Blake Brockington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Blake BROCKINGTON (naskiĝis la 14-an de majo 1996, mortis la 23-an de marto 2015) estis usona transgenra viro, kies sinmortigo allogis tutmondan atenton. Li antaŭe ricevis atenton, kiel la unua nekaŝe transgenra "reĝo de homecoming" (tradicia honortitolo dum jarkomenca festo en usonaj kaj kanadaj mezlernejoj) en Norda Karolino, kaj ekde tiam porparolis GLAT-ajn junulojn kaj la transgenran komunumon kaj kontraŭparolis polican brutalecon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brockington naskiĝis la 14-an de majo 1996 en Charleston, Suda Karolino. Li moviĝis de Charleston al Charlotte, Norda Karolino kiam li aĝis 12 jarojn.

Oni konis Brockington kiel knabinon ĝis li publike elŝrankiĝis kiel transgenra dum li ĉeestis la mezlernejon East Mecklenburg High School kiel studento en sia deka jaro de lernado. Lia familio ne subtenis lian decidon transiri de ino al viro, scivolante, kial afrik-usona junulo volus allogi plian atenton al si. Pro tio, Brockington elektis ekloĝi kun adopta familio dum sia transiro. Li elektis la nomon Blake post kiam ĝi venis al li en sonĝo, kaj pro tio, ke li ŝatis kiom maskle ĝi sonis. Li ricevis hormonterapion helpe de Medicaid, kaj planis ricevi kirurgian forigon de la mamoj kiam li povos porpagi ĝin.

Dum du jaroj li estis tambura majoro en la bando de East Mecklenburg High School.

En 2014 Brockington ricevis tutusonan atenton pro tio, ke li iĝis la unua transgenra reĝo de homecoming en Norda Karolino post kolekto de la plej granda kvanto da mono por la elektitan karitaton de East Mecklenburg High School, Mothering Across Continents. Li poste indikis, ke la procedo malfacilis por li, dirante, ke "Tio facile estis la plej malfacila parto de mia transa veturo. Oni diris tre malamajn vortojn en la Interreto. Ĝi estis malfacila. Mi vidis, kiom mallarĝaj vere estas la mensoj de la mondo."

Post sia elekto kiel reĝo de homecoming, li komencis publike porparoli aferojn de transgenraj kaj GLAT-aj junuloj. Li parolis en diservo por la 2014-a Tago de transgenra memorado en Charlotte. En decembro de 2014 en Independence Square de Charlotte, li organizis proteston kontraŭ polica brutaleco kontraŭ afrik-usonanoj. Li aktivis starigante ekspozicion, "El la ombroj: Geja usono de Kinsey ĝis Stonewall" en la muzeo Levine Museum of the New South en frua 2015. Brockington ankaŭ rolis kiel mentoro al transgenraj junuloj. Li parolis en 8-minuta dokumentfilmo farita en 2014 de tri studentoj en Elon University, "BrocKINGton", pri sia sperto kun brutalado pro tio, ke li estis transgenra, kaj pri enhospitaligo pro sindamaĝo.

Li aktivis en la kreda komunumo kaj partoprenis en la kongreso Faith and Action Network Conference, kiu okazis en Charlotte en aŭgusto 2014.

Brockington registris sin en la Universitato de Norda Karolino ĉe Charlotte, ĉefe studante muzikan edukadon. Je la tempo de sia morto, li pasigis medicinan forpermeson. Li diris, ke li planis iĝi bandestro kaj komponisto.

Morto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ sia morto, Brockington indikis, ke li spertis jarojn de deprimo kaj detruan konduton, ekzemple sindamaĝon. Li ankaŭ indikis, ke li antaŭe havis pensojn pri sinmortigo. Du monatojn antaŭ sia morto, li afiŝis en sia Tumblr-paĝo, "Eĉ se mi resaniĝus en mia cerbo, mi neniam volus kontinui en mondo ĉi tia." Unu semajnon antaŭ sia morto, li diris, "Esti en mia kapo estas kvazaŭ esti kvaronarierulo, ludanta kontraŭ tuta defendvico." Finfine, la tagon de sia morto, li afiŝis, "Mi estas tiom elĉerpita."

Brockington mortis la 23-an de marto 2015, post kiam pluraj aŭtomobiloj frapis lin en la ekstera cirklo de la usona Interŝtata Soseo 485, proksime de Pavillion Boulevard en Charlotte. La incidenton oni determinis suicido kaj ĝi similis la sinmortigojn de Leelah Alcorn kaj Ash Haffner.

Brockington estis ripozigita de sia familio en Ravenel, Suda Karolino la 28-an de marto 2015.

Reago[redakti | redakti fonton]

En lia nekrologo la familio de Brockington, kiu ankoraŭ ne akceptis lian viran sekson, uzis inajn pronomojn kaj referis al li per la nomo, kiun ili donis al li je la naskiĝo. Nelonge antaŭ sia morto, li diris, ke li ne plu kontaktis multe el siaj familianoj.

La 24-an de marto 2015, la tagon post la morto de Brockington, ĉirkaŭ 100 homoj venis al la centra oficejo en North Davidson Street de Time Out Youth, kie Brockington estis kliento, por kunhavi rakontojn kaj komforti unu la alian.

Southerners On New Ground havis memoran diservon por Brockington en Durham, Norda Karolino la 28-an de marto, 2015.

Tridek ses membroj de la Charlotte-a komunumo ĉeestis memoran diservon por Brockington, kiu okazis la 29-an de marto 2015 ĉe Sacred Souls Community Church. Rodney McKenzie, la direktoro de kreda laboro en National LGBTQ Task Force, veturis el Nov-Jorko por ĉeesti la diservon kaj rimarkis, "Tio estas perdo por ĉiuj el vi kaj perdo por nia movado kaj nia mondo... Ĉiu el ni estis nekredeble tuŝitaj kaj nekredeble malfeliĉaj... Tio estas afero, kiu tuŝas ĉiun el ni, ĉie." La plenuma direktoro de Campus Pride rimarkis en la diservo, "Tagoj kiaj hodiaŭ, la lastaj semajnoj, doloras nin pli kaj pli... Tio ĉi estas tragedia rememoro de ni pri nia devo kiel individuoj, fari pli multe, klopodi pli bone por ŝanĝi vivojn kaj savi vivojn." La kunulo de Brockington, Flo Etier, legis la favoritan biblian pasaĝon de Brockington, I Korintanoj 13.

Multaj rimarkis, ke kio okazis kun Brockington laŭas danĝeran ŝablonon de sindanĝera konduto de transgenraj junuloj - kiuj ofte alfrontas malproporciajn kvantojn da brutalado, persekutado, diskriminado, kaj perforto. Josh Burford, asistanta direktoro por sekseca kaj seksa diverso ĉe UNC Charlotte, kiu laboris kun Brockington por la ekzpozicio ĉe Levine muzeo, rimarkis al la gazetaro, "Kio okazis al Blake estas parto de sistema problemo, precipe por neblankaj transgenraj studentoj. Li ne rezignis. Li ne forlasis sin... Li estas viktimo de tio, kio okazas ĉiun unuopan tagon al tiaj infanoj."

Aliaj memoraj diservoj okazis en urboj kiaj Minneapolis, Vaŝingtono, kaj aldona diservo en Charlotte.