Kontaĝeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kontaĝo)

La vorto kontaĝeco priskribas la kvanton je kapablo de infekte malsaniga mikroorganismo transiri de unu organismo al alia, kaj priskribas, kiom facile aŭ malfacile ĝi povas esti transdonata per la diversaj infektigaj vojoj, ekzemple pere de vundo aŭ pere de korpolikvaĵo. Kontaĝeco do estas kvanta indiko pri la ebleco, en kazo de kontakto transdoni malsanigan mikroorganismon el difinita korpoparto al alia organismo.

La infekteco kontraŭe priskribas la kvanton je kapablo de mikroorganismo, post la transdono al nova organismo tie fakte kaŭzi infektan malsanon.