Enomao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Enomao (el la greka Οινόμαος, impeta pro vino) estis arkada reĝo de la urbo Pizo, en Eliso, kvankam sia regado atingis ĝis la proksima Olimpio. Li estis filo de la milita dio Areso kaj de la najado Harpino, filino de la rivera dio Asopo[1]. Li edziniĝis al Steropo (kvankam kelkaj versioj asertas ke ŝi estis lia patrino[2]), filino de Atlaso[3][4], kun kiu li estis patro de Leŭkipo[5], Disponteo kaj Hipodamio, sia nura filino.

Tamen, pri lia genealogio ne troviĝas unuanimeco. Kelkaj verkistoj asertas ke lia patro estis Alksiono[6]Hiperoko[7]. Ankaŭ pri lia patrino ekzistas diversaj versioj: Eŭritoo, Steropo, Asteropo, Eŭritoo, filino de Danao, aŭ la plejado Asterio[8]. Ankaŭ Evareto, la filino de Akrisio, aperas kiel patrino (aŭ edzino) de Enomao[8].

Partneroj kaj idaro
SteropoEvareto Hipodamio Nekonata

Enomao tiel obsede ŝatis la ĉevalojn ke eĉ malpermesis la unuiĝojn de ĉevalinoj al azenoj, do por akiri mulinojn, la elisanoj devis vojaĝi eksteren[9]

La svatiĝantoj pri Hipodamio[redakti | redakti fonton]

Pelopso ĉare kuras por Hipodamio, kiu staras apud li. Reliefo konservita ĉe la Metropola Art-Muzeo de Novjorko.

La filino de Enomao, Hipodamio, estis eksterordinare bela, kaj pro tio tre populara. Sed li, eble pro orakolo kiu antaŭdiris ke li mortos fare de sia bofilo aŭ eble ĉar li mem enamiĝis al sia filino[10] (oni diris ke ili eĉ plenumis sang-adoltan seksrilaton), rifuzadis la edziniĝon de Hipodamio[11]. Por liberiĝi de la svatiĝantoj, li proponis al ili ĉar-kuradon ekde Pizo, apud la rivero Alfeo, ĝis la altaro de Pozidono, ĉe la Istmo de Korinto. Enomao posedis rapidegajn ĉevalinojn, donacitaj de Areso, kies nomoj estis Psilo kaj Harpino. Li donis al la kandidatoj advantaĝon, tial kial ili rajtis kuradi dum kiam Enomao plenumis oferon al Zeŭso[12]. Se la svatiĝanto sukcesus venki, li atingus la manon de Hipodamion, sed se Enomao trafus lin dum la kurado, li estus mortigita per la bronza lanco de Enomao, donaco ankaŭ de Areso. Jen listo de la svatiĝantoj tiel mortigitaj de Enomao, kies kapojn oni fiksis sur la muroj de la reĝa palaco por atentigi eblajn kandidatojn, ĝis ilia komuna entombigado dum la regado de Pelopso[13].


Svatiĝantoj pri Hipodamio

La unua kuraĝulo estis Marmakso, kies famaj ĉevalinoj (Partenio kaj Erifo) estis ankaŭ mortigitaj de Enomao kaj solene entombigitaj apud la rivero Partenio. La dua, Alkatoo, estis enterigita en la estadiono, kaj oni diris ke lia animo timigis la ĉevalojn kiuj trapasis tiun lokon[14]. Enomao orgojle fanfaronis pri konstrui templon per la kranioj de la kandidatoj, kiel iam faris Eveno, Diomedo kaj Anteo. Sed tio ofendis la gediojn, ĉefe Pozidonon, kiu pro tio pretis helpi Pelopson venki la kruelan reĝon.

Konkurado kun Pelopso[redakti | redakti fonton]

Li jam tiel mortigis dekdu aŭ dektri kandidatojn, kiam alvenis Pelopso, kiu petis permeson edziĝi al Hipodamio. Tiu svatiĝanto ankaŭ havis ĉaron donacitan de dio, ĉifoje de Pozidono. Ĝi estis ora, havis flugilojn, kaj estis eltirita de flugantaj kaj nemorteblaj ĉevaloj, tiel rapidaj ke ili kapablis rajdi sur la maro sen malsekiĝi[15]. Malgraŭ tio, Pelopso ne estis certa pri sia venko, kaj subaĉetis Mirtilon, la koĉero de Enomao, per promeso de la duono de la lando kaj la rajto pasigi nokton kun Hipodamio, al kiu ankaŭ li estis enamiĝinta (sed neniam havis sufiĉan kuraĝon por defii Enomaon)[16]. Laŭ aliaj versioj, estis Hipodamio tiu, kiu enamiĝis al Pelopso kaj konvinkis Mirtilon helpi. Ial ajn, Mirtilo akceptis, kaj anstataŭis la stiftojn de la ĉaro de Enomao per aliaj el vakso. Dum la kurado, kiam Enomao estis preskaŭ trafinta kaj preta mortigi Pelopson, la vaksaj pecoj fandis, liberigante la radojn de la ĉaro de Enomao, kiu mortis ligite per la rimenoj kaj trenite de siaj ĉevaloj, ĝuste en la loko kie estis enterigita Alkatoo.

En kroma versio, Enomao sin mortigis, torturita pro la malvenko, aŭ estis murdita de Pelopso en la ligna kolono kiu markis la finon de la kurado. Aliaj verkistoj rakontas ke la sceno okazis en la estadiono de Olimpio, kaj ke Pelopso venkis danke al magia objekto donacita de Anfiono kiun li enterigis ĉe la ĉeval-timiga loko. Iel ajn, antaŭ morti Enomao malbenis Mirtilon pro lia perfido, aŭgurante baldaŭan morton de li.

Post la kurado, Pelopso edziĝis al Hipodamio kaj iĝis reĝo kaj de Pizo kaj de Olimpio, per kiuj li komencis la divastigadon de sia povo tra la tuta Peloponezo. Li rifuzis plenumi la promeson farita al Mirtilo, kaj mortigis lin, pro kio la familio de Pelopso ricevis teruran malbenon kiu suferigis ĉiujn siajn membrojn.

La restaĵoj de Enomao estis entombigitaj ĉe la rivero Kladeo, en Elido, sub monteto videbla ankoraŭ mil jaroj poste inter la ĉeval-staloj de la reĝo[17]. Omaĝe al li oni establis la Olimpiajn ludojn (aŭ, alternative, oni organizis ilin por festi la venkon de Pelopso), kie pro tio ĉefrolis ĉar-kuradoj. Fakte, la memorigaĵoj pri tiu historio rilatis al tiu konkurado: Mirtilo estis entombigita en la taraksipo de Olimpio, ĉeval-timiga loko dum kuradoj. Lia spirito oni supozas ekscitadis la ĉevalojn kiuj kuradis en tiu punkto de la stadiono, kvankam oni alternative atribuis tiun strangan aferon al Taraksipo mem, al Enomao aŭ al Alkatoo, unu el la svatiĝantoj pri Hipodamio. Oni konservis ankaŭ lignan kolonon kiu markis la limon de la fama ĉar-kurado, kiu laŭ Paŭzanio apartenis al la palaco de Enomao, poste bruligita per fulmo[18].


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Pizo Poste:
- Enomao Pelopso

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Orienta frontono de la Templo de Zeŭso en Olimpio. La centra skulptaĵo, senkapa, estas Zeŭso. Maldekstre troviĝas Pelopso kaj Hipodamio, kaj dekstre Enomao kaj Steropo. Ĉ. 470-457 a.K.. Arkeologia Muzeo de Olimpio.

La plej grava prezentado de tiu mita historio troviĝis sur la orienta frontono de la Templo de Olimpia Zeŭso, en Olimpio. Sur ĝi aperis la du konkurantoj de la ĉar-kurado, Enomao kaj Steropo unuflanke kaj Pelopso kaj Hipodamio ĉe la alia, ambaŭ kun iliaj respektivaj ĉaroj kaj koĉeroj. La skulptaĵo de Zeŭso, centre, agas kiel arbitracianto de la konkuro. Ĉi tiu frontono apartenas al la komenco de la klasika epoko de la greka arto, inter la jaroj 470 a.K. kaj 457 a.K., kiam la templo estis starigita. Ĝia aŭtoro, laŭ Paŭzanio, estis Peonio el Mendo, sed oni dubas pri tiu atribuo. La restaĵoj de la frontono troviĝas ĉe la Arkeologia muzeo de Olimpio[19]

Aliaj personoj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, diversaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis Enomao:

  1. Aĥea batalanto en la Troja milito, kiu estis mortigita de Hektoro kaj Areso[20]
  2. Troja partoprenanto de tiu milito. Kune kun Asio kaj aliaj, li atakis la grekan muregon, sed li estis mortigita de Idomeneo, reĝo de Kreto[21].
  3. Soldato kiu partoprenis la armeon de Dionizo kontraŭ Barato. Li estis mortigita de Korimbaso[22].
  4. Patro de Enopiono kaj Stafilo, du kapitanoj kiuj helpis Dionizon en lia konflikto kun Pozidono pri Beroo[23].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 22.6.[1]
  2. Higeno. Fabloj, 84.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.6.[2]
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.1. [3]
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.20.2.[4]
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.6-7. [5]
  7. Skolioj pri la Iliado de Homero, 18.486.
  8. 8,0 8,1 Higeno. Fabloj, 84. [6]
  9. Plutarko. Grekaj aferoj, 52.
  10. Johano Tzetzes, Pri Lyc, 156.
  11. Apolodoro. Epitomo, 2.4. [7]
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.14.6 [8]
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.21.
  14. Pindaro. Olimpiaj Odoj, 1.79.
  15. Apolodoro. Epitomo, 2.3. [9]
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.14.10-11. [10]
  17. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.21.3.
  18. Eric L. Brulotte. The "Pillar of Oinomaos" and the location of Stadium I at Olympia. American Journal of Archaeology, 98.1. Jan. 1994, paĝ. 53-64.
  19. Espiros Fotinos. Olimpia. Guía completa. Eld. Ediciones Olímpicas, Ateno, 1989.
  20. Homero. Iliado, 5.706.
  21. Homero. Iliado, 12.140.
  22. Nonno. Pri Dionizo, 28.101
  23. Nonno. Pri Dionizo, 43.60.

Literaturo[redakti | redakti fonton]