Harpino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harpino
greka nimfo
Informoj
Sekso ina
Patro Asopo
Patrino Metope
Kunulo Areso
Infanoj Enomao
vdr

Laŭ la helena mitologio, Harpino (el la greka Άρπινα, kiu signifis falko aŭ speco de glavo, ambaŭ kiel simbolo de ŝia krueleco) estis najada nimfo, filino de la fliasa rivera dio Asopo kaj de Metopo, filino de Ladono.

Najado, laŭ Herbert James Draper, 1908.

Kuraĝita de Afrodito kaj Eroso, la milita dio Areso forkaptis kaj portis ŝin al la urbo Pizo, en Eliso[1], kie ŝi de tiam zorgis pri fonto. El tiu seksperforto naskiĝis Enomao, kiu poste iĝis reĝo de tiu lando kaj fondis urbon apud la rivero Harpinateso, proksime de Olimpio, kiun li nomigis Harpino honore al sia patrino[2]. Unu el la famaj ĉevalinoj de Enomao nomiĝis ankaŭ Harpino pro ŝi. Ĝi estis donaco de Areso al sia filo, kaj laŭdire tiu ĉevalino estis pli rapida ol la norda vento.

Oni diris ke Enomao ricevis sian kruelecon kaj batalemon de sia patrino, Harpino. Krome, tiu najado estis identigita al la plejado Steropo, patrino de la piza reĝo laŭ kelkaj versioj.

Paŭzanio menciis Harpinon en sia priskribo de skulptaĵaro donacita de la fliasianoj al sanktejo de Hipodamio en Olimpio. Ĝi prezentis Asopon kaj siajn filinojn, inter ili Harpinon, Nemeon, Korciron, Eginon kaj Tebo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.20.6. [1]
  2. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.73.1.