Brupoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Trafiko estas la ĉefa fonto de bruo-poluado en urboj (kiel San-Paŭlo montrita tie ĉi), apud ŝoseoj kaj en aliaj lokoj.
Aviadilo de Qantas pasas tute apud hejmoj ĝuste antaŭ surteriĝi en la Flughaveno London Heathrow.

Brupoluobrupoluado, konata ankaŭ kiel media bruosonpoluado, estas la propagado de bruo kun damaĝa efiko sur la agado ĉu de homoj ĉu de animala vivo. La fonto de eksterdoma bruo tutmonde estas okazigita ĉefe de maŝinoj, transporto kaj propagosistemoj.[1][2] Malkonvena urboplanado povas okazigi bruan disvastigon aŭ poluadon, apudaj industriaj kaj loĝejaj konstruaĵoj povas rezulti en brupoluado ĝena en loĝejaj areoj. Kelkaj el ĉefaj fontoj de bruo en loĝejaj areoj estas laŭta muziko, transporto (trafiko, fervojo, aviadiloj ktp.), gazontondiloj, konstruado, elektraj generatoroj, eksplodoj, sonoriloj, pirotekniko kaj personoj. Dokumentitaj problemoj asociaj kun la urbomedia bruo estas tiom antikvaj kiom la antikva Romo.[3] Bruo estas mezurita en decibeloj (dB). Brupoluado asocia kun hejmaj elektrogeneratoroj estas aperinta medidegradado en multaj disvolviĝantaj landoj. La averaĝa brunivelo de 97.60 dB superis la valoron taksitan fare de la MOS de 50 dB permesitaj por loĝejaj areoj.[4] Esplorado sugestas, ke brupoluado estas la plej alta en areoj de malriĉuloj kaj rasaj minoritatoj.[5]

Altaj bruniveloj povas kontribui al efiko sur la kardiovaskula sistemo en homoj kaj pliigo de koronariarteria malsano.[6][7] En animaloj, bruo povas pliigi la riskon de morto per modifo de predantokonduto aŭ predodetektado kaj evito aŭ malhelpo de reproduktado kaj navigado, kaj kontribuas al permanenta perdo de aŭdkapablo.[8] Dum la plej aĝaj povas havi korproblemojn pro la bruo, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, infanoj estas speciale vundeblaj al bruo, kaj la efiko kiun bruo povas havi al infanoj estas permanenta.[9] Bruo metas seriozan minacon al la fizika kaj psikologia sano de infanoj, kaj povas negative malhelpi la lernokapablon kaj konduton de infanoj.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Senate Public Works Committee. Noise Pollution and Abatement Act of 1972. S. Rep. No. 1160, 92a Kongreso. 2a sesio
  2. C. Michael Hogan kaj Gary L. Latshaw, "The relationship between highway planning and urban noise", The Proceedings of the ASCE. Urban Transportation. Majo 21–23, 1973, Chicago, Illinois. De American Society of Civil Engineers. Urban Transportation Division. Alirita la 28an de marto 2020.
  3. "Noise Pollution: A Modern Plague". Alirita la 28an de marto 2020.
  4. Menkiti, Nwasinachi U.; Agunwamba, Jonah C. (2015), "Assessment of noise pollution from electricity generators in a high-density residential area", African Journal of Science, Technology, Innovation and Development, 7 (4): 306–312, doi:10.1080/20421338.2015.1082370
  5. Casey, Joan A; James, Peter; Morello-Forsch, Rachel. "Urban noise pollution is worst in poor and minority neighborhoods and segregated cities". PBS. Publikigita en la 7a de oktobro, 2017. Alirita la 28an de marto 2020.
  6. Münzel, Thomas; Schmidt, Frank P.; Steven, Sebastian; Herzog, Johannes; Daiber, Andreas; Sørensen, Mette (February 2018). "Environmental Noise and the Cardiovascular System". Journal of the American College of Cardiology. 71 (6): 688–697. doi:10.1016/j.jacc.2017.12.015. ISSN 0735-1097. PMID 29420965.
  7. Hoffmann, Barbara; Moebus, Susanne; Stang, Andreas; Beck, Eva-Maria; Dragano, Nico; Möhlenkamp, Stephan; Schmermund, Axel; Memmesheimer, Michael; Mann, Klaus (2006-11-01). "Residence close to high traffic and prevalence of coronary heart disease". European Heart Journal. 27 (22): 2696–2702. doi:10.1093/eurheartj/ehl278. ISSN 0195-668X. PMID 17003049.
  8. "Results and Discussion – Effects – Noise Effect On Wildlife – Noise – Environment – FHWA". www.fhwa.dot.gov. Alirita la 28an de marto 2020.
  9. Children and Noise, WHO, [1] Alirita la 28an de marto 2020.
  10. Noise and Its Effects on Children, EPA, [2] Alirita la 28an de marto 2020.