Veruko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verukoj sur la halekso

Veruko (latine: verruca vulgaris) estas malmola, kaleca deformiĝo de la epidermo en la formo de florbrasikforma tubereto. La kaŭzo de veruko estas viruso el la familio homa papiloma viruso (HPV). De ĝi ekzistas pli ol cent specioj. Kelkaj kaŭzas verukojn sur la haŭto, aliaj sur la mukmembranoj. La viruso povas instigi la haŭtĉelojn al rapida dividado pro kio ekestas veruko. Preskaŭ ĉiam kiam oni havis verukojn, ili spontane malaperas. La viruso tamen ofte pruveble postrestas en la haŭto, sen ekesto de veruko.