2-a epistolo al la korintanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Α΄ ᾽Επιστολὴ πρὸς Κορινθίους
literatura verkosankta libroepistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo de Tarso
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

La Dua epistolo al la korintanoj, ofte vokita kiel Dua Korintanoj (kaj skribis kiel 2-a Korintanoj), estas la oka libro de la Nova Testamento de la Biblio. Paŭlo la Apostolo kaj “Timoteo nia frato” skribis ĉi tiun leteron al “al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun ĉiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Aĥaja lando". (2Kor 1:1)

Verko[redakti | redakti fonton]

Dum estas malgranda dubo inter erudiciuloj, ke Paŭlo estas la aŭtoro, tiu estas diskutado pri ĉu la letero origine estis unu letero aŭ verkis de du aŭ pli epistoloj de Paŭlo.

Kvankam la Nova Testamento enhavas nur du leterojn al la korintanoj, la indikaĵo de la letero mem estas, ke li skribis almenaŭ kvar:

  1. 1Kor 5:9 (“En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj,”) diras pri pli antaŭa letero, foje vokis kiel la “Averta letero”.
  2. 1-a Korintanoj
  3. La Severa Letero. Paŭlo mencias antaŭe "letero de larmoj" en 2Kor 2:3–4 kaj 7:8. 1-a Korintanoj ne estas saman tion priskribon; tial tiu “letero de larmoj” eble estis skribita inter la 1-a kaj 2-a Korintanoj.
  4. 2-a Korintanoj

La abrupta ŝanĝiĝo de tono, ke estis antaŭe harmonia, okaze estiĝas amare riproĉa, en 2-a korintanoj 10–13 igas multajn spekulaciojn, kaj ke ĉapitroj 10–13 formas parton de la “letero de larmoj”, kiu estis en iumaniere, aldonis al ĉefa letero de Paŭlo. [1] Tio, kio malkonsentas kun tiu opinio ordinare diras, ke la “letero de larmoj” nenie estas neekzisanta. .[2]

Iaj erudiciuloj ankaŭ trovas fragmentojn el la “Averta letero”, aŭ el alia letero, en ĉapitro 1–9, [3] ekzemple, ke parto el la “Averti letero” konserviĝas en 2Kor 6:14–7:1, [1] sed tiuj hipotezoj estas malpli popularaj. [4]

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Paŭlo pasie disputas kun siaj kontraŭuloj pri sia apostola servo.

Jen ebla dispozicio de la letero:[5]

  1. Adreso kaj saluto (2Kor 1:1-2)
  2. Afliktiĝo kaj konsolo (2Kor 1:3-11)
  3. Klarigoj kaj deklaroj (2Kor 1:12 - 2:11)
  4. Gloro kaj mizero de la apostola servo (2Kor 2:12 - 5:10)
  5. Aprobiĝo de la apostolo (2Kor 5:11 - 6:10)
  6. Repaciĝo kun la Korintanoj (2Kor 6:11 - 7:16)
  7. Monkolekto por Jerusalemo (2Kor 8 - 9)
  8. Refuto de atakoj (2Kor 10)
  9. La "fanfaronado" de la apostolo (2Kor 11:1 - 12:13)
  10. Anonco de nova vizito (2Kor 12:14 - 13:10)
  11. Saluto kaj beno (2Kor 13:11-13)

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La kontaktoj de Paulo kun la korinta eklezio povas rekonstruati, kiel sekve: [2]

Paŭlo vizitis Korinton unuafoje, restanta ĉirkaŭ 18 monatojn tie (Agoj 18:11). Li tiuokaze lasis Korinton kaj restis ĉirkaŭ 3 jarojn ĉe Efeso (Agoj 19:8, 19:10, 20:31). (Ĉirkaŭ de 53 ĝis 57 pK, vidas 1-a Korintanoj artiklon).

  1. Paŭlo skribas la “avertan leteron” en lia unua jaro de Efeso (1Kor 5:9).
  2. Paŭlo skribas 1-a Korintanoj de sia dua jaro ĉe Efeso.
  3. Paŭlo vizitas la korintan eklezion duatempe, kiel li indikis, ke li farus en 1Kor 16:6. Verŝajne, li diris tiun dum sia fina jaro ĉe Efeso. 2Kor 2:1 vokas tiun malĝojan viziton.
  4. Paŭlo skribis la letero de larmoj.
  5. Paŭlo skribis 2-an Korintanojn, diranta pri sia volo viziti la korintanan eklezion triatempe (2Kor 12:14, 2Kor 13: 1). La letero ne diras de kie, ke li estis skribado, sed tio estas kutime datiĝata post kiam, ke Paŭlo lasis Efeson por Makedonio (Agoj 20:1-3), ĉu de FilipioTesaloniko en Makedonio. [6]
  6. Paŭlo supozeble faris la trian viziton post kie, ke li skribis 2-an Korintanojn, ĉar Agoj 20:2–3 montras, ke li restis 3 monatojn en Grekio. En lia epistolo al la Romanoj, skribinta pri tiu tempo, li sendis salutojn de iom de la ĉefaj anoj de la korinta eklezio al la Romans. (Rom 16:1-16 ) [6]

Erudiciuloj[redakti | redakti fonton]

  1. Georgo H. Guthrie – Profesoro ĉe Unio Universitato en Ĝaksono, Tenesio, Usono
  2. Larry Welborn – Profesoro ĉe Fordham Universitato en La Bronkso, Nov-Jorko, Usono

Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 THE SECOND LETTER TO THE CORINTHIANS, from "An Introduction to the New Testament", By Edgar J. Goodspeed, 1937
  2. 2,0 2,1 2 Corinthians: Introduction, Argument, and Outline, by Daniel Wallace at bible.org
  3. New Testament Letter Structure, from Catholic Resources by Felix Just, S.J.
  4. "An Introduction to the Bible", by John Drane (Lion, 1990), p.654
  5. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  6. 6,0 6,1 Corinthians, Second Epistle to the, in en:Easton's Bible Dictionary, 1897

Legu antaŭ[redakti | redakti fonton]