Saltu al enhavo

Senhejmeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senhejmeco estas manko de stabila, sekura, kaj taŭga loĝejo. La landoj de la mondo havas diversajn oficialajn difinojn de senhejmeco aŭ foje neniun difinon. Homoj povas nomiĝi senhejmaj se ili:

  • vivas surstrate (primara senhejmeco);
  • ne posedas permanentan aŭ sekuran loĝejon
  • transiradas inter mallongadaŭraj ŝirmejoj, ekzemple loĝejoj de amikoj aŭ parencoj, hoteloj, kaj krizaj ŝirmejoj (sekundara senhejmeco)

La jura statuso de senhejmuloj varias laŭ loko.[1] Senhejmeco rilatas kun malriĉeco[2] kaj socia ekskludiĝo (d).[3] Ne ekzistas norma metodo por nombri senhejmulojn kaj klasifiki iliajn bezonojn, do la plej multaj urboj faras nur proksimumajn kalkulojn de sia senhejma loĝantaro.[4]

En 2025 proksimume 330 milionoj da homoj estis absolute senhejmaj, sen ia ajn loĝejo.[5][6] Migranta senhejmulo pasintece nomiĝis vagisto, vagulo, vagabondo, aŭ trampo, sed tiuj vortoj nun povas esti evitataj pro insultaj konotacioj.

loĝejo de senhejmulo ĉe Miskolc
  1. senlaboreco, manko de sufiĉa mono por vivteno kaj hejmoteno
  2. alkoholismo, kiu povas estis kaŭzo aŭ rezulto de senlaboreco, homa vivstilo
  3. divorco
  4. trompo, iuj trompe forprenas hejmon
  5. eldomigo
  6. aliaj kaŭzoj

Laŭ regiono

[redakti | redakti fonton]
Elcento de la loĝantoj, kiuj estas senhejmaj en la lasta registrita jaro, laŭ lando. Datumoj:OECD

En 2011, oni raportis proksimume 2.41 milionoj da senhejmaj plenkreskuloj kaj 179 mil senhejmajn infanojn en Ĉinujo.[7], sed alia fonto taksis, ke estis unu miliono da senhejmaj infanoj en 2012.[8]

Loĝado en Ĉinujo estas strikte reguligata per la sistemo hukou (d). Tio estigas grandan nombron da migraj laboristoj, (290.77 milionoj en 2019).[9] Migraj laboristoj havas kamparan hukou, sed translokiĝas urben por akiri pli bonan laborpostenon, kaj havas malpli da rajtoj tie ol homoj kun urba hukou. Ili "loĝas en trodensaj kaj malsanigaj kondiĉoj" kaj ĉiam estas en danĝero de forpeliĝo por lasi spacon por novaj konstruaĵoj.[10] En 2017 la registaro respondis al mortiga incendio en troloĝata konstruaĵo en Pekino per eldomigo de la loĝantoj de dense loĝataj kontraŭleĝaj komunaj loĝejoje, kio senhejmigis multajn mirgrajn laboristojn[11] Pli ĝenerale la registaro provas limigi la kreskon de la loĝantaro de Pekino, ofte celante migrajn laboristojn.[12] Laŭ registara statistiko,[9] migraj laboristoj en Ĉinujo havas averaĝe po 20.4 m² da loĝareo por homo, kaj la granda plimulto havas bazajn vivnecesaĵojn kiel hejtado, banejo, malvarmigujo, kaj lavmaŝino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Glossary defining homelessness. Alirita 17-a de septembro 2014 .
  2. Climate change, housing and homelessness: Report on the homelessness and climate change forum (why are climate change and homelessness in the same category?) (2016). Arkivita el la originalo je 14-a de aprilo 2019. Alirita 18-a de marto 2019 .
  3. Maujean, Annick, k. al. 2025. "'Caring For Their Pet More Than Themselves': Attitudes toward Homeless People with a Companion Animal." Society & Animals 33(7-8): 761-762. [1]
  4. Caves, R. W.. (2004) Encyclopedia of the City. Routledge.
  5. . Homelessness statistics in the world: causes and facts (angle) (27-a de marto 2025). Alirita 30-a de majo 2025 .
  6. Home Equals. Alirita 2024-06-07 .
  7. Homelessness in China. GB Times. Arkivita el la originalo je 30-a de septembro 2016. Alirita 15-a de septembro 2016 .
  8. There Are One Million Children Living On The Streets In China, And They're Totally Alone. Business Insider. Alirita 15-a de septembro 2016 .
  9. 9,0 9,1 2019年农民工监测调查报告 (ĉine). National Bureau of Statistics. Alirita 21-a de jnio 2020 .
  10. (16 April 2020) “Homelessness and the Universal Family in China”, American Journal of Economics and Sociology 79 (2), p. 453–474. doi:10.1111/ajes.12324. 218851018. Alirita 21 June 2020.. 
  11. "Beijing's migrant workers forced out in deadly fire's aftermath", South China Morning Post, 25-a de novembro 2017.
  12. "Beijing's population set to fall as migrant workers forced out", South China Morning Post, 3-a de oktobro 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]