Domokupado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Murskribaĵo katalunlingva: «Kiam vivi estas lukso, okupadi estas rajto»
Simbolo domokupa

Domokupado estas la politika ago enloĝi kontraŭleĝe (laŭ kelkaj landaj leĝoj) forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, ne lupagas aŭ ne havas la permeson uzi. Domokupado multe pli oftas en urboj ol kampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Laŭ la aŭtoro Robert Neuwirth, estas tiom multe, kiom unu miliardoj da domokupantoj tramonde, do ĉirkaŭ unu el ĉiu sepa homo.

Dum la 17a jarcento ekaperis la angla vorto squat por difini la kontraŭleĝajn terokupadon fare de anglaj kamparanoj, la Diggers. La 1a de aprilo 1649 okazis apud Londono la unua konata domokupado, antaŭenigita fare de Gerrard Winstanley.

Plureca realo[redakti | redakti fonton]

Okupita domo povas enhavi aŭ ununuran loĝanton aŭ plurajn dekojn, kaj esti ĉu malgranda urbcentra loĝejo, ĉu vastega ĉirkaŭurba industria ruino. Kondiĉoj ankaŭ tre varias: de plena sanmalfavoreco ĝis deca komforto komparebla kun normala loĝejo (akvo, elektro, gaso, varmeco, vasteco, ktp.).

Enloĝantoj ankaŭ troviĝas en okupita domo pro pluraj malsamaj kialoj: instrui artaĵojn senpage, kunvivi kun malsamuloj, gastigi nomadajn petveturistojn, dormejo por senhejmuloj, lerni pri anarkiismoj...

Kial okupi domon[redakti | redakti fonton]

Pro neceso[redakti | redakti fonton]

Eble konsideri domokupadon kiel ilo por konstrui alternativan ekonomian modelon. Do okupato ofte unue rezultas el monaj kialoj: uloj, familioj aŭ grupoj serĉas lokon kie vivi, sed ili ne volas pagi loĝkoston, ĉar ne apogas tian modelon.

Pro konvinko[redakti | redakti fonton]

Certaj domokupistoj, ideologie proksimaj al maldekstra ekstremismo, al anarkiismoaŭtonomismo, konkretigas iliajn ideojn pri rifuzo de privata proprieco. Laŭ ili, per ekvilibra disigo de havaĵoj kaj kostoj, eblas malpliigi sian monan dependecon kaj permesi zorgi pri plibonan reordigadon de sia propra vivtempo. Ĉefe, ili tiel provadas antaŭenigi kulturajn kaj politikajn alternativojn pere de memzorgismo. La tuta enloĝantaro kutime kuniĝas por pridiskuti kaj kune zorgi pri la elektoj, kiuj rilatas al la funkciado aŭ evoluado de la loko. Ĉi tia organizado malpermesas, laŭ ties partianoj, ke ekaperu estroj.

Fine, en la plej stabilaj okupitaj domoj, ofte aperas interhelpaj kaj solidarecaj retoj. Domokupado tiel havas rolon bonvenigi la ekstere-neakceptitajn grupojn kiel la GLATanoj aŭ rifuĝintoj.

Lokaj realoj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En Okcidenta Eŭropo, kaj inter aliaj lokoj en Nederlando, kie la movado famiĝis, kaj en Berlino, kie pro historiaj kaj politikaj kialoj kelkaj kvartaloj malplivaloriĝis portempe kaj en Hispanio, tre ofte la domokupado estas asocia al alternativa movado por setligi en tiuj okupitaj domoj, ne nur loĝejojn, sed ĉefe sociajn sidejojn, kie oni povas realigi alternativajn aktivaĵojn, kiel liberaj kursoj, teatro, muziko, politika agado, ktp. Ofte tio utilas por havi la komplicecon de kvartalanojn, sed ankaŭ ofte male. Por tia uzado oni preferas forlasitajn fabriekojn, grandajn konstruaĵojn, ktp. La polico post iom da burokratado elhejmigas la okupintojn, kiuj tre ofte okupas novan domon. Tiu movado uzas eĉ propran simbolon, kiu konsistas el fulmo ene de cirklo.