Transfobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Transfobio estas la fobio kaj malsento al transseksulojtransgenruloj. Ĝi povas esti emocia naŭzo, timo, kolero, aŭ malkomforto pri homoj, kiuj ne konformas al la seksaj atendoj de socio.[1]

Transfobio ankaŭ inkludas diskriminaciojn, violentojn, mortigon, seksatencon, socialan ekskludon, kaj neadon de rajto je azilo. Infanaj viktimoj de transfobio spertas seksan ĉikanadon, lernejan brutaladon, kaj perforton en la lernejoj, prizorgaj familioj, kaj sociaj programoj. Plenkreskaj viktimoj spertas publikan mokadon, brutaladon inklude seks-misnomadon, mokinsultojn, atencojn aŭ atencajn insidojn, rabadon, kaj falsan areston; multaj sentas sin nesekuraj en publiko. Alta procento raportas, ke ili estas viktimoj de seksperforto. Al ili ofte estas rifuzata sana prizorgado, kaj ili ofte suferas diskriminadon en la laborejo, inklude maldungiĝon pro sia transgenreco. Ili vivas sub la konstanta atakado de konservismaj politikaj kaj religiaj grupoj, kiuj kontraŭas leĝojn por protekti ilin. Eĉ okazas diskriminado fare de sekcio de la movado por gejaj rajtoj.

Aldone al la pligrandiĝinta risko de perforto kaj aliaj minacoj, la streĉo kreita de transfobio povas kaŭzi negativajn emociajn konsekvencojn, kiuj povas konduki al droga misuzado, forkuro de la hejmo (en neplenaĝuloj), kaj pli granda risko de sinmortigo.

Jurisprudencoj pri Principoj de Jogjakarto kun Principo 18 antaŭpensas diagnozon en psikiatrio pri seksa identeco kiel diskriminacio.[2]

La tago de transgenra memorado okazas ĉiujare la 20-an de novembro por memori homojn, kiuj estis murditaj pro transfobio.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

La transfeminista teoriisto kaj verkisto Julia Serano argumentas en sia libro Whipping Girl, ke transfobio radikas en seksismo. Ŝi lokas la originojn, kaj de transfobio, kaj de homofobio, en io, kion ŝi nomas "kontraŭa seksismo," la kredo, ke la viro kaj virino estas "rigidaj, reciproke ekskludaj kategorioj, el kiuj ĉiu posedas unikan kaj diskretan aron de atributoj, talentoj, kapabloj, kaj deziroj." Serano komparas kontraŭan seksismon kontraŭ "tradicia seksismo," la kredo, ke viroj kaj maskleco estas superaj al virinoj kaj femineco. Plue, ŝi skribas, ke transfobio estas tenata per la malmemcerteco, kiun la homoj sentas pri sekso kaj seksaj normoj.[3]

La transgenra verkisto kaj kritikisto Jody Norton kredas, ke transfobio estas etendaĵo de homofobio kaj mizogineco. Ŝi argumentas, ke transgenraj homoj, same kiel gejoj kaj lesbaninoj, estas malamataj kaj timataj pro defiado kaj subfosado de seksaj normoj kaj la seksa duumo. Norton skribas, ke la "vir-al-ina transseksulo incitas transfobion per sia implica defio al la duuma divido de sekso, de kiu dependas la viraj kulturo kaj politika hegemonio."[4]

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

En transgenra aktivismo kaj kvir-teorio ekzistas ankaŭ terminoj analogiaj al aliseksemismo kaj aliseksema normismo, nome cisseksismo kaj cisgenra normismo. Ekzistas ankaŭ pli specifaj konceptoj, kia transmizogineco, malamo de transgenraj virinoj.

Cisseksismo[redakti | redakti fonton]

Cisseksismo estas socia sistemo de sintenoj, biasoj, antaŭjuĝoj, kaj diskriminado favore al cisgenruloj. Laŭ transgenraj aktivistoj, kiam loko faras leĝon kontraŭ la rajto de transgenruloj iri en publikan necesejon konsiste kun sia socia sekso, tio estas cisseksisma, ĉar ĝi konsideras hipotezan, senevidentecan danĝeron kontraŭ cisgenruloj pli grava kaj atentinda ol la pruvitan danĝeron kontraŭ transgenruloj, kiun tiaj leĝoj kaŭzas.

Cisgenra normismo[redakti | redakti fonton]

Cisgenra normismo estas la doktrino laŭ kiu cisgenreco estas la nura valida formo de seksa esprimo. Cisgenra normismo estas rigardata de transgenraj akivistoj kiel la kialo por la traktado de transgenruloj kiel psikomalsanuloj anstataŭ kiel malpli oftaj variaĵoj de la normala homa sperto. Aktivistoj klopodas atentigi la socion pri la neuniversala aplikeblo de cisgenra normismo, argumentante, ke multaj kulturoj toleris seksan diversecon depost tempo nememorebla (rigardu ekzemple triajn seksojn).

Transmizogineco[redakti | redakti fonton]

Transmizogineco estas, plej simple, malamo de transgenraj virinoj. Oni ofte vidis ĝin kiel kombinon de transfobio kun mizogineco, ekzistanta precipe pro masklismaj atendoj al homoj, kies seksojn la socio destinas kiel "viraj."

Kiel formo de transfobio, transmizogineco ampleksas ion simila al geja paniko, kun transfobiaj viroj timegantaj la eblecon, ke ili povas esti "trompe seksumigitaj" kun transa virino. Ĝi ankaŭ amplekas la senevidentecan timegon, ke transgenraj virinoj seksperfortos cisgenrajn virinojn en necesejoj. Simile kiel geja paniko, transmizogina paniko povas konduki al efektivaj atakoj kontraŭ transgenruloj ĝis mortigo de ili. Kiam transgenra virino estas murdita, paniko pri ŝia transgenreco estas ofte sukcese uzata kiel argumento en kortumoj, por malpli severigi la punon de la murdinto. Alifoje pro transmizogineco, policistoj eĉ ne zorgas serĉi aŭ procesi la murdinton de transgenraj virinoj.

Ekzistas ankaŭ elementoj de rasismo; ekzemple en Usono, la vasta plimulto de murditaj transgenrulinoj estas anoj de minoritataj rasoj, pri kiuj la gazetaro apenaŭ raportas.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu vole aŭ nevole, transfobio kaj cisseksismo kaŭzas severajn konsekvencojn al la viktimoj de tia negativa sinteno. Transfobio kreas signifan streĉon por transgenraj homoj, kio povas konduki ilin al sentoj de honto, malalta memestimo, kaj sociaj fremdiĝo kaj nesufiĉeco. Transgenraj junuloj ofte provas toleri la streĉon forkurante de la hejmo, ĉesigante la lernejajn studojn, misuzante drogojn aŭ damaĝante sin.[1][5] Kvankam estas malfacile kolekti precizajn kaj fidindajn datumojn, oni pensas, ke la ofteco de sinmortigaj klopodoj fare de transgenraj homoj vaste pli multas ol tiu de cisgenruloj. Laŭ teknika reporto el Usono, la oftecoj estas 41 procento por transgenruloj kontraŭ 4.6 por cisgenruloj.[6]

Internigita transfobio[redakti | redakti fonton]

Same kiel ĉiuj homoj almarĝenigitaj per institucia socia diskriminacio, transgenruloj povas internigi tiun diskriminacion. Internigita transfobio havas diversajn formojn. Transgenrulo, kiu sentas sin nepermesata ekstere ŝanĝiĝi al sia interna sekso, povas agi malame kaj diskriminacie al transgenruloj, ĉu el envio aŭ el deziro kaŝi sian internan sekson. Alia transgenrulo, ekstere ŝanĝiĝinta al sia interna sekso kaj vidata de la socio kiel cisgenra ano de tiu sekso, povas ekmalami tiujn, kiuj senkaŝe vivas kiel transgenruloj. Malpli evidente, multaj transgenruloj povas suferi minuskomplekson komparante sin al cisgenruloj, aŭ eĉ profundan sinmalamon pro internigo de la ĝenerala socia sinteno kontraŭ ili.

Transfobiaj terminoj[redakti | redakti fonton]

Transfobiaj terminoj inkludas tiajn, kiaj aliigas transgenrulojn kiel anojn de sekso aparta ol tiu indikita de ili. Ili inkludas pornografiajn terminojn, kiaj "virin-viro," ""vir-virino," kaj "knabiniĉo," kune kun la pronomo "ĝi" aplikata al transgenruloj, kiuj ne mem indikas, ke tio ne ofendas ilin. Ankaŭ, kompreneble, nomi transgenran virinon "li" aŭ transgenran viron "ŝi" estas ege ofende.

Estas ankaŭ ĝenerale ofende nomi transgenrulon "transvestulo," ĉar tiu termino estas tute aparta afero, kaj temas pri homoj, kiuj identiĝas kiel anoj de unu sekso sed vestas sin kiel anoj de alia sekso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 CHRISLER, Donald R.; Joan C. McCreary. (2010) Handbook of Gender Research in Psychology, Volume 2, p. 366. ISBN 1441913556.
  2. Jurisprudenca Annotatioj pri Principoj de Jogjakarto, p. 43
  3. Julia Serano. Whipping Girl: A Transsexual Woman on Sexism and the Scapegoating of Femininity, Seal Press, 2007. ISBN 978-1-58005-154-5, ISBN 1-58005-154-5
  4. Norton, Jody, ""Brain Says You're a Girl, But I Think You're a Sissy Boy": Cultural Origins of Transphobia", paĝoj 139–164.
  5. RUIZ MD, Pedro. (2009) Disparities in Psychiatric Care: Clinical and Cross-Cultural Perspectives, p. 111. ISBN 0781796393.
  6. Haas, Ann H.; Philip Rodgers (2014). Suicide Attempts Among Transgender and Gender Non-Conforming Adults (PDF) (teknika raporto). American Foundation for Suicide Prevention and Williams Institute, UCLA School of Law.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]