1-a epistolo al la korintanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unua Epistolo de Paŭlo la Apostolo al la Korintanoj (antikve-greke Α΄ Επιστολή προς Κορινθίους), ofte oni diras kiel Unua Korintanoj, estas tiu el la leteroj de Paŭlo de la Nova Testamento akceptita tekstaro de la kristana biblio. La letero diras tio Paŭlo la Apostolo kaj "Sosthenes nia frato” skribis tion “al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto". (1aKor 1:1-2 )

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

Jen estas kunkonsento inter kronikistoj kaj kristanaj teologioj, ke Paŭlo estas la aŭtoro de la Unua Epistolo al la Korintanoj, ĉ. 53-54 pK. [1] La letero estas citata aŭ menciata de la plej frua de fontoj, kaj estas enhavata en ĉiu antikva akceptita tekstaro, [2] eĉ tio de Marcion. La personaj, kaj eĉ embarasantaj, tekstpartoj pri malmoraleco inter la eklezianoj multiĝas kunkonsento. Tamen, du sekcioj eble estis enigita postetempe. La unua sekcio estas 1aKor 11:2–16 pri preĝanta kaj profetanta kun la kapo kovranta. [3] La dua sekcio estas 1aKor 14:34–35, kiu estas tre multe debatita. Parto de la kaŭzo por dubo estas tio el iom manuskriptoj, la versoj venis apud la fino de la ĉapitro anstataŭ ĉe ĝia nuntaga loko. Plue, Paŭlo ĉi tie alvokas la leĝon, kiu estu stranga de li. Fine, la versoj envenis konflikto kun 1aKor 11:5 kie virinoj estas priskribis kiel preĝanta kaj profetanta. [4]

Verko[redakti | redakti fonton]

La letero estis verkita de Efeso (1aKor 16: 8), urbo sur la plej okcidenta marbordo de nuntempa Turkio, pri 180 mejloj (290 kilometroj) trans la maro de Korinto. Laŭ la Agoj de la Apostoloj, Paŭlo fondis la eklezion en Korinto (Agoj 18:1–17), tiuokaze restis proksimume tri jarojn en Efeso (Agoj 19:8, 19:10, 20:31). La letero estis skribita dum tiua tempo en Efeso, kiu estas ordinare datiĝata kiel estu en la amplekso de 53 al 57 pK. [5][6]

La tradicia subtitolo al la letero, tradukis en la Reĝo Jakobo Biblio, asertas, ke tiu letero estis skribita de Filipi, eble pro erare interpreto elde la greklingvo de 1aKor 16:5, “mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos”, kiel signifo, “mi trapasas Makedonujon”. En 1aKor 16:8 Paŭlo deklaras lian intencon resti en Efeso ĝis Pentekosto. Ĉi tiu deklaro, laŭvice, klare estas rememoriga de la dua misiista vojaĝo de Paŭlo, kiam Paŭlo vojaĝis de Korinto al Efeso, antaŭe li iru al Jerusalemo por Pentekosto (vidu Agoj 18:22). Jene, tio eblas, ke la 1a Korintanoj estis verkita dum la unua (mallonge) restado de Paŭlo en Efeso, je la fino de lia dua vojaĝo, ordinare datiĝis al frua 54 pK. [7] Tamen, tio estas pli verŝajna, ke tio estis verkita dum lia pli longa restado en Efeso, kie li rekontas sendi Timoteon al ili (Agoj 19:22, 1aKor 4:17). Ankaŭ, liaj mencioj de Apolos (1aKor 1:12, 3:4, ktp.) montriĝas, ke Apolos estis konita al Paŭlo kaj la eklezianoj dum la tempo de verkado, kiu esceptas la unuan rikordan viziton al Efeso (vidu Agoj 18:24–28).

1 Cor. 1:1–21 de la 8a jarcento en Codex Amiatinus
1 Cor. 1:1–2a de la 14a jarcento Minuscule 223

Enhava Strukturo[redakti | redakti fonton]

La letero estus dividata en sep partoj: [8]

  1. Saluto (1aKor 1:1-3)
    1. Paŭlo diskutas pri la disputoj pri lia apostoleco kaj defendas per la aserto, ke tio estis donita al li per revelacio de Kristo. La saluto plifortikigas la pravecon de la apostola pretendo de Paŭlo.
  1. Danko al Dio (1aKor 1:4-9)
    1. La dankada parto de la letero estas tipa de helena letera skribado. En dankada recitado la verkisto dankas Dion por sano, sekura vojaĝo, saviĝo de danĝero, aŭ bona sorto.
    2. En tiu letero, la dankado “ekprezentas donacoj de la Sankta Spirtito (antikve-greke charismata) kaj spirita scio (antikve-greke gnosis), temoj, al kiu Paŭlo revenos kaj, ke li dikutos je pli longeco poste en la letero” (Roetzel, 1999).
  2. Skismoj en la komunumo korintana (1aKor 1:10 – 4:21)
    1. Faktoj de divido
    2. Kaŭzoj de divido
    3. Kuracoj por divido
  3. Miskondutoj en la komunumo korintana (1aKor 5-6)
    1. Punu malmorala frato
    2. Solvu personajn disputojn
    3. Seksa pureco
  4. Malfaĉileaj temoj en la komunumo korintana (1aKor 7-14)
    1. Geedzeco
    2. Kristana libereco
    3. Adoreco
  5. La instruo de la releviĝo (1aKor 15)
  6. La fino de la letero (1aKor 16)
    1. La finiĝanta rimarkoj de Paŭlo en liaj letroj ordinare enhavas liajn intencojn kaj penadojn ke plibonigus la komunaĵon. Li unue konkludis kun liaj finaj admonoj kaj deziris por ili pacon per inkludado de preĝa peto, salutis ilin kun lia nomo kaj de liaj amikoj per sankta kiso, kaj oferis finan gracon kaj benaĵon:
Citaĵo
 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo… Ĉio via estu farata en amo… Salutu unu la alian per sankta kiso. La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen. 
— 1aKor 16:1, 14, 20-24
La fundo de Kristo 1a Korintanoj 3:11; surmurato ĉe la Menno-Hof Amish & Mennonite Muzeo en Shipshewana, Indiana, Usono
"En momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. " 1 Corinthians 15:52. Kolorata bildo de La Komentario je la Apokalipso de Beatus de Facundus

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Iam antaŭ 2a Korintanoj estis skribita Paŭlo vizitis ilin duaokaze (2aKor 12:14, 13:1) kontroli ion nove ekevoluantan malpacon (2aKor 2:1, 13:2), kaj skribis al ili leteron, kio nune perdita (1aKor 5:9). Ili ankaŭ estis vizitita de Apolos (Agoj 18:27), eble de Petro (1aKor 1:12), kaj de iom el judea kristanoj kiuj alportis kun ili laŭdajn leterojn de Jerusalemo (1aKor 1:12; 2aKor 3:1, 5:16, 11:23).

Paŭlo skribis ĉi tiun leteron por ĝustigi, kiojn li vidis kiel eraraj ideoj inter la korinta kreantaro. Pluraj fontoj informis Paŭlon de konflikto en la komunumo ĉe Korinto: Apolos (Agoj 19:1), letero de la Korintanoj, "de la domanoj de Ĥloe" (1aKor 1:11), kaj fine Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko kiu vizititis Paŭlon (1aKor 16:17). Paŭlo poste verkis ĉi tiun leteron al la Korintanoj, urĝi unuformeco de konvinkaro (“ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo.", 1aKor 1:10) kaj eksplikis kristanan instruon. Tito kaj kunula frato, kies nomo estas ne donata verŝajne, estis la senditoj de la letero al la komunaĵo ĉe Korinto (2aKor 2:13, 8:6).

Generale, dividoj en la komunumo ĉe Korinto ŝajnas esti problemo, kaj Paŭlo faras tiun celon mencii tiujn konfliktojn komence. Specife, paganaj radikoj ankoraŭ tenas gravecon en ilia eklezio. Paŭlo bezonis reveni ilin al kio li vidi kiel ĝusta instruo, por dirinti, ke Dio donis al li la okazaĵon por esti “saĝa majstromasonisto,” ke almetis la fondaĵo kaj lasis, ke aliaj masonus sur tio (1aKor 3:10).

Poste, Paŭlo skribis pri malmoraleco en Korinto diskutante malmoralan fraton, kiel solvi personajn disputojn, kaj pri seksa pureco. Pri geedzeco, Paŭlo eldiras, ke tio estas pli bona por kristanoj resti senedzinula, sed, ke se ili malhavi memregado, tio estas pli bona esti geedzigita “ol brula” (antikve-greke πυροῦσθαι) kiu kristana havi tradicie opinii signifita bruleti kun pekaj deziroj. La letero enhavus geedzecon kiel apostola praktiko en la 1a Korintanoj 9:5, “Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas (Petro)?" (En la ĉi tiu kazo, la letero samopinii kiel Mateo 8:14, kiu mencias, ke Petro havis bopatrinon kaj do, per interpolado, edzino.) Tamen, la greka vorto por “edzino” estas la sama vorto por “virino”. La Fruaj Patroj Ekleziaj enhavante Tertullian, Hieronimo, kaj Aŭgusteno eldiris, ke la greka vorto estas malklara kaj la virinoj en 1aKor 9:5 estis virinoj ke ministris al la Apostoloj kiel virinoj ministris al Kristo (vidu Mateo 27:55, Luko 8:1–3), kaj estis ne edzinaj, [9] kaj ili eldiris, ke ili lasis siajn "devaĵojn de edzeco” por sekvi Kriston kaj prediki. [10]

Paŭlo ankaŭ rezonas, ke negeedzitaj uloj devas plaĉigi Dion, eĉ kiel geedzigitaj uloj devas plaĉigi siajn geedzojn. La letero ankaŭ estas rimarkinda per menciado pri la rolo de virinoj en la eklezioj, ke ekzemple ili devu resti silente (1aKor 11:2–16, 14:34–35), kaj la rolo de profetaĵo kaj parolanto per lingvoj en eklezioj. Poste diskutantas sian opinion pri idola adoro, Paŭlo fine finiĝas kun siaj opinioj pri la releviĝo. Li asertas, ke Kristo mortis pro niaj pekoj kaj ke li estis entombigita kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj (1aKor 15:3). Paŭlo sekve demandas: “Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?" (1aKor 15:12) kaj diras pri la demando pri releviĝo.

Rekte tra la letero, Paŭlo prezentas temojn, kiuj ĝenas la komunumon en Korinto kaj proponas vojoj rebonigi ilin. Paŭlo eldiras, ke tiu letero ne estas intencita igi ilin hontiĝe, sed admonus ilin kiel amataj infanoj. Ili devas iĝi imitantoj de Jesuo kaj sekvas la vojojn en Kristo kiel li, Paŭlo, instruas ĉie en ĉiu eklezio (1aKor 4:14–16).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Wall, New Interpreter's Bible Vol. X (Abingdon Press, 2002), pp. 373
  2. Uncials - Ancient Biblical Manuscripts Online - LibGuides at Baptist Missionary Association Theological Seminary.
  3. (2001) The Oxford Bible Commentary. New York: Oxford University Press Inc.. ISBN 978-0-19-875500-5. “Ĝi estas plena de malgracia argumentado, do multe malgracia, ke akademiuloj eĉ konsideras tion kial pli poste enpresaĵon al letero de alia mano.”.
  4. (2001) The Oxford Bible Commentary. New York: Oxford University Press Inc.. ISBN 978-0-19-875500-5.
  5. Corinthians, First Epistle to the, "The International Standard Bible Encyclopedia", Ed. James Orr, 1915.
  6. Pauline Chronology: His Life and Missionary Work, from Catholic Resources by Felix Just, S.J.
  7. Anthony C. Thiselton, The First Epistle to the Corinthians (Eerdmans, 2000), 31.
  8. Strukturo ekde NET Bible.org
  9. Tertullian, On Monogamy ""Ĉar ne havu ni la potencon, ke manĝus kaj trinkus?" li ne demonstras, ke "edzinoj" estis kunkondiktataj de la apostoloj, kiuj eĉ kiel tuij ne faras, ankoraŭ havus la potenco de manĝado kaj trinkado; sed simple "virinoj", kiu ministris al ili en la ŝtono (tiele) vojo (kiel ili faris) kiam akompanis la Eternulo."
  10. Jerome, Against Jovinianus, Book I "Je akordo ĉe ĉi tiu regulo, Petro kaj la aliaj apostoloj (mi devas doni al Jovinianus ion nune kaj tiuokaze elde mia abundeco) havis ja edzinoj, sed tiujn, kiujn ili prenis antaŭ ili konis la Evangelio. Sed tuj ili estis ricevitaj ene la apostolaĵo, ili forlasis la deĵorojn de edzeco."

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • en: La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004