Mohamed Reza Pahlavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mohamed Reza Pahlavi
Ŝaho de Irano, Reĝo de Reĝoj
Mohamed Reza ŝaho Pahlavi kaj lia edzino, Imperiestrino Farah
Mohamed Reza ŝaho Pahlavi kaj lia edzino, Imperiestrino Farah
Regado 26-a de septembro 194111-a de februaro 1979
Devena nomo محمدرضا شاه پهلوی
Naskiĝo 26-an de oktobro 1919
en Tehrano, Persa imperio
Morto 27-a de julio 1980
en Flago de Egiptio Kairo, Egiptio
Antaŭulo Reza Ŝaho Pahlavi
Sekvanto La monarkio abolita, deklarita Islama respubliko
Edzino Faŭzia ŜirinFaŭzia bint Fuad (1941–1948)
Soraja Esfandijari Baĥtijari (1951–1958)
Farah Diba (1959–1980)
Idaro Ŝahnaz, Reza Cirus, Farahnaz, Ali Reza, Leila Pahlavi
Dinastio Dinastio Pahlavi
Motto Kiel mi jam anoncis al vi en la tempo de la kreigado de registaro, mi sentas min laca kaj mi bezonas ripozi. Mi diris ankaŭ, ke kiam la registaro ekprenos la funkcion kaj mi akiros impreson, ke la situacio trankviliĝis, mi forvojaĝos por libertempi. Tiu libertempo komenciĝas ĝuste nun.
Patro Reza Ŝaho Pahlavi
Patrino Tadj ol-Molouk
v  d  r
Information icon.svg
Mohamed Reza Pahlavi
Reĝino Faŭzia, reĝino Soraja, reĝino Farah

Mohamed Reza Pahlavi (naskiĝis 26-an de oktobro 1919 en Tehrano; mortis je 27-a de julio 1980 en Kairo) estis ŝaho de Persio (Irano) kaj lasta reganto sur la pava trono. Li estis filo de Reza Ŝaho Pahlavi. Unua edzino de Mohamed Reza Pahlavi estis la egiptia princino Faŭzia Ŝirin, dua edzino ekde la 12-a de februaro 1951 Soraja Esfandijari Baĥtijari. Sed ĉar post Faŭzia ankaŭ la imperiestrino Soraja dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958. Tria edzino, kiu ja naskis filon, nomiĝis Farah Diba.


Ster van de Orde van de Witte Leeuw 1922 - 1961.jpg
Mohamed Reza Pahlavi estas portanto de la Ordeno de Blanka leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).