Termopiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hodiaŭa aspekto post la ensabliĝo.

La Termopiloj (laŭvorte: Pordego de la varmaj fontoj; greke: Θερμοπυλαι ) estas interkrutejo, mallarĝa trapasejo ĉe la landlimo de la grekaj distriktoj Lokris kaj Malisa (poste: Oitaia), inter la de marĉlando ĉirkaŭata Malisa markolo kaj randero de la montaro Kallidromos, kies nomo ŝuldiĝas al la varmaj sulfurozaj fontoj surloke.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estante longa pli ol horo ĝia larĝeco estis nur de 50-60 paŝoj, ĉe kelkaj partoj eĉ ankoraŭ multe pli mallarĝa. Kiel ĉefa enirejo al Tesalio disde la helenaj teritorioj de antikveco jam la regiono gravis strategie.

La de la Sperĥejo-rivero kunportita aluvio ege ŝanĝis la marbordon kaj antaŭenlokis ĝin je 3,5 km.

Batalloko[redakti | redakti fonton]

Famiĝis la trapasejo post la heroa sinofero de la taĉmentoj de la spartano Leonido en julio de la 480-a jaro a.K. por ĝeni la marŝadon de la persa armeo sub la estrado de Kserkso la 1-a (Persio). Dum tio la greka batalŝiparo haltigu la malamikan ĉe la promonotorio de Artemisio. La nombro de la soldatoj sub Leonida estis de ne tute 6000 viroj (inter kiuj nur 300 spartanoj). Leonido fortigis la trapasejajn murojn kaj starigis 1000 anojn el la tribo de la Fokoj tie.

Kiam la persanoj finfine post kvartaga atendo ekŝturmis la grekoj kontraŭstaris du tagojn kaj venkis eĉ la personan gardistaron de la reĝo. Tiam Efialto gvidis 20000 persanojn kune kun Hidarno tra piedmarŝpado kiun la fokoj ne aŭdacis defendi por ataki la grekojn de dorsflanke. Leonido decidis obei kaj defendi la interkrutejon kun siaj spartanoj. La aliaj rajtis retiriĝi; tamen 700 viroj el la tribo de la Tespoj restis libervole. Ili ne atendis la venon de la malamikoj sed aktive ĵetis sin batalen kaj retiriĝis nur post la ekrigardo de Hidaspo monteton de malantaŭ la muroj. Tie ĉi ili ĉiuj mortis unu post la alia batalante.

La grekoj dediĉis al ilia memoro monumenton kun la enskribo de Simonido, kiu tekstas Inschrift des Simonides: "Se vi, preterpasanto, estos alveninta hejme anoncu al la spartanoj ke ni restis surloke mortinto, ĉar la leĝo ordonis tion." Ankaŭ pli malfrue okazis tie ĉi bataloj ekz. en 279 a.K., kiam la grekoj batalis kontraŭ la keltoj sub la atenano Kalipo aŭ en 191 a.K., kiam la romia konsulo Manius Acilius Glabrio venkis Antiokon la grandan. Sen paroli pri la novgreka liberiĝbatalo kontraŭturka en 1821 kaj 1822 kaj pri bataleto en 1941 (inter Wehrmacht kaj aliancanoj) dum la Dua mondmilito.