Komforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malkomforto)

Komforto laŭ la difino de esperantlingvaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas "ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga", en aliaj vortoj "ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo".[1]

La vorto venas de la angla esprimo comfort por "komforto" aŭ "agrabla sento") kaj celas bonan staton de homo bazita sur la ĉeesto de certaj sentoj aŭ emoj, sed ankaŭ bazita sur la ĉeesto de certaj helpiloj, maŝinoj, aŭ objektoj. Instalaĵo estas komforta pro siaj eblecoj kaj sia ekipaĵo se ĝi reduktas laboron kaj penon al homoj kaj do sekve ofertas al ili komforton.

Komforto ankaŭ povas esti ĝenerale difinita kiel la foresto de malkomforto, la foresto de videblaj malagrablaj sentoj, en iuj naciaj lingvoj, kiuj ne havas afikson mal-, ankaŭ nomata "miskomforto" (discomfort), do servo kiu celas forpreni videblajn malagrablajn sentojn, sed ne plene (aŭ tute ne) sukcesas pri tiu celo. Oni supozas, ke homoj konstante komparas aktualajn situaciojn kun antaŭe spertitaj situacioj. Dum ne ekzistas diferencoj inter tio, kio estis travivita kaj kio estas atendata de la situacio, ĉi tiu situacio ne estos konscie perceptita. Nur kiam estas diferencoj, ili estas specife identigitaj. Sekve, la komforto dependas de la atendoj de la homo kiu taksas la komfortecon de situacio.

Ĉiu homo disvolvas tiel nomatan komfortan hierarkion. Ju pli da komfortaj bezonoj estas jam plenumitaj, des pli altaj bezonoj estas disvolvitaj. Bezonoj jam plenumitaj estas konsiderataj memkompreneblaj kaj ne plu estas perceptitaj.

Laŭ socia studo de Zhang, Helander kaj Drury el 1996, komforto kaj malkomforto ne estas aranĝitaj sur la akso de kontinuumo. Laŭ iliia grupanalizo de terminoj, komforto estas rilata al la aspekto de ŝato kaj malkomforto kun la aspekto de sufero. Tiel eblas sperti komforton kaj malkomforton samtempe. Veturi ekstreman sportaŭton povus servi kiel ekzemplo ĉi tie. Objektive, estas alta nivelo de malkomforto kompare kun limuzino (vibro, bruo, mis-odoro kaj tiel plu). Subjektive, la ŝoforo tamen plejparte ĝuas veturi la sportaŭton. Tiel komforto kaj malkomforto okazas samtempe.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "komforto" inkluzive de "malkomforto" en la reta eldono 2020 de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV 2020)
  2. L. Zhang, M.G. Helander, C.G. Drugy: Identifying factors of comfort and discomfort in sitting (angle "Identigante faktorojn de komforto kaj malkomforto en sidado"; en la ĵurnalo Human Factors ("Homaj Faktoroj", 38 (3), 1996, paĝoj 377-389