[8] Ĉirkaŭ 500 milionoj estis infektitaj ĉu de sifiliso, gonoreo, klamidio, aŭ triĥomoniazo.[2] Almenaŭ kromaj 530 milionoj da personoj havas seksorganan herpeton, kaj 290 milionoj da virinoj havas homan papilomaviruson.[2] Aliaj VM-oj krom HIV rezultis en 108 000 mortoj en 2015.[9] En Usono, estis 19 milionoj da novaj kazoj de VM-oj en 2010.[10] Historia dokumentaro pri VM en antikveco datas reen ĝis almenaŭ la Ebers-papiruso (ĉirkaŭ 1550 a.n.e.) kaj la Hebrea Biblio/Malnova Testamento (8a/7a jarcentoj a.n.e.).[11]

Ofte montriĝas honto kaj stigmato asociaj kun la VM-oj.[2] La termino sekse transmitita infekto estas ĝenerale teknike preferita al sekse transmitita malsanovenera malsano, ĉar ĝi inkludas tiujn kiuj ne havas simptomajn malsanojn.[12]

Klasigo kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

Ĝis komenco de la 1990-aj jaroj tiuj malsanoj estis konataj sub la nomo veneraj malsanoj: Vener- estas la latina genitiva radiko de la nomo de diino Venuso, la romia diino por amo kaj amoro. Oni ankaŭ vaste uzis la eŭfemismon socia malsano. Sanprotektaj profesiuloj enkondukis la novan terminon infekto transdonebla per seksumado, kiu nun estas vaste uzata de klinikistoj.

Laŭ la origino de infekta aganto oni povas proponi jenan klasadon de tiuj malsanoj:

Bakteriaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Fungaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Virusaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj de Aidoso en 2005.

Parazitaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Protozooj[redakti | redakti fonton]

  • Triĥomoniazo (Trichomonas vaginalis) estas eble la plej ofta sekse transdonebla infekto. Ĝi estas kuracebla, sed lasas cikatretojn en la vagina haŭto, kiuj faciligas infekton per HIV.

Intestaj malsanoj, transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

Diversaj bakteriaj infektoj (Shigella, Campylobacter, aŭ Salmonella), virusaj (Hepatito A), aŭ parazitaj (Giardia kaj Ameoba) patogenoj estas transdoneblaj per seksumado, precipe dum anus-buŝa kontakto.

Nazaj infektoj, transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

Kutimaj malvarmumo, gripo, Staphylococcus aureus, E. coli kaj gisto Candida albicans povas esti transdonitaj dum seksumado.

Patofiziologio[redakti | redakti fonton]

La prepucia mukozo povas esti enirejo de infekciaj VM-oj.

Multaj VM-oj estas (pli facile) transmiteblaj tra la mukozoj de peniso, vulvo, rektumo, urina sistemo kaj (malplej often — depende de la tipo de infekto) de buŝo, gorĝo, spira sistemo kaj okuloj.[19] La videbla membrano kovranta la penisglanon estas mukoza membrano, kvankam ĝi ne produktas mukon (simile al la lipoj de la buŝo). Mukozaj membranoj diferencas el la haŭto en tio ke ili ebliĝas la eniron de kelkaj patogenoj en la korpon. La kvanto de kontakto kun infektaj fontoj kiuj povas okazigi infekton varias depende de la koncerna patogeno, sed ĉiukaze malsano povas rezulti el eĉ milda kontakto kun fluaĵoj kiel seksorganaj fluaĵoj en mukoza membrano.

Kelkaj VM-oj kiel HIV povas esti transmititaj el patrino al nask-oto/-ito ĉu dum la gravedeco ĉu per mamnutrado.[20][21] Sansistemaj profesiuloj sugestas sekuran seksumadon, kiel ekzemple per la uzado de kondomoj, kiel fidinda vojo al malpliigo de la risko ricevi sekse transmititajn malsanojn dum la seksumado, sed pli sekuran seksumadon oni ne konsideru, ke ĝi havigas kompletan protektadon kontraŭ VM-oj. La transigo de kaj ekspono al korpaj fluaĵoj, kiel per sangotransfuzoj kaj de aliaj sangoproduktoj, kunuzado de injekciaj nadloj, hazardaj vundoj per nadlopingloj (kiam medicinistoj senzorge manipulas nadlojn dum medicinaj proceduroj), kunuzado de tatuaj nadloj, kaj naskado estas aliaj eblaj enirejoj de transmitado de VM-oj. Tiuj diferencaj ebloj metas kelkajn grupojn, kiel medicinistoj, hemofiliuloj kaj droguloj, aparte sub risko.

Oni povas esti sensimptoma portanto de sekse transmitita malsano. Aparte, sekse transmititaj malsanoj ĉe virinoj ofte okazigas la seriozan misordon de pelva inflama malsano.[22]

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

Usonarmea afiŝo de la Dua Mondmilito avertante pri la VM-oj.

Medicina ekzameno povas esti farita por unuopa infekto, aŭ konsisti je nombraj testoj por gamo de VM-oj, kiel testoj por sifiliso, triĥomonazo, gonoreo, klamidio, herpeto, hepatito, kaj aidoso. Neniu proceduro estas certa por ĉiuj infektaj agentoj.

Ekzamenoj pri VM-oj povas esti uzatoj pro nombraj tialoj, kiel ekzemple jenaj:

  • kiel diagnoza testo por determini la kaŭzon de simptomoj aŭ de malsano
  • kiel kribotesto por detekti sensimptomajn aŭ antaŭsimptomajn infektojn
  • kiel esplorado ĉu eblaj seksaj partneroj estas liberaj de malsanoj antaŭ oni engaĝiĝu en seksumado sen zorgoj per sekura seksumado (por ekzemplo, startante longdaŭran reciprokan monogamian seksan rilaton, en senkondoma seksumado, aŭ por generado).
  • kiel esplorado antaŭ aŭ dum gravedeco, por eviti damaĝon al la bebo
  • kiel esplorado postnaska, ĉu la bebo ne ricevis VM-on el la patro
  • por preventi la uzadon de infektitaj donacitaj sangoorganoj
  • kiel parto de la procezo de kontaktoskoltado el konata infektita individuo
  • kiel parto de amasa epidemiologia kontrolado

Fruaj identigo kaj traktado rezultas en pli malgranda eblo de disvastigo de malsanoj, kaj ĉe kelkaj el tiuj ili povas pliigi la efikojn de la traktado. Estas ofte fenestra periodo post dekomenca infekto dum kiu ekzameno pri VM estu negativa. Dum tiu periodo, la infekto povas esti ankoraŭ transmitebla. La daŭrado de tiu periodo varias depende de la infekto kaj de la esploro. Diagnozo povas ankaŭ esti prokrastita pro malpreteco de la infektita persono serĉi medicinan profesiulon. Unu informo indikis, ke homoj turnas sin al Interreto anstataŭ al medicina profesiulo por informado pri VM-oj je pli alta grado ol por aliaj seksaj problemoj.[23]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Afiŝo el la Oficejo por Urĝadministrado de la Office of War Information, 1941–1945.

Ĝis la 1990-aj jaroj, VM-oj estis ofte konataj kiel veneraj malsanoj, arkaika eŭfemismo derivita el la latina venereus, estante adjekta formo de Venuso, nome la Roma diino de amo.[24] Tamen, en la epoko de post-klasika edukado la eŭfemisma efiko estis tute perdiĝinta, kaj la ofta mallongigo "VM" enhavis nur negativajn konotaciojn. Aliaj iamaj eŭfemismoj por VM-oj estis "sangomalsanoj" kaj "sociaj malsanoj".[25] Pli aktuala eŭfemismo "sekse transmititaj infektoj" estas uzata laŭ mallongigo "STI" anstataŭ la vortoj kiujn ili reprezentas. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) estis rekomendinta pli inkluzivan terminon sekse transmitita infekto ekde 1999.[12] Funkciuloj pri publika sano origine enkondukis la terminon sekse transmitita infekto, kiun klinikistoj estas pli kaj pli uzante kun la termino sekse transmitita malsano por distingi ĝin el la iama.

Preventado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sekura seksumado.

Strategioj por redukti ruskon de VM-oj estas jenaj: vakcinado, reciproka monogamio, malpliigi la nombron de seksaj partneroj, kaj seksabstinado.[26] Eble utila estas ankaŭ la kondutkonsilado por sekse aktivaj adoleskuloj kaj por plenkreskuloj kiuj estas je granda risko.[27] Tia interagada konsilado, kiu povas estis rimed-intensiva, estas adresita al personaj riskoj, al situacioj en kiuj risko okazas, kaj al uzado de personigitaj cel-strategioj.[28]

La plej efika vojo por preventi seksan transmitadon de VM-oj estas eviti kontakton de korpopartoj aŭ fluaĵoj kiuj povas konduki al transigo kun infektita partnero. Ne ĉiuj seksaj aktivaĵoj postulas kontakton: ekzemple cibersekso, telefonseksomasturbado dedistance estas metodoj por eviti kontakton. Taŭga uzado de kondomoj malpliigas la kontakton kaj la riskon. Kvankam kondomo estas efektiva por limigi la eksponon, kelkaj infektotransmisioj povas okazi eĉ uzante kondomon.[29]

"Sifiliso estas danĝera malsano, sed oni povas kuraci ĝin". Afiŝo kuraĝiganta traktadon. Publikigita inter 1936 kaj 1938.

Ambaŭ partneroj povas esti ekzamenitaj pri VM-oj antaŭ iniciati seksuman kontakton, aŭ antaŭ pluigi la kontakton se partnero engaĝiĝas en kontakto kun iu alia. Multaj infektoj ne estas tuj detekteblaj post la ekspono, kaj tiel oni devas pasigi sufiĉan tempon inter ambaŭ eblaj eksponoj kaj la ekzamenado devas esti akurata. Kelkaj VM-oj, precize kelkaj daŭraj virusoj kiel HPV, povas esti nedetekteblaj.

Kelkaj traktadoj uzas hejmekzamenaĵojn kaj postulas revenon de la persono por sekvi la ekzamenon. Aliaj ekzamenebloj forte kuraĝigas, ke tiuj iam infektitaj revenu al ekzameno por sekurigi, ke la infekto estis jam eliminita. Novaj strategioj por ebligi re-ekzamenadon estis la uzado de tekstomesaĝado kaj retmesaĝoj kiel memoriloj. Tiuj tipoj de memoriloj estas nun uzataj aldone al telefonalvokoj kaj leteroj.[30] Akirinte la seksuman historion, sansistema laboristo povas kuraĝigi riskoredukton haviganye preventan konsiladon. Preventokonsilado estas plej efektiva se havigita en nejuĝa kaj empatia manuero taŭga por la personaj kulturo, lingvaĵo, sekso, seksa orientiĝo, aĝo kaj disvolvonivelo. Preventokonsilado pri VM-oj estas kutime proponita al ĉiuj sekse aktivaj adoleskuloj kaj al ĉiuj plenkreskultoj kiuj estis ricevintaj diagnozoj, havis VM-ojn en la pasinta jaro, aŭ havas plurajn seksopartnerojn.[28]

Vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Estas disponeblaj vakcinoj kiuj protektas kontraŭ kelkaj virusaj VM-oj, kiel kontraŭ la hepatito A, la hepatito B, kaj kelkaj tipoj de HPV.[31] Oni konsilas vakcinadon antaŭ starto de seksa kontakto por sekurigi maksimuman protektadon. Oni antaŭeniras la disvolvon de vakcinoj por protekti sin kontraŭ gonoreo.[32]

Kondomoj[redakti | redakti fonton]

Kondomoj kaj inaj kondomoj havigas protekton nur se taŭge uzitaj kiel bariero, kaj nur al kaj el la areo kiun ili kovras. Nekovritaj areoj estas ankoraŭ atakeblaj de multaj VM-oj. Ĉe HIV, la vojoj de seksa transmisio preskaŭ ĉiam tuŝas la penison, ĉar HIV ne povas etendiĝi tra nerompita haŭto; tiel, zorga ŝirmado de la peniso per taŭga kondomo el la vagino aŭ anuso efektive haltigas la transmision de HIV. Infektita fluaĵo al rompita haŭto kiu rezultas en rekta transmisio de HIV ne estas konsiderata "sekse transmitita" VM, sed tio ja povas teorie okazi dum seksa kontakto. Tion oni povas eviti simple ne engaĝigante en seksa kontakto dum ezkistado de malfermaj, sangelverŝaj vundoj.

Aliaj VM-oj, eĉ virusaj infektoj, povas esti evititaj pere de la uzado de lateksaj, poliuretanaj aŭ plurizoprenaj kondomoj kiel bariero. Kelkaj mikroorganismoj kaj virusoj estas sufiĉe malgrandaj por trapasi la porojn en naturaj haŭtkondomoj sed estas ankoraŭ tro grandaj por trapasi lateksajn aŭ sinteziajn kondomojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Venereaj malsanoj estas konataj jam el fruaj tempoj de la homa historio; ekzemple la kronikoj de la romia epoko raportas pri ili. La poeto Marcus Valerius Martialis (mortinta en 104) skribis pri malsano, kiu kredeble estis sifiliso, kaj nomas ĝin, "hontinda malsano". Kvankam do la biologia kaŭzo de la malsano ne estis konata, oni jam prave konkludis pri la maniero de kontaĝo.

En diversaj epokoj okazis epidemioj de sifiliso kaj gonoreo, ekzemple en Italio post 1494, je la invado de Karlo la 8-a (Francio). La infekton probable alportis invadantaj soldatoj. Konkerantoj hispanaj konkistadoroj kaj portugalaj probable portis la sifilison al la Amerikoj; tamen iuj aŭtoroj subtenas la inversan tezon, ke la indiĝenoj kontaĝis la konkerintojn[33]. Kutime tamen tiaj epidemioj sekvis konkerantajn armeojn kaj ofte kaŭzis pli da mortoj ol la bataliloj.

La venereaj malsanoj ofte kaŭzis socian riproĉon, ĉar oni asociis ilin kun konduto konsiderata nemorala. Tio malfaciligis la aliron al terapio, kiu devis okazi sekrete. Tiu sekreteco ankaŭ malhelpis rimedojn por bremsi disvastigon de la malsano, ekzemple per izolo de infektitoj.

La prostituado: grava kaŭzo en la infektoj transdoneblaj per seksumado[redakti | redakti fonton]

La prostituado, pro la agado propra de sia laboro, eksponas tiujn kiuj praktikas ĝin (dungantojn kaj dungitojn) al riskoj ajnatipaj, kiel la violento en diversaj manifestaĵoj, psikologiaj efikoj pro la socia malbona konsidero, infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) kaj viruso de homa imunomanko (HIV).

La atenti kiun oni havigas al la infektoj transdoneblaj per seksumadoj (ITS) en rilato al la prostituado ne estas io nova, kaj historie oni organizis en diversajn landojn kaj epokojn diversajn kampanjojn tiurilate ĉu por limigi la agadon de prostituado, ĉu por rekte malpermesi ĝin, ĉu por limigi la liberan agadon tiel ke oni evitu la traseksan infekton. En diversaj medioj kiel inter maristoj, en havenurboj kaj ĉefe inter armeanoj kaj partikulare dum militoj, kiam tre ofte virinoj ĉu prostituinoj aŭ ne sekvis la armeojn en kampanjo. Foje la propraj armeoj aŭ iliaj registaroj organizis priajn kampanjojn por eviti la seks-infektojn, ekzemple dum la Unua Mondmilito, la Hispana Enlanda Milito, la Dua Mondmilito (vidu supre tiaman usonan afiŝon) ktp.

Lastatempe estis la HIV la plej suferiga kaj mortiga problemo ekde la medicina vidpunkto, sed ligite tro ofte al moralaj pensamnieroj kaj praktikoj pri la uzado de la korpo kiel fonto de ekonomia enspezofonto. Kiam la HIV estis por la unua fojo identigita oni tuje indikis kiel kulpantoj, plej ofte erare haitianojn, samseksemulojn, drogulojn (per injektado), hemofiliulojn, samseksemulojn kaj prostitutinojn (fakte la unuaj atakitaj grupoj). El tiuj grupoj kelkaj estis infektitoj pro injektoj (droguloj kaj hemofiliuloj), dum aliaj pro seksumado (haitianoj, samseksemuloj kaj prostitutinoj). Tiel tiuj lastaj estis en kelkaj lokoj socie marĝenitaj kiel eblaj portantoj de mortiga malsano. Tiu indiko produktis sociajn efikojn — ne ĉiam pozitivajn — sur la personoj ligitaj al la seksuma laboro, kaj tiel oni disvolvigis respondojn de diferencaj proporcioj tra la tuta mondo, el subpremigaj decidoj ĝis efektivaj movilizadoj fare de la komunumo kaj programoj de publika sano.

La prostituado estis konsiderita de kelkaj kiel neevitebla malbono, socia kancero kaj malsano de la socio (sen eniri en la nuntempaj konotacioj kaj rilatoj de la grandaj kaj malgrandaj profituloj de la prostituado kun homtraktado, sklaveco kaj aliaj pli teruraj krimoj); pro tio aperis programoj por kontraŭbatali kaj elradikigi ĝin. El sociaj kaj ideologiaj vidpunktoj oni komprenis el diferencaj anguloj, unuflanke, ke temas pri agado kontraŭa al la hontema kaj tradicia uzado de la korpo. Aliflanke, aliaj klopodoj tendencis rekte al ties abolo el la koncepto de la risko kiun la pagita seksumado povas okazigi kaj al unuopuloj kaj al la komunumo, konsiderante ke temas pri klara vehiklo de infektoj transdoneblaj per seksumado.

La seksuma laboro estas foje konsiderata kiel normala laboro se oni plenumas ĝin kun totala interkonsento de la persono kiu faras ĝin, tio estas, se tiu ne havas devojn aŭ ekonomiajn necesojn derivitajn el kapitalismo. Krome oni separas tiun konsideron disde la koncepto de personkomercado cele al la seksa ekspluatado. La organizoj por la rajtoj de virinoj kiuj dediĉas sin al la seksuma laboro (ankaŭ de viroj, ĉefe junuloj), la internaciaj organismoj kaj la neregistaraj organizoj, komprenis la neceson helpi la servojn de apogo kaj atento al la seksumaj laboristinoj por tiel eviti infektojn transdoneblajn per seksumado.

Protekto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ venereaj malsanoj eblas protekti sin precipe per

  • evito de seksa kontakto kun nekonatoj
  • uzo de kondomoj
  • ĝenerala higieno, precipe kontraŭ surhaŭtaj malsanoj
  • vakcinado, kontraŭ hepatito B

En pluraj landoj kelkaj venereaj malsanoj estas raportendaj al la aŭtoritatoj por preventi epidemian disvastiĝon.

Terapio[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj veneraj malsanoj estas terapieblaj. Bakteriaj infektoj estas trakteblaj per antibiotikoj, parazit-insektaj per insekticidoj. Kontraŭ pubilaŭsoj utilas razado de la pubaj haroj. Necesas atenti, ke konstantaj seksumaj partneroj povas alterne re-infekti sin reciproke; por preventi tion la traktado estu aplikata al ambaŭ.

Venerologio[34][35] estas branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la studo kaj kuracado de seksume transdoneblaj malsanoj (STM) aŭ veneraj malsanoj. La nomo venas de romia diino Venuso, asociita kun amo, beleco kaj fekundeco. Kuracisto specialiĝanta pri venereologio nomiĝas venerologo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 31an de Aŭgusto 2023.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Sexually transmitted infections (STIs) Fact sheet N°110 (Novembro 2013). Arkivita el la originalo je 25a de Novembro 2014. Alirita 30a de Novembro 2014.
  3. Sexually transmitted infections (angle) (2017-02-22). Alirita 2017-12-08.
  4. (2013) Medical microbiology, 7‑a eldono, St. Louis, MO: Mosby. ISBN 978-0-323-08692-9.
  5. (2012) Mims' medical microbiology, 5‑a eldono, Edinburgh: Saunders. ISBN 978-0-7234-3601-0.
  6. 6,0 6,1 How You Can Prevent Sexually Transmitted Diseases. Centers for Disease Control and Prevention (31a de Majo 2016). Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2014. Alirita 13a de Decembro 2017.
  7. (2018) International technical guidance on sexuality education: An evidence-informed approach. Paris: UNESCO, p. 28. ISBN 978-92-3-100259-5.
  8. (Oktobro 2016) “Global, regional, and national incidence, prevalence, and years lived with disability for 310 diseases and injuries, 1990-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1545–1602. doi:10.1016/S0140-6736(16)31678-6. 
  9. (Oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1. 
  10. STD Trends in the United States: 2010 National Data for Gonorrhea, Chlamydia, and Syphilis. Centers for Disease Control and Prevention. Arkivita el la originalo je 9a de Septembro 2012. Alirita 15a de Septembro 2012.
  11. (2011) Sexually transmitted infections and sexually transmitted diseases. Heidelberg: Springer Verlag. ISBN 978-3-642-14663-3.
  12. 12,0 12,1 (2003) Guidelines for the management of sexually transmitted infections. Geneva: World Health Organization. ISBN 978-92-4-154626-3.
  13. Cook H, Furuya E, Larson E, Vasquez G, Lowy F (2007). “Heterosexual transmission of community-associated methicillin-resistant Staphylococcus aureus”, Clin Infect Dis 44 (3), p. 410–3. PMID 17205449. 
  14. “”. PMID 16888612. 
  15. (1995) “” 22 (6), p. 1656–60. PMID 7489970. 
  16. Farci P . “Delta hepatitis: an update.”, J Hepatol 39 Suppl 1, p. S212–9. PMID 14708706. 
  17. Shukla N, Poles M (2004). “Hepatitis B virus infection: co-infection with hepatitis C virus, hepatitis D virus, and human immunodeficiency virus.”, Clin Liver Dis 8 (2), p. 445–60, viii. PMID 15481349. 
  18. [1]
  19. K. Madhav Naidu. Community Health Nursing, Gen Next Publications, 2009, p.248
  20. STDs during Pregnancy - CDC Fact Sheet (Detailed). Centers for Disease Control and Prevention (8a de Junio 2020). Alirita 11a de Februaro 2016.
  21. Overview: Sexually Transmitted Infections. Alirita 27a de Aŭgusto 2021.
  22. Pelvic Inflammatory Disease. Alirita 27a de Aŭgusto 2021.
  23. (April 2011) “'The Cringe Report': why patients don't dare ask questions, and what we can do about that”, The Journal of Family Planning and Reproductive Health Care 37 (2), p. 110–2. doi:10.1136/jfprhc.2011.0060. 
  24. Venereal. dictionary.reference.com. Arkivita el la originalo je 3a de Junio, 2013. Alirita June 18, 2013.
  25. (1991) Euphemism & dysphemism: language used as shield and weapon. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-506622-7.
  26. How You Can Prevent Sexually Transmitted Diseases. Centers for Disease Control and Prevention (31a de Marto 2016). Alirita 13a de Decembro 2017.
  27. Draft Recommendation Statement: Sexually Transmitted Infections: Behavioral Counseling - US Preventive Services Task Force. Arkivita el la originalo je 2019-12-19. Alirita 19a de Decembro 2019.
  28. 28,0 28,1 (June 2015) “Sexually transmitted diseases treatment guidelines, 2015”, MMWR. Recommendations and Reports 64 (RR-03), p. 1–137. 
  29. Condoms Preventing HPV?. University of Iowa Student Health Service/Health Iowa (2005-05-20). Arkivita el la originalo je 14a de Marto 2010. Alirita 2009-07-26. Arkivigite je 2010-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
  30. (Aŭgusto 2015) “Active recall to increase HIV and STI testing: a systematic review”, Sexually Transmitted Infections 91 (5), p. 314–23. doi:10.1136/sextrans-2014-051930. 
  31. Men Who Have Sex with Men | Populations and Settings | Division of Viral Hepatitis | CDC (en-us) (31a de Majo 2015). Alirita 2017-12-13.
  32. (2015) “Proteomics of Neisseria gonorrhoeae: the treasure hunt for countermeasures against an old disease”, Frontiers in Microbiology 6, p. 1190. doi:10.3389/fmicb.2015.01190. 
  33. Dott. Antonio Semprini. Storia della sifilide Origini, storia e terapia.. Alirita 2012-12-13.
  34. artikolo venerologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  35. Noto: Atentindas ke la kuracista branĉo ne skribatas "venereologio", kiel en la angla, itala kaj hispana, sed venerologio, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, sen aldona "e", kvankam ĝi origine venas de la latina vorto venereus, kun aldona "e", kaj la greka λόγος (lógos)





En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malattia sessualmente trasmissibile en la itala Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Infecciones de transmisión sexual en la hispana Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sexually transmitted infection en la angla Vikipedio.