Honto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protesto ĉe Internacia Flughaveno John F. Kennedy kontraŭ la plenuma ordo de Donald Trump subskribita en januaro 2017 malpermesante civitanojn de sep landoj vojaĝante al Usono.

Honto laŭ PIV estas

  1. la malagrabla sento, pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago respektive penso, aŭ
  2. io, pri kio oni devas aŭ devus honti.

Pro la bazaj homaj instinktoj unuflanke eviti danĝerojn kaj aliflanke havi iom pli da sekureco en homa grupo ol sole fronti eblajn danĝerojn, la emocioj timo (do averto pri ebla danĝero) kaj honto (do averto pri ebla ekskludo el la socia grupo) estas plej bazaj homaj emocioj. La deziro aparteni al forta grupo estas tiom enradikiĝinta en la homa animo, ke la kaŝaj efikoj al la ĉiutaga vivo ne preteratenteblas. La tuta socia konduto de homo estas karakterizita de tiu deziro. Rezulte - krom la senpera timo en vivdanĝeraj situacioj - la timo pri soleco estas simile forta motivo por homa konduto.

Vichonto estas ĝensento kaŭzata de hontinda ago de alia homo. Kontraste al la proprasenca honto, vichonto ne implicas partoprenon de la spertanto en hontindaĵo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri honto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kie timo, tie honto. 
  • Citaĵo
     Kiu hontas nenion, ne timas Dion. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-12.