Pirro
Pirro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Epimeteo |
Patrino | Pandora |
Edzo/Edzino | Deŭkaliono |
Kunulo | Zeŭso |
Infanoj | Heleno • Amfiktiono • Amphictyon • Pandora • Thyia • Melantho daughter of Deucalion • Protogeneia • Orestheus • Haemone • Candybus |
Pirro estas la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:
Pirro, edzino de Deŭkaliono
[redakti | redakti fonton]Pirro (el la greka Πυρρα, «fajra» aŭ «fajr-kolora») estis filino de la titano Epimeteo kaj la unua virino, Pandoro. Ŝi edziniĝis al sia kuzo Deŭkaliono, filo de Prometeo. Latine, la vorto «Pirra» (Pyrrhus) signifis «ruĝa», el la greka πυρρός (fajr-kolora aŭ simple ruĝa), do laŭ Ovidio kaj Horacio oni nomigis ŝin tiel pro ŝia ruĝa hararo[1]. Verŝajne ŝi estis la unua mortema virino kiu naskiĝis per natura maniero, honore al kio la norda regiono Tesalio estis origine nomigita Pirreo[2].
Post Zeŭso decidis meti finon al la bronzepoko kaj pereigi la homaron per diluvo, Deŭkaliono kaj sia edzino Pirro iĝis la solaj pluvivantoj en la mondo. Eĉ malliberigita, Prometeo kapablis antaŭvidi la estontecon, do li avertis sian filon Deŭkaliono pri la venonta inundo, kaj konsilis lin konstrui arkeon (evidenta paralelismo kun la rakonto de Noao). Danke al tio, ili sukcesis postvivi la diluvon, ĉar post naŭ tagoj la ŝipo atingis la monton Parnaso, la nura ne kovrita per akvo[3]. Troviĝas pliaj alternativaj montoj kie supozeble albordiĝis la ŝipo: monto Ortriso en Tesalio, Atoso aŭ eĉ Etno, en Sicilio[4][5][6]. Tamen, tiaj rakontoj estas nur simplaj lokaj tradicioj, kiaj tiuj kiuj asertas ke pliaj homoj, krom Deŭkaliono kaj Pirro, postvivis la diluvon: Megaro en monto )[7] aŭ la loĝantaro de Delfo kiuj fuĝis al monto Parnaso[8], ekzemple.
Kiam la inundo finiĝis, Deŭkaliono plenumis oferadon al Fiksia Zeŭso («helpanto de fuĝintoj») kaj li, pere de Hermeso, promesis kompensi lin per plenumo de unu deziro. Deŭkaliono petis tiam la restarigon de la homaro, do Zeŭso (aŭ orakolo de Temiso) konsilis lin «kovri lian kapon kaj ĵeti la ostojn de lia patrino malantaŭe super lia ŝultro». Post longa pripensado, Deŭkaliono kaj Pirro fine ekkomprenis tiun misteran respondon: ilia patrino, kaj tiu de ĉiuj vivantaj estaĵoj, estis la tera diino Geo, kies ostoj estas, do, la ŝtonoj. Do ili ĵetadis ŝtonojn malantaŭen, kiuj baldaŭ komencis perdi sian malmolecon kaj ŝanĝi formon. Ilia maso kreskadis, kaj skizoj de homaj formoj ekaperis. La plej molaj kaj humidaj partoj de la ŝtonoj iĝis haŭto, kaj la plej malmolaj, ostoj. La vejnoj de la rokoj iĝis homaj vejnoj, kiuj komencis vivigi verajn homojn, bezonataj por repopoli la teron denove. La ŝtonoj ĵetitaj fare de Pirro iĝis virinoj, dum tiuj, ĵetitaj de Deŭkaliono kreis virojn[9]. Tamen, laŭ la versio de Apolodoro, estis Zeŭso tiu, kiuj konsilis ilin ĵeti ŝtonojn, kiel kompenson al ilia pieco.
Deŭkaliono kaj Pirro havis tri filojn: Heleno (praulo kqj eponimo de la ĉefa gento en Grekio, kiun aliaj versioj konsideras filo de Zeŭso, kun Pirro), Oresteo kaj Amfiktiono, unu el la unuaj reĝoj de Ateno, kvankam alternativaj versioj asertas ke li estis loka aŭtoktono. Ili havis ankaŭ tri filinojn, ĉiuj amataj de Zeŭso: Protogenio, Pandoro kaj Tio.
La rakonto pri Deŭkaliono kaj Pirro estas inkludita en la fama kolekto Metamorfozoj, de la romia poeto Ovidio. Laŭ tiu versio, Jupitro (romia ekvivalento de la greka Zeŭso) indulgis la paron pro ilia pieco. La dio disigis la nubojn kaj metis finon al diluvo ĝuste por savi Deŭkalionon kaj sian edzinon, kiuj estis tiam flosante vage sur la maro. Kiam la ŝtormo sereniĝis kaj la akvoj trankviliĝis, Deŭkaliono kaj Pirro estis kurtuŝitaj de la senhoma vrakaĵo de la tero, kaj komprenis ke nur ili nun respondecis pri ĝia repopolado. Konfuzite pri sia sorto, ili vizitis la diinon Temiso, kiu respondas al Pirro ke ŝi devas ĵeti la ostojn de sia patrino por sukcese reproduktiĝi. La ideo profani la honoron de sia patrino elfosante siajn ostojn terurigis ŝin, sed Deŭkaliono ĝuste konkludis ke Temiso aludis la ĝeneralan patrinecon, ĉar ŝi neniam konsilus plenumi krimon. Kaj Pirro kaj sia edzo komencis tiam ĵeti ŝtonojn super siajn ŝultrojn kaj danke al tio naskiĝis la nova generacio de homoj.
Kiam la Tero estis popoligita de la homaro, Geo pretiĝis por produkti ĉiujn aliajn formojn de vivo. Ovidio protifis tiun rakonton por montri al siaj eblaj legontoj sian teorion pri ke akvo kaj varmo estas la fontoj de ĉiu vivaĵo ("ĉar kiam varmo kaj malseko miksiĝas en konvena ekvilibro, ili generas vivon: tiuj du, estas la origino de ĉio. Dum fajro kaj akvo bataladas, humideco kaj varmeco kreas ĉiujn aĵojn, ĉi tiun harmonion"[10].
Laŭ tradicio, la tombejo de Pirro viziteblis en la unua domo konstruita de la homaro: tiu, kiun Deŭkaliono starigis post malsupreniri el monto Parnaso, postdiluve, ĉu en Opuso[11], ĉu en Cimiso[12][13]. Strabono asertis ke proksime al ftiotida marbordo troviĝis du insuletoj nomiĝintaj Deŭkaliono kaj Pirro[14].
Pirro, filo de Aĥilo
[redakti | redakti fonton]Pirro aŭ Pirho (el la greka Πύρρος,«ruĝ-kolora») estis kromnomo de Neoptolemo, filo de Aĥilo, kiu ricevis ĝin pro sia ruĝa hararo, same kiel la edzino de Daŭkaliono. Pirro sukcese partoprenis la sieĝon kontraŭ Trojo, kaj estis ĝuste li tiu, kiu murdis ĝian reĝon Priamo. Pro tio li estis menciita fare de William Shakespeare en sia dramo Hamleto kaj de Jean Racine en Andromako. La troja asteroido 5283 Pirho ricevis sian nomon el tiu ĉi mitologia rolulo[15].
- Por plia informo, vidu Neoptolemo.
Aliaj roluloj same nomiĝintaj
[redakti | redakti fonton]Krom la antaŭe priskribitaj, Pirro aŭ Pirho estis la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:
- Pirro (Πυρρα) estis la kaŝ-nomo kiun Aĥilo uzis kiam li kaŝiĝis, virine alivestita, inter la filinoj de Likomedo, reĝo de Skiro. Per tio la patrino de Aĥilo celis eviti ke sia filo aliĝu la ekspedicion kontraŭ Trojo, ĉar ŝi antaŭsciis ke li trovos morton en ĝi.[16].
- Filo de la antaŭa Pirro, aŭ Neoptolemo, kaj de Lanaso, filino de Kleodeo[17].
- Filino de Kreono, regento de Tebo dum la minoritato de Laodamanto. Troviĝis en tiu urbo skulptaĵo dediĉita al ŝi[18].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Horacio. Odoj, 1.5.
- ↑ Higeno. Fabloj, 142.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.1-3. Greka teksto ĉe Wikisource.
- ↑ Skolioj pri Odoj de Pindaro., 9.64.
- ↑ Servio. Pri la eglogoj de Vergilio, 6.41.
- ↑ Higeno. Fabloj, 153.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.40.1.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.6.2.
- ↑ Gustav Schwab. Die schönsten Sagen des klassischen Altertums, 1854, verko korektita kaj plivastigita fare de Josef Guggenmos sur Die schönsten Sagen des klassischen Alterthums. Nach seinen Dichtern und Erzählern, 1838–1840.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, libro 4.
- ↑ Pindaro. Odoj, 9.46.
- ↑ Strabono. Geografio, 9.425.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.2.
- ↑ Strabono. Geografio, 9.435.
- ↑ Vergilio. Eneado, 2.469.
- ↑ Filostrato, Bildoj, 1; Skolioj pri Iliado, de Homero, 19. 326; Statio, Aĥila, 2.167 kaj sekv.; Higeno, Fabloj, 96.
- ↑ Plutarko. Paralelaj vivoj, Pirro.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.10.3.