Eŭridiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Eŭridiko, aŭ Eŭridika estis tre ofta nomo de la virinaj figuroj en la helena mitologio.

Eŭridiko - edzino de Orfeo (en la PIV oni legas Eŭridic/o)[redakti | redakti fonton]

La plej konata Eŭridiko estis edzino de la mita Orfeo. Li ekamis ŝin, kiam ŝi, ankoraŭ najado, aŭskultis lian kantadon. Ili estis kune tre feliĉaj ĝis la tago, kiam Eŭridiko eksopiris vidi siajn kunulinojn. Survoje al ili venenmordis ŝin serpento kaj Eŭridiko foriris en hadeson. Malfeliĉa Orfeo iris en la mondon de mortintoj peti la reganton de hadeso pri reveno de Eŭridiko en la mondon. La reganto Hadeso konsentis kondiĉe, ke li Eŭridikon retrorigardos nur en la tero. Orfeo tiun ĉi promeson ne plenumis kaj Eŭridiko perdiĝis de li. Orfeon en la tero mortigis sovaĝaj virinoj kaj li retrovis Eŭridikon en la hadeso, tiuokaze jam por ĉiam.

Antikva okazaĵo de la tragika amo estis en pasinteco ofta temo de diversaj artaĵoj, prefere muzikaĵoj, poeziaĵoj kaj teatraĵoj.

Eŭridiko - edzino de la reĝo Kreono[redakti | redakti fonton]

La reĝo Kreono regis en Tebo dufoje. Unuafoje tio estis post morto de la reĝo Laio, poste li rezignis pri regado favore al Edipo. Kiam estis Edipo post senintenca murdo de la propra patro Laio kaj post sia edziĝo al la propra patrino Jokasto elpelita de Tebo, transprenis Kreono regadon duafoje. En fratmortiga batalo pereis la Edipaj filoj Eteoklo a Poliniko. La reĝo dekretis malpermeson sepulti iliajn kadavrojn. Antigona, ilia fratino, tamen la malpermeson ne obeis kaj la reĝo Kreono pro tio kruele punis ŝin. Ĵetigis ŝin en la rokan malliberejon, por ke ŝi mortu tie pro malasato. Sed Antigona suicidis kaj mortan trovis ŝin tie la reĝa filo Hemono, filo de Eŭridiko. Pro malespero li trapikis sin per glavo. La dramon kompletigis la reĝino Eŭridiko, kiu ankaŭ mortigis sin, kiam ŝi eksciis pri morto de sia filo.

Eŭridiko - edzino de la reĝo Likurgo[redakti | redakti fonton]

Likurgo regis en Nemeo. Kun sia edzino Eŭridiko li havis filon Ofelton, kiu pereis ankoraŭ tre malgranda en la komenco de milito Sep kontraŭ Tebo. Lian morton kaŭzis vartistino Hipsipilo, iam reĝino en la insulo Lemno. Ŝian zorgaton sufokigis serpento, kiam ŝi montris al preterirantaj soldatoj vojon al la fonto de trinkakvo.

Eŭridiko - filino de la reĝo Pelopso[redakti | redakti fonton]

La reĝo Pelopso estis filo de la sipila reĝo Tantalo, sed el Sipilo elpelis lin troja reĝo Ilo. Pelopo poste edziĝis al Hipodamio kaj tiel fariĝis sekvanto de la reĝo Enomao sur la trono en Pizo. Eŭridiko estis ilia filino. Ŝi certe ne estis tiel fatale malbonfama kiel ŝiaj fratoj Atreo kaj Tiesto. Eŭridikon iuj fontoj prezentas patrino de Alkmeno.

Eŭridiko - edzino de la reĝo Lakedemono[redakti | redakti fonton]

Lakedemono estis filo de la plej alta dio Zeŭso kaj lia amantino Plejado Tajgeto. La reĝo edziĝis al Sparta, filino de la rivera dio Eŭroto (dio de la samnoma rivero, fluanta trans la urbo Sparto kaj enbuŝiĝanta en la Lakonan golfon), laŭ kiu li nomigis la novan ĉefurbon en la reĝolando. Iliaj posteuloj estis: Amiklo, Himero kaj filinoj Eŭridiko, Asino kaj Kleodiko.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eurydika en la ĉeĥa Vikipedio.