Konvertiĝo de Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konvertiĝo de Paŭlo estas evento priskribita en la Agoj de la Apostoloj kiu markas la aniĝon al la kristanismo fare de Paŭlo de Tarso.

Konvertiĝo de Sankta Paŭlo, pentraĵo de Caravaggio (1600-1601, nune konservita en la baziliko de Santa Maria del Popolo en Romo).

Tradicie la aniĝo de Paŭlo al kristana movado estas indikata per termino "konvertiĝo".[1] Iuj esploristoj (vidu ekzemple: K. Stendahl, Paolo tra Ebrei e Pagani, 1976, tr. it. 1995), alprenante historia la biblian rakonton, preferas paroli pri "vokiteco" aŭ alvokiĝo de Paŭlo flanke de Jesuo, evidentigante ke la termino “konvertiĝo” estas, male, pli taŭga por indiki la transiron el judismo al kristanismo.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La evento estas eksplicite priskribita en la Agoj de la Apostoloj (9, 1-9) kaj implicite aludita en iuj paŭlaj epistoloj. En la Agoj elstaras la rakonta priskribo de la okazintaĵo, kiu estas denove rakontita de la sama Paŭlo kun etaj modifoj jen ĉe la fino de la provo mortigi lin per linĉado en Jerusalemo (22, 6-11), jen dum la apero, en Surmara Cezareo, antaŭ la reganto Porcius Festus kaj al reĝo Herodo Agrippa la 2-a (26, 12-18).

La biblia rakonta teksto: “1 Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7 Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8 Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.” (9, 1-9)

Ananias baptas Paŭlon, pentraĵo de Pietro da Cortona (1631, nune konservita en Santa Maria della Concezione, Romo).

La arta tradicio imagis la falon teren kiel falon el ĉevalo, sed tiu apartaĵo ne aperas en la tri raportoj, kvankam ebla kaj versimila ĉar okazinta dumvojaĝe.

Post tiu fulmoblindigo-revelacio-vokiĝo (nenie la teksto parolas pri konvertiĝo kiel nenie en la ludoj en la episoloj), Paŭlo iris al Damasko kie ricevis la bapton de judo-kristano, Ananias de Damasko (9, 10-19; 22,12-16). Laŭ la biblia rakonto estis pere de Ananias ke la resurektinta Jesuo komunikis al Paŭlo la misian taskon inter la gentoj (9, 15) kiu karakterizos lian estonta agadon.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

La historia interpreto de la evento ĉe la nuntempaj esploristoj estas diversignita: dum la kristanaj historiistoj akceptas ĝenerale la historian valoron de la triopa rakonto de la Agoj, laŭ nekredantoj, ĝia supernatura kaj mirakla kunteksto kiu havas protagoniston la resurektinta Jesuo, ilin puŝas negi aŭ dubi pri la historia valoro al la priskribo.

La katolika liturgio memorigas la eventon la 25-an de januaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu difino ĉeestas precipe en dokumentaro kaj liturgio de la Katolika Eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]