Homofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto Pew Global Attitudes 2013. Procento de respondantoj, kiuj jesis la demandon "Ĉu samseksemo estu akceptita en la socio?" 81 ĝis 90% 71 ĝis 80% 61 ĝis 70% 51 ĝis 60% 41 ĝis 50% 31 ĝis 40% 21 ĝis 30% 11 ĝis 20% 1 ĝis 10% neniuj datumoj

Homofobio (aŭ kelkfoje gejfobio) povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate samseksemon kaj gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj transseksulojn (GLAT), bazitaj sur antaŭjuĝojdiskriminacioj kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo[1].

Per tiu termino "homofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al samseksemo kaj al personoj diverse seksorientitaj[2].

Tiu ĝenerala difino, tamen, entenas kaj ekscitas, laŭ interesitoj pri tiu nocio, malsamajn reagojn foje kontraŭajn inter si.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj difinoj proponitaj pri homofobio povas esti sintezitaj laŭ tri precipaj perspektivoj: "antaŭjuĝa" difino, "diskriminacia" difino, "psikopatologia" difino[3]:

  • La antaŭaŭjuĝa difino konsideras homofobio kiun ajn negativan juĝon rilate samseksemon kaj nekomunajn seksorientigon. En tiu difino estas konsiderata homofobiaj ankaŭ ĉiuj konvinkoj personaj kaj sociaj kontraŭaj al samseksemo ktp, ekzemple: la konvinko ke samseksemo estas patologia, kontraŭmorala, kontraŭnatura, socie danĝera; la ne-akcepto aŭ malaprobo pri sintenoj kaj kondutoj de samseksemuloj kaj ties sociaj kaj juraj revenĝoj. Ne inkluzivas en tiu difino la amplekso de persekutoj kaj perfortoj kon la diversorientitaj seksemuloj [4].
  • La "diskriminacia" difino konsideras homofobio ĉiujn sintenojn rekondukeblajn al seksismo kiuj lezas la rajtojn kaj la dignecon de homoj samseksemaj pro ties seksorientiĝo. Eniras tiun difinon la diskriminacioj en laborlokoj, en la institucioj, en la kulturo, la fizike kaj psikologie perfortaj agoj (batoj, insultoj, darŝadoj). Tiu difino inkluzivas ankaŭ la sentojn kaj juĝojn kontraŭaj, kiu estas la bazo - ne necese tamen kondukantaj al perforto.[5].
  • la "psikopatologia" difino konsideras homofobio fobion, nome kiel kontraŭracia kaj persista timego kaj repuŝo rilate ulojn diversseksemajn kiu endanĝerigas la psikologian konduton de la persono tuŝita per tiuj menssintenoj. Tiu diagnoza juĝado metus homofobion ene de la kategorio de psikaj perturboj pro anksio kaj ĝin eniras ene de la etikedo de specifa fobio (specifa fobio).[6].

Malsame de la unuaj du difinoj, homofobio de specifa fobio ne estus frukto de konscia negativa juĝo kontraŭ la samseksemo kaj aliaj nekomunaj formoj de seksemo, sed rezulto de neracia dinamismo ligita al la personaj vivtravivaĵoj de la oponanto. Tiu difino, kvankam pli parenca kun la origina signifo de la vorto, ĝis nun ne estas subtenata de faka literaturo sufiĉa por ĝin enirigi en la porpsikodiagnozaj manlibroj[7].

Tiu difino kolizias - laŭ prisocie spertuloj - kun la nemalvasta rifuzo de samseksemo kaj ĝiaj publikaj ekzaltadoj, ekzemple. Ĉu ĉiuj psike - kaj des pli nekonscie - malsanaj tiuj kiun pro moralaj, aŭ religiaj aŭ sociaj, motivoj rifuzas kaj kondamnas samseksemon kaj engaĝiĝas defendi - respektante leĝojn - el ĝi siajn protektitojn?

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Homofobio devenas de grekaj homos (samo) kaj fobos (timo). Litere, tio signifas "timo pri la samo", tamen la ĉi tie "homos"estas uzata rilate samseksemon. La termino estas neologismo kreita de la klinika psikologo George Weinberg.

Iam uzatis ankaŭ la termino homoerotofobio

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Manifesto kontraŭ homofobio

Taksita kiel "timo fobia kaj neracia", homofobio ne estas enmetita en iun ajn psikologia manlibro pritaktanta psikologian diagnozistikon, kaj do eratas pensi ke ĝi estus kuracebla fobio, same kiel male la nomo ŝajnas supozigi. Homofobio ne estas ligita al politika kredo aŭ al kultura nivelo, sed prefere al ekvilibra nivelo de unuopulo. Estis, fakte, konstatite ke inklinas al homofobio "aŭtoritatemaj uloj", rigidaj kaj malcertaj, kiuj sin sentas minacataj de la "neegalulo al ili" (kompreneble, ne nur samseksema). Gravaj niveloj de homofobio estis notitaj ankaŭ en personoj luktantaj kontraŭ latentan kaj subpremitan samseksememon[8][9].

Laŭ tiu senco homofobio povas trovi nutron kaj precipe leĝigon el ideologiaj, religiaj aŭ politikaj kondamnoj.

En homofobio eblas inkluzivi ankaŭ timon pri propra samseksemo aŭ aliaj nekomunaj seksemoj, kaj aparte timon juĝiĝi samseksema, kun konsekvencaj sintenoj celantaj eviti, ekzemple, samseksemulojn kaj la situaciojn al ili asociitajn.

Ekstreme, homofobio povas esti emo justigi aŭ ekskuzi perfortaĵon aŭ diskriminaciojn, flankenmeton kaj persekuton kontraŭ personoj pro iliaj realaj kaj supozitaj samseksemo aŭ ambaŭseksemo ktp.

Timo konsideriĝi samseksema[redakti | redakti fonton]

Eble homofobio interplektiĝas kun la timo aspekti samseksema kaj nenormoseksema. Tiu timo, diras Erich Fromm kaj aliaj psikologoj, pli oftas en viroj ol en virinoj ĉar, laŭ la preskaŭ onia kulturo pri samseksemo, masklo estus konsiderita "virineculo", kaj mem sin sentas malhonore markita kaj humiligita ene de la grupo kaj en la reganta seksisma sinteno. Oni, male, malhonorigas virineculon kaj plejestimas masklaĉon[10].

La timo esti konsiderita samseksema regas la mensojn de la "normalaj heteroseksuloj" (aliseksemulo) ĉar ĝuste tia teruro konstituas la menson de la "normala aliseksulo". Estas ĝuste tiu teruro por la "abomenindaj" samseksemaj pasioj, produktita kaj fortigita de la "socio", la fonto de homofobio. Sen tiu teruro homofobio ne ekzistas. Homofobio kunportas ne nur la timon antaŭ tiuj kiuj estas malestime konsideritaj, se ankaŭ la timon esti konsiderita "egala al...", kaj do pelas kaŝi sian staton rilate seksemon. [11]

Sed tiu teorio trovas reziston ĉe nemalmultaj psikologoj kaj scienculoj pri moralo, laŭ kiu estas vere ke la timo aspekti sekse perversule povas generi homofobion, sed la lasta de tiuj timoj havas sian fonton en normoj moralaj kaj sociaj komune akceptitaj.

Homofobio eninternigita[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homofobio eninternigita.

Homofobio eninternigita konsistas en la akcepto, fare de samseksemuloj, de ĉiuj "antaŭjuĝoj" kaj negativaj etikedoj kaj diskriminaciaj sintenoj rilate samseksemon ktp. Tia internigo de la antaŭjuĝo okazas plejofte nivele de nekonscio kaj povas krei problemojn rilate sian seksorientigon ĝis ĝin kontrasti kaj kondamni en si kaj en aliaj.

Homofobio eninternigita povas ankaŭ signifi, kaj laŭ fakuloj tion sperte konstatite, sinteno de tiu kiu kolorigas je homofobio ĉiujn malkonsentojn devenantaj el moralaj aŭ religiaj aŭ liberopiniaj konvinkoj, kaj kritikojn al la diversseksulo. Tiu eninternigo povas sugesti kaj favori novan diskriminacion! [12]

Konsekvencoj de homofobio[redakti | redakti fonton]

Protesta manifestacio de la Baptista Eklezio de Vestboro; grupo indentigita far Anti-Defamation League kiel "perforte homofobia"[13][14].

Homofobio povas fariĝi kaŭzo de epizodoj de bravulaĉo, varispecaj perfortoj kiel mobingo kaj diskriminacioj eĉ en la institucioj. Tio estas demonstrata en nemaloftaj okazaĵoj. Tiujn “krimoj“ estas jam punataj de la ŝtataj leĝoj, sed disversseksemuloj pri tio volus specifan leĝon kaj jam en diversaj ŝtatoj tio realiĝis diversforme.

Leĝaj kaj juraj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Kazo de homofobia vandalismo en Italio

Kadre de leĝoj jam faritaj kaj farendaj, en diversaj landoj, precipe eŭropaj, oni antaŭvidas leĝajn instrumentojn, je karakterizo civila kaj puna, celantaj kontrasti homofobion specife intencitan kiel diskriminacion pro seksorientiĝo.

Evidentiĝu ke la ekzistantaj leĝsistemoj multfoje konservas distingita la aspekton de la diskriminacio el la normoj celantaj sankcii specifmaniere agojn kaj sintenojn eksplicite homofobiajn, nome ekscitantaj al malamo aŭ malŝato por diversseksemuloj. Aliaj kondamnas kaj punas homofobion kiel krimon sendepende de la motivo (moralaj, religiaj aŭ alispecaj) de la rifuzo kaj malaprobo de sekssintenoj kaj sekskondutoj.

Oni vidas (kaj tion substrekas pensuloj pri socia kaj politikaj kaj moralaj kaj religiaj konceptoj) ke leĝoj kontraŭ homofobio marŝas inter du ekstremoj facile transpaseblaj: inter la tasko protekti la diversseksemulojn kaj respekti la liberan opinion kaj la rajton esprimi sian opinion; inter la rajto havi konsideron kaj estimon en la socio kaj respekti la alies moralajn principojn kaj pensesprimojn. Nome: kial esprimi sian opinion kontraŭan al samseksemo kaj tion indiki kiel mismoralaĵon estus homofobio? Kiel ne vidi en sendistinga krimigo kontraŭ homofobio aspektojn de venĝa homofobio? Kial estus juste kaj objektive difini homofobia tiun kiu, respektante la homajn rajtojn laŭleĝajn, malestimigas kaj taksigas deviaj certajn seksorientiĝojn kaj seksorientigojn? Kristanaj pensuloj substrekas ke neekvilibra kontraŭhomofobia leĝo povus indiki punindaj publike anoncantojn de la seksaj principioj de la Biblio aŭ de la katekismoj de la diversaj kristanaj eklezioj.

Kontraŭhomofobiaj leĝoj en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

"Forigu malamon", kampanjo kontraŭ homofobio (Nederlando)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri omofobio en Eŭropo[rompita ligilo], aprobita en Strasburgo Merkrede la 18-an de januaro 2006.
  2. "Homofobio sin manifestas en la publika kaj privata sferoj diversforme, kiel paroladoj trempitaj en malamo kaj instigoj al diskriminacio, malŝato, vorta perforto, psikologia kaj fizika, persekutoj kaj eĉ mortigo, diskriminacioj spite de la principo de egalrajteco, arbitraj limigoj kun justiĝoj per motivoj je publika ordo, religia libero kaj rajtoj al konscienca obĵeto", Rezolucio de la Eŭropa Parlamento de la 18-a de januaro 2006, paragrafo 2.
  3. Tiu sekcio devenas el la esploraj konkludoj de V.Lingiardi:Verso una diagnosi di omofobia?, ĉe Rizzo D. (zorge de di), Omosapiens. Studi e ricerche sull’orientamento sessuale, Carocci, 2006 e Citizen gay. Famiglie, diritti negati e salute mentale, Il Saggiatore, Milano 2007
  4. Polito S., Omofobia: un concetto ambiguo delle scienze sociali, reta artikolo ĉe Culturagay; Olatunji, B. O., Cisler, J. M., Deacon, B, Connolly, K., & Lohr, J M., The Disgust Propensity and Sensitivity Scale-Revised: Psychometric properties and specificity in relation to anxiety disorder symptoms, en "Journal of Anxiety Disorders", XXI(2007), 7,918-930 T. Anatrella, voĉoj Omosessualità e omofobia, in AA.VV., Lexicon, LEV, Città del Vativano 2003, p. 686
  5. Risoluzione del Parlamento europeo sull'omofobia in Europa del 18-01-2006; pri ligo inter seksismo-homofobio vidu ankaŭ Lingiardi V., Citizen gay. Famiglie, diritti negati e salute mentale, Il Saggiatore, Milano 2007
  6. Por la specifaj diagnozaj kriterioj pri la anksieca perturbo (inter kiuj tamen ne estas indikita homofobio) oni vidu American Psychiatric Association, DSM-IV-TR. Manuale diagnostico e statistico dei disturbi mentali - Text Revision, Masson, 2002
  7. itale Lingiardi V., Verso una diagnosi di omofobia?, in Rizzo D. (a cura di), Omosapiens. Studi e ricerche sull’orientamento sessuale, Carocci, 2006, pp. 69-72
  8. AA. VV., itale Razzisti e solidali. L’immigrazione e le radici sociali dell’intolleranza, a cura di E. Pugliese, Ediesse Roma 1993
  9. Political Conservatism as Motivated Social Cognition. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2010-06-23.
  10. Fromm E. (1940), itale Mutamento nel concetto di omosessualitàin: Fromm E., Amore, sessualità e matriarcato, Mondadori, Milano 1997, p.194
  11. Thomas, Calvin, ed. (2000). "Straight with a Twist", Straight with a Twist: Queer Theory and the Subject of Heterosexuality, p.27. University of Illinois Press. ISBN 0-252-06813-0.
  12. itale"Omofobia - il pregiudizio, la discriminazione istituzionalizzata, l’omofobia interiorizzata". Atti della due giorni organizzata dal gruppo "La scala di Giacobbe", 20-21 novembre 2004
  13. Anti-Defamation League on the Westboro Baptist Church. Arkivita el la originalo je 2007-03-08. Alirita 2010-06-23.
  14. Anti-homosexual quotes from WBC on ADL's website.. Arkivita el la originalo je 2007-06-07. Alirita 2010-06-23.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henry E. Adams, Ph.D., Lester W. Wright, Jr., Ph.D. and Bethany A. Lohr, Is Homophobia Associated With Homosexual Arousal?, in Journal of Abnormal Psychology, vol. 105, n. 3, pp. 440-445. angle
  • Lingiardi, V. (2007), Citizen gay. Famiglie, diritti negati e salute mentale, Il Saggiatore, Milano ISBN itale
  • Paolo Pedote, Giuseppe Lo Presti, Omofobia. Il pregiudizio anti-omosessuale dalla Bibbia ai nostri giorni, Stampa alternativa, Roma 2003. itale
  • Borrillo D. (2001) con postfazione di Stefano Fabeni (2009) Omofobia. Storia e critica di un pregiudizio", Edizioni Dedalo, Bari ISBN 978-88-220-5513-2 itale
  • Quaranta, P. (2008) (a cura di), Omosessualità e Vangelo, Gabrielli editori, Verona itale
  • Regis F. (2008), L'amore forte, Editori Riuniti University Press, Roma, ISBN 88-359-6077-0, ISBN 978-88-359-6077-5 itale
  • Kantor M. (1998), Homophobia: Description, Development, and Dynamics of Gay Bashing, Praeger, New York. angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]