Deŭkaliono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Deŭkaliono kaj Pirro laŭ versio de Metamorfozoj de Ovidio.

Deŭkaliono – helene Δευκαλίων – estis filo de Prometeo kaj Pronojo. Kiam Zeŭso furioziĝis pro la impertinento de la Pelasgoj, li decidis fini la bronzepokon per la diluvo. La decidiga fakto estis la agado de Likaono, reĝo de Arkadio, kiu oferis knabon al Zeŭso. Tio estis malpermesata, komplete nekonvena kaj krome abomeninda.

Tial Zeŭso elvokis diluvon, pro kio la riveroj fluis torente kaj la maro fluis rapide trans la bordo, englutante la montodorsoj kun ŝaŭmo kaj lavis tuton pure.
La titano Prometeo avertis sian filon Deŭkaliono, kiu tiam regis la regionon Ftiotido, pri tiu danĝero. Deŭkaliono konstuis arkeon kaj proviantis zorgeme (neniuj bestoj estis savitaj en tiu mito), tiel li kaj sia edzino Pirro estis, post naŭ tagoj, la solaj homoj kiuj postvivis.