Bruo
Teknike, ricevas la nomon bruo ĉiuj signaloj, kiuj malpermesas aŭ malfaciligas la komunikadon, sed plej ofte rilate je la sono.
Ĝenerale, bruo signifas aron da konfuzaj sonoj.
Figure, bruo estas sensacia famo
Tipoj da bruo
[redakti | redakti fonton]Vida
[redakti | redakti fonton]Oni povus konsideri bruo ĉion, kio malfaciligas ricevi korekte la vidan mesaĝon. Ekz. fortaj lumoj, inkaj makuloj, la interferoj sub la ĉefa televidkanalo ...
Sona
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas la ĉefa klaso de bruo por la nesciencistoj, kaj ofte oni nomigas 'bruo' la sonojn kiuj ne estas dezirataj aŭ agrablaj. Tamen, povus esti bruo ankaŭ belega muziko se oni volas paroli kaj tiu tre laŭta muziko ne permesas ĝin.
Kolora bruo
[redakti | redakti fonton]Kvankam la sono obvie ne koloras kutime oni parolas pri la ĝenerala nocio je "koloraj bruoj"; "nigra bruo" ekvivalentas al silento.
La plej kutimaj koloraj bruoj estas jenaj:
Elektronikaj
[redakti | redakti fonton]En elektronika sistemo aperas bruo. Dependante ĉu la sistemo estas sona aŭ vida, tia estos la fona bruo.
Eksperimenta
[redakti | redakti fonton]En sciencaj eksperimentoj oni povas diri, ke aĵoj kiuj kaŝas, kovras, aŭ ŝanĝas la veran datumon estas bruo.
Je radiokontaktoj
[redakti | redakti fonton]Oni diferencas du specojn de bruo:
- intermikso kun aliaj radiosignaloj. Q-kodo por tio estas QRM. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe intermikso.
- bruo de aliaj fontoj, ekzemple de fulmoj. Q-kodo por tio estas QRN. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe bruo.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (8, kaj 26 pri silento) proverboj pri bruo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Post brua vento subita silento. ” 
„ Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. ”

„ 548. — Pli da bruo, ol da faro. Bruo potenca, nula esenco. ”
Fontoj
[redakti | redakti fonton]
Bruo en ReVo- terminaro de KH6GT, vidu en artikolo radioamatora vortaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26 .