Kapaneo
Kapaneo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Alector |
Patrino | Astynome |
Edzo/Edzino | Evadno |
Infanoj | Sthenelus son of Capaneus |
Kapaneo (helene Καπανεύς, latine Capaneus) estas en la helena mitologio unu el la komandantoj en la milito nomata Sep kontraŭ Tebo.
Kapaneo elstaris per sia fizika forto, sed lia malbonŝanco estis, ke li ŝatis fanfaroni. Post kiam li grimpis muregon de la urbo li eĉ diris, ke nek la plej alta dio Zeŭso per sia fortego eklipsos lin en konkerado de Tebo. Tio kolerigis Zeŭson. Li per sia fulmo faligis Kapaneon ĝuste en momento, kiam li preparis sin salti en la urbon. Tiel li fariĝis la unua falinto en tiu ĉi milito.
Post la milito oni lian korpon ceremonie forbruligis sur stako. Tien al li ĵetis sin ankaŭ lia funebranta edzino Eŭadno. Ili estis gepatroj de Stenelo, kiu kun ceteraj Epigonoj (posteuloj) post dek jaroj konkeris Tebon.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapaneus en la ĉeĥa Vikipedio.