2-a epistolo de Petro
Β΄ Επιστολή Πέτρου | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Simono Petro |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | epistolo |
La 2-a epistolo de Petro estas la 22-a libro de la nova testamento en la Biblio, la tria el la sep epistoloj ĝeneralaj.
Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
La aŭtoro avertas kontraŭ herezuloj. Li volas fortikigi fidon kaj esperon de la legantoj, konsidere al la atendata reveno de Jesuo Kristo.
Jen ebla dispozicio: [1]
- Adreso kaj saluto (2 Pet 1,1-2)
- La tradiciita vero (2 Pet 1,3-21)
- Averto kontraŭ herezuloj (2 Pet 2)
- La atendata veno de Kristo (2 Pet 3,1-16)
- Fina admono, doksologio (2 Pet 3,17-18)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]
La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla
- paperforme:
Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Teksto en la angla (versio King James): http://www.biblegateway.com/versions/?action=getVersionInfo&vid=9
- Teksto en Esperanto: http://eo.wikisource.org/wiki/Nova_Testamento/II._Petro
|