Idomeneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

'Idomeneo (helene Ἰδομενεύς, latine Idomeneus) estis en la helena mitologio bravega kreta reĝo.

La reĝo Idomeneo estis filo kaj sekvanto de la kreta reĝo Deŭkaliono, kun kiu interkonsentis liganecon fama heroo Tezeo (kiu venkis Minotaŭron), kaj nepo de Minoo, kiu estis filo de la plej alta dio Zeŭso kaj Eŭropo, filino de fenicia reĝo Agenoro.

Idomeno havis grandan potencon kaj kiel multaj aliaj estis duonfianĉo de la bela Helena. Kiam Helena estis rabakirita de Pariso, akceptis inviton de Agamemnono al militiro kontraŭ Trojo. En la batalo apartenis inter la plej bravaj militantoj, kaj ne timis starigi sin eĉ kontraŭ estro de trojanoj Hektoro. Idomeneon kaj lian amikon akompanadis Dikto de Kreto, kiu pri militaj eventoj onidire verkis taglibron en la fenicia lingvo, pri kiu apogas mezepokaj mitoj pri la Troja milito. Post la milito Idomeneo feliĉe revenis hejmen.

Pri Idomeneo verkis Homero en Iliado kaj ankaŭ Vergilio en Eneado. Wolfgang Amadeus Mozart pri li verkis operon nomitan Idomeneo, kun plena nomo Idomeneo, re di Creta ( Idomeneo, reĝo de la Kreto). La opero estis unue prezentita en la jaro 1781.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ídomeneus en la ĉeĥa Vikipedio.