Asopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En Greka arto oni prezentis la oceanidojn kiel long-barbaj maljunuloj ornitaj per la tipaj vegetaĵoj kaj bestaro kutimaj ĉe ĝi. Ekzemple, ĉi tiu mozaiko pri la rivero Aĥeloo.

Asopo (el la greka Ασωπός, neniam silentema) estas la nomo de diversaj riveroj de Grekio, kaj de la dioj kiuj simbolis ilin laŭ la helena mitologio.


Riveroj[redakti | redakti fonton]

Kvin riveroj en Grekio ricevis tiun nomon, sed nur la du unuaj estis sufiĉe gravaj por aperi en la diversaj mitologiaj rakontoj pri Asopo:

  1. Beotia Asopo troviĝas en Beotio. Ĝi fontas en la monto Kiterono kaj trafluas la regionon Plateo ĝis ĝia elfluado en la mar-kolon de Eŭripo. Ĝi iĝis natura landlimo inter Tebo kaj Plateo, kaj apud ĝiaj bordoj okazis la fama Batalo de Plateo. Laŭ Paŭzanio, ĉi tiu rivero produktis la plej altajn junkojn el la tuta Grekio[1].
  2. Fliasia Asopo estis rivero de la Peloponezo, kiu fontis en la regiono de Fliasio kaj elfluis en la golfon de Korinto, proksime de Siciono. La loka loĝantaro asertis ke tiu Asopo estis la sama akvofluo ol la rivero Meandro, en Frigio kaj Kario. Laŭ ili, la Meandro ne alfluis en la maron kiam ĝi alvenas al Mileto, sed daurigas ĝian kursadon subteren kaj reaperis denove en Peloponezo, kie ĝi ricevis la nomon Asopo[2].
  3. Tesalia Asopo, kiu fluas el monto Eto, en Tesalio, ĝis la Maliaka golfo.
  4. Trakinia Asopo, kiu laŭ Herodoto trapasis la urbon Trakinio, proksime de la pasejo de la Termopiloj[3].
  5. Frigia Asopo, rivereto en Frigio kiu alfluas en la Likon proksime de la urbo Laodicea (Turkio).

Asopo en la mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la helena mitologio, Asopo estis la nomo de du reĝoj kiuj malkovris respektivajn riverojn en Beotio kaj Peloponezo. Sed poste ambaŭ akvofluoj identiĝis en nur unu, kiu estis diigita, same kiel la ceteraj riveroj. Tiu Asopo siavice konfuziĝas kun la mortemula reĝo kiu malkovris ĝin, do laŭ la diversaj versioj Asopo povas ŝajni dieĉe aŭ ne.

Tamen, pro la geografiecaj nomoj de la filoj de Asopo, facilas atribui ĉiu parto de la rakontaro kaj al beotia kaj al peloponeza rivero. Fine, oni kalkulis Asopon inter la oceanidoj, filoj de Oceano kaj Tetiso[4], kvankam kromaj versioj asertas ke liaj gepatroj estis ĉu Pozidono kaj Pero[5] (aŭ Celuso), ĉu Zeŭso kaj Eŭrinomo.

Beotia Asopo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Paŭzanio[6], Asopo estis antikva reĝo de Plateo, kiu nomigis la regionan riveron, same kiel sia antaŭlo, Kiterono, faris al monto. Laŭ tiu tradicio, la nomo de la urbo Plateo devenis el samnoma filino de Asopo, ĉu la rivero ĉu la reĝo de tiu urbo. Kromaj filinoj de tiu Asopo estis Oroo[7] (nomo de alfluanta rivero de Asopo), Tebo kaj Tespiaso (laŭ kiuj oni nomigis du famajn urbojn el Beotio[8]) kaj Antiopo, patrino kun Zeŭso de Zeto kaj Anfiono.

Laŭ tiu versio, ankaŭ estis filo de tiu Asopo la heroo Hipseo[9], mortemulo kiu defendis la regionon de la atako de la Sep kontraŭ Tebo. Li gvidis la armeojn de la urboj Alalkomeno, Itono, Mideo, Arno, Aŭlido, Greo, Plateo, Pleteono, kaj Antedono, sed estis venkita de Kapaneo.

Fliasia Asopo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ laŭ Paŭzanio[10], Asopo estis mortemula filo de Pozidono kaj Celuso, kiu dum la regado de Araso (la unua aŭtoktono homo kiu naskiĝis el la Tero en la reglando de Siciono) malkovris la riveron kiu de tiam ricevas lian nomon.

Diodoro Sicila prisktibas Asopon kiel filo de Oceano kaj Tetiso[11], kaj asertas ke li koloniigis Fliasion kaj edziĝis al Metopo, filino de la arkadia rivero Ladono.

Filinoj de tiu Asopo estis Izmeno[12] (edzino de Argo kaj avino de Io), Nemeo[13] (eponimino de la regiono kaj supozebla patrino de Arkemoro laŭ Esĥilo[14]) kaj Harpino, patrino de Enomao kun la dio Areso. Ŝia filo fondis urbon kun la nomo de sia patrino apud la rivero Harpinateso[15].

La gefiloj de Asopo[redakti | redakti fonton]

Fonto de Pireno, en Korinto. Sizifo, reĝo de tiu urbo, promesis helpi Asopon trovi lian filinon se li donacas al la urbo fonton de konstanta akvo. Tiel spruĉis Pireno, akvofluo kies zorgantino estis la samnoma filino de Asopo.

Asopo edziĝis al la nimfo Metopo, filino de la rivero Ladono. Kun ŝi li havis multnombran idaron, inter kiu elstaris kelkaj akvaj nimfoj (la Asopidinoj), najadoj kiuj zorgis pri iliaj respektivaj putoj kaj fontoj kaj al kiuj enamiĝis dioj kiel Zeŭso, Apolono kaj Pozidono. Tiuj unuiĝoj, kaj la gefiloj kiuj naskiĝis el ili, rilatas al diversaj popoloj kiuj koloniadis la bordojn de Asopo, kaj al la landoj en Grekio konkeritaj de ili.

Kiam sia filino Egino estis forkaptita de agloforma Zeŭso, Asopo ekkoleris, lace pro tiaj malaperoj de liaj filinoj, kaj energie klopodis trovi ŝin. La reĝo de Korinto, Sizifo, promesis informi lin pri ŝia destino se Asopo donacus al li fonton de sufiĉa konstanta akvo por provizii lian urbon[16]. Pro tio Asopo kreis la fonton de Pireno, malantaŭ la korinta templo de Afrodito, kaj Sizifo rakontis al li ĉion, kion li sciis. Zeŭso poste punis tiun malprudenton, ordonante al Hermeso porti Sizifon Tartaren, kie li suferis senfine pro tiu kaj aliaj krimoj de li plenumitaj.

Laŭ konsilo de Sizifo, Asopo inundis la regionon, kaj sukcesis malkovri Zeŭson kaj sian filinon, kiuj kasiĝis en arbaro. La dio, senarme, honteme forfuĝis, kaj nur sukcesis ekskapi de la venĝo de Asopo ĉar li transformiĝis en ŝtonon. Post kiam la rivera dio preterpasis lin, Zeŭso revenis al Monto Olimpo kaj de tie li ĵetis liajn fulmojn al Asopo, devigante lin retroiri ĝis lia natura fluejo. Pro tio oni diras ke la rivero Asopo moviĝas malrapide, pro la vundoj ricevitaj, kaj sur ĝia fundo troviĝas de tiam pecoj de brulita karbo, sekve de tiu incidento[17]. Post venki ŝian patron, Zeŭso portis la najadinon al insulo kiu poste nomiĝis Egino pro tio[18]. Tie li plenumis sian pasion, agle aŭ fajre transformita, el kiu naskiĝis la faman reĝon Eako.

Hilaso kaj la nimfoj, laŭ John William Waterhouse, 18896. La filinoj de Asopo estis najadoj, nimfoj de riveroj, putoj kaj fontoj kiuj aperis en multaj mitaj rakontoj.

Ankaŭ Tebo, ĝemela fratino de Egino, ricevis amindumajn proponojn de Zeŭso, kaj pro tio ŝi kasiĝis en la akvo de Dirco, kiu iĝis ŝia regno. Same okazis al Plateo, kaj iliaj fratinoj Korciro, Salamiso kaj Eŭbeo suferis premadon de la mara dio Pozidono. Ĉi tiuj lastaj nomigis la respektivajn insulojn kien la dio ilin portis por plenumi sian deziron. Sinopo kaj Tespio estis amataj de Apolono, dum Tanagro de Areso. Ĉiuj estis nevole forkaptitaj, pro kio Asopo sciis nenion pri liaj filinoj ĝis kiam la divenisto Akafrono klarigis al li pri tio, ke Afrodito kaj Eroso konsilis la kvar diojn preni liajn filinojn. Laŭ li, Asopo devintus montri dankemon kaj fiere akcepti la situacion. Asopo tion faris, evidenta konkludo de versio laŭ kiu li estis simpla mortemulo[19].

El tiuj filinoj, Tebo, Plateo, Tespio kaj Tanagro klare rilatus al Beotia Asopo. Eŭbeo estus ankaŭ pli geografie proksima al ĝi, dum Salamiso kaj Egino estas insuloj kiuj pli taŭgas al Fliasia Asopo. Korciro indentiĝas al la insulo Korfuo, sub Korinta influo, kaj Sinopo tre eble simbolas la samnoman kolonion, origine fondita de Mileto ĉe la marbordo de la Nigra Maro.

Tamen, la nomoj kaj nombro de la filinoj de Asopo varias laŭ la malsamaj verkistoj. Li estis patro ankaŭ de du viroj, Izmeno kaj Pelagono (laŭ Apolodoro) aŭ Pelasgo (laŭ Diodoro Sicila), sed ili ne ĉefrolis gravajn okazintaĵojn.

La unua mencio de la asopidinoj aperas ĉe la Odoj de Pindaro, kiuj mencias nur du: Eginon kaj Tebon. Lia samtempulo Korinna plialtigas tiun nombron ĝis naŭ (krom la antaŭaj, Plateo, Korciro, Salamiso, Eŭbeo, Sinopo, Tespio kaj Tanagro). Krome, Diodoro Sicila silentas pri Plateo, sed aldonas Kalcison (ĉefa urbo de Beotio), Pirenon (la fonto de la korintia akropolo), Kleonon (eponimino de urbeto kiu troviĝis sur la vojo de Korinto al Argo[20]), Ornion kaj Asopison. Sed tiu lasta povis signifi Asopidino, do kromnomo de iu ajn el la antaŭe listitaj.

Apolodoro[21] mencias la dek du filinojn de Asopo, sed ne detalas liston de ili. Krome, Paŭzanio rakontas ke la fliasianoj kalkulas je tri filinoj de la Fliasia Asopo, Korciro, Egino kaj Tebo[22]; sed poste atentigas pri ke la tebanoj atribuas tiun lastan al Beotia rivero, certe pli logike laŭ la geografio. Lia silento pri la aliaj pravigas ke tiutempe oni ĝenerale akceptis Eginon kiel filino de Fliasia Asopo.

Tiuj estas, do, la nimfoj plej kutime akceptataj kiel Asopidinoj, al kiuj minoritataj rakontoj aldonas Antedonon, Klonion, Langion kaj Silison. Tiel, listo de la konataj gefiloj de tiu rivera dio estus jena:

Partneroj kaj idaro
Metopo


Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭaj, la jenaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis Asopo:

  1. Reĝo de Fliasio, kien li alvenis el la bordoj de la rivero Meandro.
  2. Reĝo de Plateo, filo de Pozidono kaj Cegluso. Kun la antaŭa, ili poste identiĝis al la rivera dio antaŭe priskribita.
  3. Onklo de Aĥeo, nomita tiel honore al la antaŭa Asopo.

Asopo en arto[redakti | redakti fonton]

Paŭzanio menciis Asopon kaj siaj filinoj en sia priskribo de skulptaĵaro donacita de la fliasianoj al sanktejo de Hipodamio en Olimpio. Ĝi prezentis la forkapton de Egino fare de Zeŭso, malgraŭ la ĉeesto de Asopo kaj kelkaj asopinidoj, inter ili Harpino, Nemeo, Korciro, kaj Tebo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.14.3.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.3.
  3. Herodoto. Historio, 7.199, 216–17.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.6.
  5. Laŭ Akusilao, ekzemple.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.1.1.
  7. Herodoto. Historio, 9.51.2.
  8. Tamen, Paŭzanio ankaŭ konsideras la eblecon pri ke tiu lasta urbo ricevis sian nomon el Tespio, posteulo de Eriktonio kiu alvenis al la regiono el Ateno.
  9. Statio. Tebaido.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.12.4.
  11. Diodoro Sicila, 4.72.
  12. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.3.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.3.
  14. Esĥilo. Nemeo.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.21.6.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.1.
  17. Pindaro. Istmaj Odoj, 8.17.
  18. Pindaro. Odoj.
  19. Korinna
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.1.
  21. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.6.
  22. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.2.