Ananias de Damasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ananias donas al Paŭlo la vidpovon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La martiriĝo de Ananias en miniaturo de la Menologio por Bazilio la 2-a.
La kripto aranĝita en la hejmo de Ananias en Damasko.

Tradicie Ananias de Damasko estas indikata inter la Sepdek disĉiploj kiuj estis senditaj prediki en la mondo, kie misio etas memoriga de la Evangelio laŭ Luko (ĉp 10).” Krome Ananias estis la disĉiplo kiu helpis Paŭlon rekuperi la vidpovon kaj psoe lin baptis [1].

(Citaĵo ella Agoj de la Apostoloj) “10 Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro. 11 Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas; 12 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13 Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem; 14 kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon. 15 Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj; 16 ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo. 17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. 18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis; 19 kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.”

Laŭtradicie Ananias evangelizis Damaskon, kie fariĝis la unua episkopo. Li estis martirigitaa en Eleutheropolis, dum la kurso de la 1-a jarcento.

Laŭ Ananias la cirkumcido estis elemento ne esenca por la konvertiĝo al judismo, kontraŭante tiel unu el fundamentaj judaj principoj [2].

Kulto[redakti | redakti fonton]

La relikvoj de sankta Ananias estas nun konservataj en Romo en la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj krom la kapo, donita de reĝo de Boemio al Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio), fakte al la katedralo de Prago. En la Katolika Eklezio lia memoro estas liturgie festata la 25-an de januaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. = Agoj de la Apostoloj 9, 10-19
  2. S. Mazzarino, L'impero romano, pg 152, cfr bibliografia

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfonso Anania - Antonella Carri - Lilia Palmieri - Gioia Zenoni, Siria, viaggio nel cuore del medio oriente, 2009, Polaris, p. 155-156.
  • Santo Mazzarino, L'impero romano, Milano, Mondadori, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]