Mononukleozo
| Mononukleozo | |
|---|---|
| infekta malsano • virusa malsano • infekta malsano de Herpetvirusedoj • malsano • simptomo aŭ signo | |
| KIM-10 | B27.- |
Mononukleozo (mononucleosis infectiosa), estas virusa infekta malsano per la viruso Epstein-Barr (VEB, Homa herpeta viruso 4, HHV-4). Ĝi klasifikiĝas subformo de akuta tonsilito, sed laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj KIM-10 kaj KIM-11 havas apartan kodon B27. La germana kuracisto Emil Pfeiffer malkovris la malsanon en 1889.
La infekta mononukleozo (konata ankaŭ kiel la "kisa malsano", ĉar la kaŭzanta viruso aparte facile transdoniĝas per salivo, transdonata per kisado) estas infekta malsano kaŭzita de la viruso Epstein-Barr (VEB), kiu apartenas al la sama familio de la viruso de la herpeto. Multe pli malofte ĝi povas estis kaŭzita de la citomegaloviruso, kaj en ĉirkaŭ 1 % de la okazoj de Toxoplasma gondii.
Ĝi aperas plej ofte en adoleskuloj kaj junaj plenkreskuloj, kaj la simptomoj kiuj karakterizas ĝin estas febro, faringito aŭ gorĝodoloro, inflamo de la tonsiloj kaj limfaj ganglioj kaj lacelĉerpiĝo. Oni konsideras, ke la bakterio Salmonella typhi povas esti, en kelkaj pacientoj, la kaŭzanto de tiu malsano.
Riskogrupo
[redakti | redakti fonton]La malsano plejofte aperas ĉe etaj infanoj kaj junaj adoltoj. En la unua kazo la simptomoj restas neklaraj kaj ofte oni ne diagnozas ĝin. 50% de la infanoj jam travivis la malsanon antaŭ la kvina vivojaro.[1] De la adoltoj 80% havas antikorpojn, kio signifas ke la plimulto de la homoj travivas ĉi tiun infekton en ilia vivo. Ili ofte ne scias tion - la malsano preskaŭ nerimarkite pasis kiel gorĝodoloro aŭ gripeto.
Simptomoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj simptomoj preskaŭ ĉiam aperas:
- ŝvelintaj limfglandoj
- gorĝodoloro
- laceco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ reta faka manlibro MSD jen ekzemple (laŭ alfabeta ordo) angle, france, germane kaj hispane, sed ankaŭ haveble en pliaj lingvoj
