Soraja Esfandijari Baĥtijari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soraja Esfandijari Baĥtijari
ثریا اسفندیاری بختیاری
Imperiestrino de Persio
Shah Reza with Shahbanu Soraya, 1951.jpg
Pozado por fotistoj dum la nupta tago de Soraja kaj Reza la 12-an de februaro 1951
Tempo de regado 12-an de februaro 1951 - 6-an de aprilo 1958
Naskiĝo 22-an de junio 1932
en Flag of Persia (1910-1925).svg Isfahano, Persio
Morto 25-an de oktobro 2001
en Flago-de-Francio.svg Parizo, Francio
Sepultita Okcidenta Tombejo de Munkeno
Antaŭulo Faŭzia Ŝirin
Sekvanto Farah Pahlavi
Edzoj Mohammed Reza Pahlavi, Ŝaho de Irano
Patro Ĥalil Esfandiarj Baĥtijari
Patrino Eva Carl
v  d  r
Information icon.svg
Soraja Esfandijari Baĥtijari
Soraja, kiel ŝahbanu en 1953
Soraja, kiel ŝahbanu en 1953
Naskiĝo 22-an de junio 1932
Morto 25-an de oktobro 2001
Aktivaj jaroj 1965 -
Nuptopartnero Franco Indovina (1932–1972)
v  d  r
Information icon.svg

Soraja Esfandijari Baĥtijari (perse ثریا اسفندیاری بختیاری, [soræˈjːɔː esfændiɔːˈriː bæxtiɔːˈriː], en angla latinliterigo Soraya Esfandiary Bakhtiari; naskiĝis la 22-an de junio 1932 en Isfahano, Irano; mortis la 25-an de oktobro 2001 en Parizo) de 1951 ĝis 1958 estis imperiestrino de Persio. Ŝia nomo aludas, ke ŝi laŭ radikoj apartenis al la etno de baĥtiaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Soraja estis la filino de princo Ĥalil Esfandiarj Baĥtijari, la irana ambasadoro en Germanio, kaj ties germana edzino Eva Carl.

La 12-an de februaro 1951 ŝi en la "Golestana Palaco" de Tehrano edziniĝis kun Ŝaho Mohamed Reza Pahlavi, la lasta imperiestro de Irano. Sed ĉar la imperiestrino dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958.

La divorco, kiu estis amase atentata de la monda gazetaro, inspiris la belgan verkistinon Françoise Mallet-Jorris, verki kanzonon, („Je veux pleurer comme Soraya“ – „Mi volus plori kiel Soraja“), kiun muzike interpretis la kantistino Marie-Paule Belle.

Dum la sep jaroj sur la imperiestra trono de Irano, Soraja ofte estis temo por la mondaj senpolitikaj fotoĵurnaloj, kiuj emis raporti pri la "eŭropanino sur fabela orienta imperiestra trono". Ankaŭ la divorcon tiuj fotoĵurnaloj sekvis per granda intereso. Post 1958 Sojara translokiĝis al Francio kaj komencis duan karieron kiel filma aktorino. Unue ŝi kineje dum 1965 aperis en la filmo I tre volti aŭ angle Three Faces of a Woman ("tri vizaĝoj de virino"). Soraja enamiĝis al la itala reĝisoro Franco Indovina (1932–1972), kiun kiu ŝi restis ĝis la fino de ties vivo. Post kiam Franco Indovina dum 1972 mortis dum aviadila akcidento, Soraja pasigis la reston de sia vivo per vojaĝoj tra Eŭropo kaj tenis kontaktojn kun aliaj riĉuloj kaj famuloj. Ŝi suferis je depresio.

tomboŝtono de Soraja sur la Okcidenta Tombejo de Munkeno, Germanio

Morto[redakti | redakti fonton]

Soraja mortis la 25-an de oktobro 2001 je kora misfunkcio en sia pariza loĝejo. Ŝi entombiĝis en la Okcidenta Tombejo de Munkeno, Germanio. Ŝia frato Biĝan Esfandijari Baĥtijari laŭ la gazetaro tristegis pri ŝia morto kaj mem mortis nur semajnon poste.

Ŝia tempo kiel imperiestrino de Irano dum la jaro 2004 de la reĝisoro Lodovico Gasparini estis filmigita sub la filma titolo Soraya kun la aktorino Anna Valle en la ĉefa rolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Soraja Esfandijari Baĥtijari en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko