Heleno (mitologio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Heleno (Greke Ἕλλην) estas praulo de ĉiuj Helenoj (aŭ Grekoj). Liaj gepatroj estas en la helena mitologio la paro, kiu postvivis la pra-inundon: Deŭkaliono kaj Pirro. Liaj gefratoj estas Amfiktiono kaj Protogenio. Lia edzino estas Orseiso, kiu estis nimfo. Kun ŝi li havis kiel idojn: Eolo, Doro kaj Ksuto.