Policbrutaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polica brutaleco)
Manifestacio dum ĝenerala striko en 2017 en Katalunio kontraŭ policbrutaleco.

Policbrutaleco estas termino uzita por priskribi la troan uzadon de fizika forto, batado, parolaj atakoj kaj minacoj fare de policanoj kaj membroj de ajna korpuso de subpremaj fortoj. La termino povas estis aplikata al simila konduto fare de la funkciuloj de prizonoj. Ĝi estas tre disvastigita en multaj landoj, eĉ en tiuj kiuj teorie estas kontraŭ tiu praktiko.[1]​ La brutaleco estas unu de la formoj de malbona konduto polica, kiu inkludas ankaŭ falsajn arestojn, timigon, politikan subpremadon, rasismon, troan gardadon, seksan perforton kaj polican korupton.

Se la polica brutaleco okazas en prizonoj, arestejoj, policejoj ktp., estas malfacile denonci kaj eviti ĝin. Se tio okazas surstrate en landoj kie la homaj rajtoj estas respektataj, ekzistas mekanismoj por eviti tion, ekzemple klara montro de la matrikulo de policanoj, filmaj registroj de la agado ktp. Krome la universala funkciado de poŝtelefonoj povas kontribui al registro de tiaj kondutoj. En landoj kie la homaj rajtoj ne estas tiom respektataj, la justica strukturo povas protekti la fian konduton de policanoj, ekzemple kaŝante la identigilojn de olicanoj, malpermesante la registradon de ilia konduto ktp.

La disvastigitaj okazoj de polica brutaleco povas influi politikan vivon de la landoj. Ekzemple en Usono konataj kazoj de policbrutaleco estis tiuj de Rodney King kaj George Floyd, kiu rezultis en la akrigo de la movado Black Lives Matter.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Amnesty International Report 2007». Amnesty International. 2007. Arkivita el la originalo en la 7a de Aŭgusto 2007. Konsultita la 8an de Aŭgusto 2007.