Hejmo de Sankta Ananias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo-hejmo de Sankta Ananias.

La hejmo de Ananias en Damasko, nun kapelo, vidiĝas en kripto de du ĉambroj, situanta ĉirkaŭ kvar metrojn sub la nuna strata nivelo, atingebla malsuprenirante dudek tri ŝtupojn, el la korto de iu hejmo kiun la tradicio atribuas al Ananias, kristana judo, kiu helpis Paŭlon reakiri la vidpovon: lin baptos kaj kaŝis kaj favoris lian fuĝon el Damasko, post kiam Paŭlo per siaj predikoj estis altirinta sur sin la malamon de la hebreoj kiuj jam planis lian mortigon.

Aspektoj de la kapelo[redakti | redakti fonton]

Temas pri absido de bizanca baziliko de la 4-a/5-a jarcentoj, citita plurfoje en la historiaj arabaj fontoj kiel al-Mussalabeh (pri la Sankta Kruco = elfosaĵoj); kromaj elfosaj esploroj enkondukis al la malkovro de pagana altaro de la 2-a jarcento dediĉita al la ŝemida diaĵo Baalshamin (la sinjoro de la ĉielo), starigita, dum la regno de Hadriano, ĝuste sur la loko de la hejmo de Ananias por malproksimigi la kristanojn kiuj ĝin pilgrime vizitis.
La hejmo-kapelo proksimas al la pordego de la malnova murzono de la urbo Damasko, dirita Bab Sharqi, ne multe fore el tiu nomata Bab Keisan, nome la loko tra kiu, laŭtradicie, Sankta Paŭlo forfuĝis el Damasko, kaŝita en korbo kaj noktotempe, mallevata eksteren de la urbo el fenestro de la sama pordego.[1].

Paŭlo mallevata el la pordego, nomata Bab Keisan (Kapelo de Sankta Paŭlo en Damasko). Bareliefo.

Post la araba invado de Damasko, en 636, la hejmo-kapelo estis konfiskita plurfoje kaj redonita, disrabita kaj rearanĝita por la pilgrimantoj. Laste ĝi estis rekonstruita, en 1867, kaj restrukturita al la nunaj formoj, en 1973.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 25 sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego. (Agoj 9,25).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfonso Anania - Antonella Carri - Lilia Palmieri - Gioia Zenoni, Siria, viaggio nel cuore del medio oriente, 2009, Polaris, p. 155-156

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]