Hadeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hadeso

Sekso vira
Eble sama Plutono
Familio
Patro Krono
Patrino Rea
Edzo/Edzino Persefono
Infanoj Macaria, Zagreus
Amkunuloj Minthe, Leuce
vdr
Busto de Hadeso
Hadeso kaj Persefona – pentraĵo sur amforo, la 4-a jarcento a.K.

HadesoAido (helene ᾍδης aŭ Ἅιδης) estis frato de Zeŭso, kiu regis la ĉielon, kaj de Pozidono, kiu regis la maron. Hadeso estis dio de la submondo aŭ de la infero, sed ne de flamanta puna infero. Li regis la mortintojn, sed laŭ la antikvaj grekoj, la reganto de la morto estis dio Tanato. Hadeso, sub la formo de Plutono, estis ankaŭ la dio de la riĉeco, ĉar li regis la oron, la arĝenton kaj la gemŝtonojn en la tero. Lia edzino estis la bela Persefona.

Hadeso posedis ankaŭ faman kaskon, kiu la portanton faris nevidebla.

Dio[redakti | redakti fonton]

En greka mitologio Hadeso estis la plej aĝa filo de la titano Krono kaj diino Rea. Post naskiĝo de Hadeso, Krono englutis lin, ĉar li timis, ke iu el la filoj senigos lin de regado. Kiam liaj fratoj Zeŭso kaj Pozidono post granda batalo liberigis Hadeson, ĉe divido de la mondo al Hadeso apartenis regno de la mortintoj. Hadeso forportis en submondon Persefonon kaj faris el ŝi sian edzinon kaj kunregantinon super la mondo de la mortintoj. Hadeso ne estis ĉe la dioj favorata kaj ekster sian sidejon li kutime ne foriradis. En aĵojn inter la ĉielo kaj la tero li ne tro miksiĝis, ĉar li sciis, ke ĉiu naskiĝinto foje devas ankaŭ eniri lian domon.

El oferaĵaj bestoj li plej multe ŝatis nigrajn ŝafojn, sed mortigante ilin, la oferanto devis rigardi alien. El la arboj estis al li dediĉita cipreso kaj el la floroj narciso. Lia nomo verŝajne origine signifis "nevidebla".

Regno de mortintoj[redakti | redakti fonton]

Regnon de mortintoj oni iam ankaŭ nomis laŭ ĝia reganto "hadeso". Ĝi estis kaŝita en interno de la tero kaj lumradioj neniam enpenetris ĝin. Kreis ĝin senkonsola ebenaĵo trans kiu fluis kvin riveroj: Stikso, rivero de la malamo, Aĥerono, rivero de la lamentado, Kokito, rivero de la funebro, Piriflegetono, fajra rivero, Leto, kies akvoj liveras forgeson je ĉiuj teraĵoj. En okcidento onidire estis Elizeaj valebenaĵoj, kie estis animoj de justuloj, ie en profundoj estis Tartaro, kien Zeŭso enĵetadis siajn kontraŭulojn, kaj plie estis tie Erebo, kie Hadeso havis sian palacon kaj kie li regis kun sia edzino Persefono.

Vojoj, per kiuj venadis animoj de la mortintoj en Hadesan regnon iris tra obskuraj abismoj de t.n. valo de ombroj. Unu el ili estis ĉe kabo Tainaro en sudo de Peloponezo, aliaj en atika Kolono kaj sub Etna en Sicilio, plia en fora okcidento kien neniam atingis radioj de la suno. La enirpordegon gardis trikapa hundo Cerbero. La venintojn ĝi preterlasis iri internen, eksteren ĝi lasis iri neniun.

De la pordego la vojo iris al la rivero Aĥerono, kie transveturigadis mortintojn por mono la maljunulo Ĥarono. Pro tio la grekoj metis al mortintoj sub la langon moneron, por ke ili havu monon por la transveturo. Ĉiu mortinto iris antaŭ la Hadesan tronon, kie sidis juĝistoj, filoj de Zeŭso - Minoo, Radamanto kaj Eako. Plejparto de la mortintoj en formo de ombro vagadis sur herbejo kun floroj de asfodelo. Inter ili estis ekzemple ankaŭ Aĥilo.

Submondaj dioj[redakti | redakti fonton]

Inter submondaj dioj apartenis antaŭ ĉiuj:

  • Tanato – dio de la morto en nigra mantelo kaj kun frostaj flugiloj, kiu uzurpis animojn de mortintoj
  • Keresoj – kiuj ekstermadis virojn sur batalkampoj kaj elsuĉadis ilian sangon
  • Empuso – atakis kaj murdis homojn sur vojkruciĝoj
  • Lamio – murdis de la patrinoj dormantajn infanojn
  • Hekato – trikorpa kaj trikapa diino, kiu regis super ĥimeroj
  • Hipnoto – dio de la narkota dormo
  • Erinioj senkompataj diinoj de malbeno kaj venĝo

Herooj kaj submondo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]