Ruhollah Ĥomejni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajatolo
Ruhollah Ĥomejni
روح الله موسوی خمینی
Plej supera gvidanto de Irano
Vico 1-a
Antaŭulo Mohammad Reza Pahlavi (kiel Ŝaho de Irano)
Sekvanto Ali Ĥamenei
Persona informo
روح الله موسوی خمینی
Naskiĝo 24-a de septembro 1902
en Ĥomejn, Provinco Markazi, Persa Imperio
Morto 4-a de junio 1989
en Irano Teherano, Irano
Mortis pro korinfarkto vd
Tombo Maŭzoleo de Ajatolo Ĥomejni vd
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persaaraba vd
Ŝtataneco Irano vd
Partio Islama respublika partio vd
Subskribo Ruhollah Ĥomejni
Familio
Patro Seyyed Mostafa Khomeini vd
Gefratoj Seyed Nooruddin Hindi • Seyed Morteza Pasandideh khomeini vd
Edz(in)o Khadijeh Saqafi
Infanoj Mostafa Khomeini • Ahmad Khomeini • Zahra Mostafavi Khomeini • Farideh Mostafavi vd
Parencoj Hassan Khomeini vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • religiestro • akhoond • teologo • mistikulo vd
Verkado
Verkoj Kvardek Mohamedaj Tradicioj ❦
Kashf al-Asrar ❦
Islama Registaro ❦
Q5948537 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ruhollah Musavi Ĥomejni
Muslima klerulo
Moderna erao
Titolo: Imamo Ĥomejni
Naskiĝo: 24-a de septembro 1902
Morto: 4-a de junio 1989
Regiono: Irano
Mazhabo: Ŝijaismo
Ĉefaj interesoj: Fikho, Islama filozofio (irfan),
Notindaj ideoj: Islama Demokratio, Dinamika Fikho
Influitoj: Mohammad Ĥosejni Beheŝti, Akbar Haŝemi, Mehdi Karubi, Ali Ĥamenei
vdr

Ajatolo Sejed Ruhollah Musavi Ĥomejni (naskiĝinta la 21-an de septembro 1902 - mortinta la 3-an de junio 1989, en aliaj okcidenta lingvo foje laŭ la anglalingva litinliterigo de lia nomo Seyyed Ruhollah Moosavi Khomeini) estis Irana Ŝijaisma islama kleriko, marjo (religia aŭtoritato), kaj la politika gvidanto de la Irana revolucio de 1978-79, en kiu la registaro de la Ŝaho estis forpelita. Post la revolucio, Ĥomejni fariĝis la ĉef-gvidanto de la Islama respubliko de Irano, kaj tenis tiun pozicion ĝis lia morto. Ĥomejni ankaŭ estis tre influa kaj origina islama politika filozofo. Post la revolucio li fariĝis mondfama figuro, ofte vidata kiel simbolo de religia fundamentismo kaj malprogresemo en la okcidenta mondo.

Ĥomejni naskiĝis en la urbo Ĥomejn, 300 kilometroj sude de Teherano, kaj lia patro estis ayatolaho. Li estis sejed (aŭ sajid), honora titolo kiu estas donata al viroj kiuj devenas de la profeto Mohamedo. Lia patro estis mortigita kiam li estis nur kvin monata. Ĥomejni instruis pri filozofio, islamaj juro kaj islama historio por jardekoj antaŭ ol fariĝi politike aktiva. En 1963 Ĥomejni estis deklarita marjo (marja), alivorte religia aŭtoritato kiu raitas fari leĝajn decidojn pri islamaj leĝoj kiujn kredantoj devas sekvi. Por usuloj, la marja estas la plej altaj aŭtoritatoj post la profetoj kaj la imamoj.

En tiu jaro, la Ŝaho Mohamed Reza Pahlavi anoncis sian "blankan revolucion", programo de modernigo de la lando kiu inkluzivis la donadon de la rajto voĉdoni al virinoj, kaj kampanjojn por eduki la tutan popolon, kaj abolicii feŭdalismon. La proponitaj reformoj estis vidataj kiel minaco de la Ŝijaismaj klerikuloj, ĉar ili limigus la povon de Ŝijaismo en la kampoj de eduko kaj de la familiaj leĝoj. Krome, multaj el ili venis de la klaso de la ter-posedantoj, kiuj estis rekte minacataj de la reformoj. En januaro 1963, Ĥomejni organizis asembleon de la plej gravaj marja en la urbo Ĥomo, kaj poste li faris deklaracion en kiu li forte atakis la Ŝahon kaj liajn planojn. La 3-an de junio 1963, Ĥomejni denuncis la Ŝahon en publika parolado. Du tagojn poste, li estis arestita. Kiel reago estis tri tagoj da perfortaj protestoj en la tuta lando kaj mortis 400 homoj. Ĥomejni estis liberigita en 1964, kaj li denove denuncis la Ŝahon pro la fakto ke li kapitulaciis al Usono donante diplomatian imunecon al Usonaj militistoj en Irano. Li estis denove arestita kaj ekziligita. Li pasis 14 jarojn en ekzilo, plej parte en la sankta urbo Naĝaf, en Irako.

Dum la fruaj sepdekaj jaroj, Ĥomejni donis serion da prelegoj en Naĝaf pri lia teorioj pri Islama registaro, kiuj poste estis publikitaj en libro nomita "Hokumat-e islami. Velayat-e faqih" (Islama Registaro. La aŭtoritato de la juristo). Ĉi tiu libro estas lia plej fama verko, kaj en ĝi li klarigis lian teorion pri regado de landoj (je tiu epoko): laŭ li la leĝoj de la socio devus baziĝi sur la leĝoj de dio (la Ŝario) kiuj kovras ĉiujn aspektojn de la homa vivo. Ĉar la islamaj juristoj aŭ Faqih estas la plej bone informitaj pri islama juro, la lando devus esti regata de Faqih kiu bone konas islaman juron kaj justeco. Regado fare de monarĥoj aŭ elektitaj asembloj estas kontraŭ-islama. Ĉi tiu sistemo de klerika regado estas necesa por malpermesi korupcion, nejustecon kaj malproksikiĝon de la vera islamo, kaj ankaŭ por detrui kontraŭ-islamajn konspirojn de eksterlandaj potencoj.

Kasedoj kun liaj prelegoj fariĝis kutimaj en la bazaroj de Irano, kaj li fariĝis la plej populara figuro de la opozicio kontraŭ la Ŝaho.

Dum 1978 estis multaj protestoj kontraŭ la registaro de la Ŝaho, kaj multa malstabileco kaj perforto en Irano. En septembro 1978 la Iraka registaro de Saddam Hussein devigis Ĥomejni forlasi Irakon, pro premoj de la Irana registaro, kaj li fuĝis al Parizo, de kie li daŭre incitis la opozicion al la registaro en Irano. En januaro 1979 la Ŝaho forlasis Iranon, komprenante ke li ne plu havis esperon teni la povon, kaj la 1-an de februaro 1979 Ĥomejni revenis al Irano, kaj pluraj milionoj da Irananoj venis por saluti lin ĉe lia alveno. Ĥomejni preskaŭ tuj fariĝis la estro de la registaro, kaj kiam nova konstitucio estis aprobita dum referendumo, li oficiale fariĝis la "ĉefa gvidanto" de Irano.

Sub Ĥomejni Irano fariĝis teokrata lando, kie Islama leĝo estis aplikita en aparte rigora maniero. Virinoj estis devigataj porti vualon, la eduka sistemo estis komplete islamigita, punoj kiel ŝtonumado estis re-enkondukitaj. Ne-islamaj minoritatoj trovis ke ilia vivo fariĝis pli malfacila. Laŭ multaj kritikantoj de Ĥomejni, li provis reporti Iranon al la mezepoko, kaj en la okcidenta mondo li fariĝis simbolo de Islama religia fundamentismo. Tamen en la islama mondo la irana revolucio estis vidita kun ĝojo kaj entuziasmo de parto de la homoj, kiu vidis ĝin kiel fortan baton kontraŭ Usona kaj okcidenta imperiismo.

Dum la regado de Ĥomejni, Irano ankaŭ batalis kontraŭ Irako en sanga milito kiu dauris ok jarojn, en kiu mortis almenaŭ unu miliono da irananoj.

Ĥomejni fariĝis fama tra la mondo ankaŭ pro sia fatvo kontraŭ la brita verkisto Salman Rushdie, en kiu li instigis ĉiujn islamanojn murdi Rushdie, por puni lin pro la verkado de lia libro "The Satanic verses" ("la satanaj versoj"), kiun multaj islamanoj konsideras blasfema. Kiel rezulto, Rushdie devis vivi sub protektado dum jaroj. La japana tradukisto de la romano estis murdita.

Kiam Ĥomejni mortis en 1989, centoj da miloj da irananoj marŝis laŭ la stratoj por esprimi sian doloron.