Diskuto:Konvertiĝo de Paŭlo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas nenian ideon, kiu povus esti la vortumo "lincada provo", kaj ĉar mi ĵus ĝustigis simplan tajperaron en la teksto, mi dubas ĉu tiu vortumo povus esti dua tajperaro. Ĉiukaze mia PIV neniel helpas al mi trovi respondon. Kaj serĉante la lokon 22, 6-11 en biblia teksto, mi eksuspektas ke eble povus temi pri mallerta provo skribi "provo mortigi lin per linĉado". Ĉar krome ne videblas senca klarigi, mi tiel ŝanĝas la tekston, kvankam eble mi eraras... Tiam iu klarigu pli bone, kiun sencon povus havi tiu "lincada provo". ThomasPusch (diskuto) 14:49, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome mi, mem ne estante kristano, tre miras pri la frazo "...la termino “konvertiĝo” estas, male, pli taŭga por indiki la transiron el paganismo al kristanismo". Mi ĵus legis en la supra ekstera ligilo, ke li ripete hebree diskutadis kun judoj kien ajn li venis, kaj almenaŭ en Agoj 21,39 mem prezentas sin "Mi estas Judo el Tarso en Kilikio".
Laŭ mia kompreno de paganismo, kaj ankaŭ laŭ tiu de vikipedio kie klariĝas ke diversaj branĉoj de paganismo komune "havas unikajn trajtojn, kiuj distingas ilin de la abrahamaj religioj", judismo, kiu estas la abrahama religio, nepre ne povas esti nomata "pagana" !!! Tial mi ankaŭ ŝanĝas tiun frazon al "...indiki la transiron el judismo al kristanismo". Mi kompreneble ne scias, ĉu la nova testamento estas historie vere fidinda referenca fonto, kaj ĉu Paŭlo vere diris la frazon en Agoj 21,39, sed por la temo de kristanismo mi mem ne konas alian pli fidindan referencan fonton ol la Nova Testamento, kaj se la kristanaj verkintoj de la Agoj de la Apostoloj mem tiom forte substrekas la judecon de Paŭlo, mi pensas ke certe eblas konsideri fidinda tiun aserton - kaj tiam nepre en la unua parto de sia vivo li nepre ne estis pagano! Eĉ ne temas pri tio, ĉu Paŭlo aŭ la verkintoj de la "Agoj" konsideras la kristanajn ideojn nova religio "al kiu oni povus konverti sin", aŭ ĉu simple temas pri iuj novaj ideoj ene de la klasika judismo, sed ĉiukaze judismo sen ajna dubo ne estas "unu el vasta gamo da mult-diaj religioj kaj ritoj antikvaj kaj modernaj, okcidentaj kaj orientaj". ThomasPusch (diskuto) 15:08, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]