Tria sekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tria seksotria genro estas koncepto per kiu individuoj estas enklasigitaj, aŭ de si mem aŭ de sia socio, kiel nek viro nek virino. Ĝi ankaŭ temas pri socia kategorio en tiuj socioj, kiuj rekonas tri aŭ pliajn seksojn. La terminon tria oni ĝenerale komprenas kiel "alia", kvankam iuj antropologoj kaj sociologoj priskribis ankaŭ kvaran kaj kvinan seksojn. La konceptoj pri "tria", "kvara", kaj "kvina" seksoj povas esti iom malfacile kompreni per okcidentaj konceptaj kategorioj.

Kvankam biologio determinas ĉu la kromosoma kaj anatomia seksoj de homo estas viraj, virinaj, aŭ interseksaj, la stato de persona sinidentigado, aŭ identigado fare de la socio, kiel nek viro nek virino estas difinita nur de la socia sekso de individuo. Kvankam iuj okcidentaj kleruloj klopodis kompreni la koncepton pri tria sekso laŭ terminoj pri seksa orientiĝo, multaj aliaj kleruloj, precipe indiĝenaj ne-okcidentaj kleruloj, konsideras tion misreprezentaĵo de triaj seksoj. Al malsamaj kulturoj aŭ individuoj, tria sekso povas reprezenti mezan staton inter vira kaj virina, staton esti ambaŭ (ekzemple "la spirito de viro en la korpo de virino"), staton esti nek unu nek la alia, kapablon miksi aŭ interŝanĝi seksojn, aŭ tute alian kategorion sendependan de vireco kaj virineco. Ĉi lasta difino estas favorata de tiuj, kiuj argumentas por pli severan interpreton de la koncepto "tria sekso". Ĉiukaze, ĉiuj tiuj kvalitoj difinas socian sekson anstataŭ kromosomoj aŭ anatomio.

La terminon "tria sekso" oni uzas por priskribi hiĝrojn en Barato, fa'afafine en Samoo, kaj ĵuritaj virguloj de la Balkana duoninsulo, interalie. Ĝi ankaŭ estas uzata de multaj tiaj individuoj kaj grupoj por priskribi sin.

La koncepto kaj disvastiĝo de la "tria sekso" iel kontraŭas la ĝeneralan hegemonion de la seksa duumismo en multaj socioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]