Transsekseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La fakvorto transsekseco rilatas al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ili sentas kiel propra. Por atingi vivmanieron kohera kun sia sento kaj por atingi la fizikaspekton el tiu sekso, kiun ili sentas propra, ili povas uzi medikamentojn, hormonojn kiuj virseksigos aŭ inigos sian aspekton, aŭ subiĝi kirurgion. Ĝi povas kunporti grandan rifuzon por vivi kun la seksorganoj kiujn ili havas ekde sia naskiĝo, aŭ por la deziro havi generilojn, kiuj alkordiĝus kun sia seksa identeco.

Nuntempe kelkaj esploristoj pri neŭroscienco kaj genetiko ŝaine trovis kelkajn paŭtoj de la transseksuloj kiuj fizike diferencantas ilin de la ceteraj homoj. Tiele, grupo de 54 genoj povas kaŭzi banon de hormonoj kontraŭaj de sia genetika sekso. Ĉi tiu bano estus kaŭzanta, ke kelkaj zonoj de la cerbo de la transseksuloj disvolvas sammaniere ĉe la kontraŭa sekso tiel, kiel oni jam determinis eksperimentante. Ŝajne ekzistus ennaskita antaŭdispono por esti transseksulo. La familia aŭ socia etoso de la infano ne povus ŝanĝi tion, sed nur modifi aŭ subpremi sian manifestadon.

Transseksulo ofte apartigas al pliprecize parto de la difino de la vorto transgenrulo - iu kiu sentas, ke li aŭ ŝi naskiĝis ano de la malĝusta sekso laŭ sia socia sekso.

Ĝi povas ankaŭ pli precize signifi transgenrulo kiu jam havis parton aŭ tuton de transseks-terapion, inkluzive de hormonoj, plastika ĥirurgio, kaj seksoŝanĝ-operacio.

Seksgenraj vortoj por transseksaj homoj[redakti | redakti fonton]

Transseksaj homoj plej ŝatas alparoliĝi (aŭ priparoliĝi) kun la pronomoj de siaj celataj sociaj seksoj. Ekzemple, transseksa viro estas homo kiu naskiĝis korpe kiel ino, sed tamen sin identigas kiel viron kaj iĝas aŭ iĝos sociale vire, kaj havas aŭ havos viran korpon. Transseksuloj kelkfoje referenciĝas per "naskita-al-celata" seksaj vortoj. "Ina-al-vire" por transseksa viro aŭ "Vira-al-ina" por transseksulino. Ĉi tiuj vortoj ege helpas al oni por preventi konfuzion, ĉar por kelkaj homoj "transseksa ino" estas 'ino kiu iĝas viro', kaj por aliaj homoj "viro kiu iĝas ino." Oni emas diri la vortoparojn "trans(seks)a viro" por "in-al-vira" transseksulo kaj "trans(seks)a virino" por "vir-al-ina" transseksulon, kaj emas ne diri "transviro"-n aŭ "transvirino"-n, ĉar ĉi lastaj ŝajnigas ilin kiel anojn de iuj apartaj, fremdaj seksoj anstataŭ kiel viroj kaj virinoj, kiuj estas ankaŭ transaj. Eĉ pli bone estas simple nomi ilin "viroj" kaj "virinoj," ĉar la plimulto ne volas voki atenton al sia transsekseco, precipe ne ĉiam kaj ĉie. Senzorga "elŝrankigo" de transseksuloj, kiuj ne volas tion, ja povas endanĝerigi iliajn vivojn.

Dum kelkaj transseksuloj sin sentas partoprentantaj de la GLAT-komunumo, aliaj ne konsentas. Transseksaj homoj ofte sentas, ke genra identado kaj seksa orientiĝo malsamas. Transseksaj viroj kaj transseksaj inoj povas esti kaj samseksemaj kaj aliseksemaj, samkiel netransseksuloj, kaj oni uzas la vortojn kiuj apartenas al la celata sekso de tiu homo. Ekzemple, homo kiu biologike naskiĝis vire, sed sin identigas kiel ino, kaj nur emas al viroj, diros, ke ŝi estas aliseksema. Ekzaktsame, homo kiu naskiĝis biologike ine kaj sin identigas kiel viro, kaj nur emas al viroj diros, ke li estas samseksema. Transseksaj homoj, samkiel ĉiuj aliaj homoj, povas esti kaj ambaŭseksemaj kaj neseksemaj.

ICD-11 kaj DSM-V[redakti | redakti fonton]

En DSM-IV "transsekseco" ŝanĝiĝis al "seksa identa obstrukco," kaj poste en DSM-V ĝin anstataŭis "seksa maleŭforio" por emfazi, ke seksa transiĝo ne estas psika malsano sed kuraco por malsano. Alivorte la malsano estas la malbonega sento (maleŭforio), kiun sentas transseksuloj antaŭ seksa transiĝo. La laŭnorma kuraco por tiu maleŭforio estas sukcesa seksa transiĝo, t.e. hormonterapio kaj, kiam indikita, kirurgio por kuraci maleŭforion pri la korpo, plus socia akceptiĝo kiel ano de sia interna sekso. Laŭ faktopapero pri DSM-V, la ĉefa kialo por la daŭra ĉeesto de seksa maleŭforio en listo de psikiatriaj diagnozoj estis la bezono por medicina kodo, sen kiu oni ne povas ricevi hormonterapion aŭ kirurgiojn.[1]

Estas planite, ke en ICD-11 (eldonota en 2018) la diagnozo ne plu estos psikiatria kaj moviĝos al kategorio pri "medicinaj kondiĉoj pri seksa sano." La kontinua ĉeesto de diagnozoj pri seksa maleŭforio dum infanaĝo estas polemika kaj pridisputata de la ICD-11-a komitato.[2]

Kompreneble stigmato kaj socia malakcepto, kaŭzitaj de miskomprenoj pri la naturo de seksa maleŭforio, malhelpas la kuracadon de transseksuloj, kaj eble tio estas unu kialo por movi ĝin el la kategorio de psikaj malsanoj.

En Urugvajo[redakti | redakti fonton]

En oktobro de 2009 la nacia senato en Urugvajo unuanime aprobis leĝproponon, danke al kiu transseksuloj povos ŝanĝi sian nomon en ĉiuj oficialaj dokumentoj, de naskiĝatestoj al pasportoj, por reflekti la sekson de sia elekto. Dokumentoj reflektantaj la originalan sekson kaj nomon estos enarkivigitaj kaj ŝanĝitaj. La ŝanĝo de sekso kaj nomo eblas por homoj super 18 jaroj kaj 5 jaroj devas pasi antaŭ ol kandidato povas peti alian ŝanĝon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]