Febo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj roluloj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Febo (luno).
Febo kaj Asterio, sur reliefo de la Altaro de Pergamono.

Laŭ la helena mitologio, FeboFojbo (el la greka Φοίβη, «radianta», «intelekta brilo» aŭ «profeti») estis unu el la titaninoj de la unua generacio, filino do de Urano kaj Geo[1]. Ŝi tradicie estis asociita al la Luno, kune kun Atlaso[2] kaj tiel aperas en la verko Endimiono kaj Febo (1955), de Michael Drayton, la unua serioza traktado pri la mito de Endimiono en angla lingvo.

Laŭ Pelasga mito pri kreo de la mondo ŝi estis filino de Eŭrinomo kaj Ofiono, Titanino, kiu kune kun la Titano Atlaso estis atribuita al la Luno.

Laŭ Olimpia mito pri kreo de la mondo estis Foiba unu el la originaj Titanoj, filino de Urano kaj Gaja.

Ŝi estis do tradicie ligata al la Luno kaj estis ankaŭ avino de Apolono kaj Artemiso. Kun sia edzo kaj frato Kojo ŝi havis filinojn Leto kaj Asterio. Laŭ pli novaj fontoj ŝi akceptis de Temiso inspektadon super la Orakolejo de Delfo.

Febo, la Kronita per oro, venis al la lito de sia propra frato Kojo (Demandanto)[3], kaj havis kun li du filinojn: Leton (patrino de la olimpaj gedioj Apolono kaj Artemiso) kaj Asterio, la stel-diino kiu naskis la misteran Hekato[4]. Pro tio, ke ŝi estis ilia avino, Febo iĝis ankaŭ la plej fama epiteto de Apolono (Φοίβος, Phoebus) kaj la ankaŭ luna Artemiso[5] (Φοίβη, Phoebe)[6], nomiĝintaj tiel kaj en la helena kaj en la romia kultado.

Laŭ la verkaro de Esĥilo[7], la aŭguristino ĉe Delfo asertis ke Febo respondecas pri la tiea famega orakolejo pro ĝentileco de Temiso, kiu siavice ricevis ĝin de Geo. Laŭ li, Febo pace donacis la kontrolon sur la orakolejo al Apolono okaze de lia naskiĝtago[8]. Tamen, tio ŝajnas esti privata aldonaĵo de tiu dramaturgo, ĉar la tri ĉefaj transdonoj de orakolaj potencoj ĉe tiu orakolejo rilatas al respektivaj generacioj de dioj: Urano kreis ĝin kaj transdonis tiun povon al Geo, do tion faris Krono, kiu atribuis la kontrolon de Delfo al sia fratino Temiso[9]. Kiam venis la vico donaci ĝin fare de Zeŭso, Esĥilo ne mencias ke la orakolejo estis donacita rekte al Apolono, kiu ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kaj pro tio oni uzis la figuron de Febo. Tiuj supozeblaj masklaj delegacioj de la delfa potenco priskribitaj de Esĥilo ne estas pravigita de la moderna rekonstruo de la antaŭ-Olimpa historio de la sanktejo.

Kiel titanino de la orakolejo de Delfo, ĉe la tera-umbiliko, Febo peris la aŭgurantan voĉon de sia patrino. Paralele, sia edzo Kojo (aŭ Polo, «ĉiel-akso») agadis same, sed per la voĉo de la patro Urano. Iliaj filinoj Leto kaj Asterio eble simbolis la luman kaj malluman orakolan povon, respektive. Pro tio Apolono, filo de Leto, elstare prezidis la ĉielan kaj luman profet-kapablon, kaj Hekato, filino de Asterio, rilatis al tenebraj noktaj kaj mallumaj profet-povoj, ekzemple komuniiĝo kun mortintoj aŭ nekromancio.

Febo ŝajnas en la versio de Heziodo kosma ekvivalento de la homera Diono, patrino de Afrodito. Pro tio, la homera himno al Delia Apolono[10] verŝajne anstataŭas Febon per Diono en sia listo de titaninoj ĉeestantaj la naskiĝon de Apolono. Heziodo kaj Homero eble tradukis siavice la genealogion de la fenica diino Astarto en ilian respektivan grekan kulturon kaj kuntekston kiam ili prezentis Asterion kiel filino de Febo kaj Afroditon kiel filino de Diono: Febo kaj Diono (ambaŭ inaj Zeŭsoj) estus fenicaj ĉiel-diinoj, dun Afrodito kaj Diono simbolis Astarto.

Honore al la titanino Febo oni nomigis unu el la satelitojn de la planedo Saturno.

Genealogia arbo de la Titanoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ponto
 
Urano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
La Hekatonkiroj
 
 
 
 
La Ciklopoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭribio
 
Krejo
 
Japeto
 
 
Oceano
 
Tetiso
 
Febo
 
Kojo
 
 
Hiperiono
 
Tejo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Astreo
 
Perseso
 
 
 
 
 
 
 
 
Klimeno
 
Oceanidinoj
 
Oceanidoj
 
 
 
 
 
 
 
Eoso
 
Helioso
 
Seleno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Prometeo
 
Epimeteo
 
Atlaso
 
Meneceo
 
 
 
 
Krono
 
Reo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Asterio
 
Leto
 
 
Zeŭso
 
Mnemozino
 
 
Temiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hekato
 
 
 
 
 
 
 
 
Apolono
 
Artemiso
 
 
La Muzoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
La Moiroj
 
La Horoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Febo, filino de Leŭkipo[redakti | redakti fonton]

Romia sarkofago bildigante la forkapto de Febo kaj Hilejro fare de la Dioskuroj (ĉ. 160).

Febo estis unu el la leŭkipidinoj[11], meseniaj princinoj, filinoj de Leŭkipo kaj Filodico[12]. Tamen, alternativa versio asertas ke ŝia patro estis la dio Apolono[13].

Ŝi kaj sia fratino Hilejro, sacerdotinoj de la diinoj Ateno kaj Artemiso respektive, estis svatigitaj al Idaso kaj Linceo, la ĝemelaj filoj de Afareo[14]. Iliaj kuzoj Kastoro kaj Polukso venis al la geedziĝo, kaj subite enamiĝis al la ediniĝontinoj. Laŭ Apolodoro ili profitis la tumulton de la nupta festo por forkapti la fratinojn[15], sed Idaso kaj Linceo persekutis ilin kaj sukcesis mortigi Kastoron[16], la nura mortebla el ili[17]. Plenlarme, Polukso konvinkis Zeŭson permesi ke ili kondividu senmortecon, do ekde tiam la Dioskuroj pasigas duonon de la jaro surĉiele, kiel dioj, kaj la alia duonon en Hadeso, kiel simplaj mortemuloj[14].

Fine, Febo edziniĝis al Polukso, kaj naskis filon nomitan Mnesileo[15]Mnazinoo[18]. La leŭkipidinoj travivis saman destinon ol siaj edzoj: Febo kaj Hilejro ricevis senmortecon ses monatojn jare. Fakte, iliaj nomoj (luna brilo kaj milde brilanta) forte rilatas al la steligitaj dioskuroj, kaj iĝis epitetoj de la luna diino Semelo, ankaŭ ĉiela rajdantino.

En la templo dediĉita al la dioskuroj en Argo Febo estis prezentita, kune kun sia fratino kaj la edzoj kaj filoj de ambaŭ, per skulpta grupo el ebona ligno kaj marmoro (la parto de la ĉevaloj) farita de Dipojno kaj Skiliso[18]. Ankaŭ en Sparto (Lakonio) troviĝis sanktejo dediĉita al Febo kaj Hilejro. Ĝiaj sacerdotinoj estis junaj virgulinoj, nomitaj Leŭkipidinoj, kiel la diinoj. Unu el la tieaj skulptaĵoj estis ornamita de Leŭkipiso, unu el la sacerdotinoj, laŭ ordonoj ricevitaj en sonĝo. Pendiĝis el la tegmento de tiu sanktejo ovo ligita per rubando, kiu teorie estis tiu deponita de Ledo[13].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭaj, Febo estis la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:

  1. Unu el la Heliadinoj, filino do de la suna dio Helioso kaj de la nimfo Rodo. La heliadinoj tiom ploradis la morton de sia frato Faetono, ke iliaj larmoj iĝis ambaro kaj ili ŝanĝiĝis al poploj. Kroma versio priskribas ke Febo kaj siaj fratinoj estis metamorfoziitaj en poploj ĉar ili jugigis ĉevalojn sen permeso de sia patro.
  2. Kiel dirite, Febo estis epiteto de la ĉasista diino Artemiso, simbolante la brilon de la luno. Ĝi estas malina ekvivalento de la kromnomo de sia frato Apolono.
  3. Unu el la multnombraj partnerinoj de Danao, kun kiu ŝi iĝis patrino de kelkaj el la fifamaj danaidinoj. Tiu Febo estis hamadriada nimfo[19].
  4. Epiteto ankaŭ de la luna diino Semelo, kiu trairadis la ĉielon pere de sia du-ĉevala argenta ĉaro.
  5. Unu el la amazonoj, kiu akompanis Artemison en ŝia montara ĉasado. Febo bataladis kontraŭ Heraklo, sed estis fine mortigita de li[20].
  6. Filino de Tindareo kaj Ledo, do duon-fratino de Heleno[21].
  7. Nimfo[19].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 5.136.
  2. Homero. Iliado, 5.898.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.1.3 kaj 1.2.2.
  4. Heziodo. Teogonio, 444 kaj sekv.
  5. Vergilio. Eneido, 10.215.
  6. Vergilio. Georgica, 1.421.
  7. Esĥilo. Eŭmenidoj, 1 kaj sekv.
  8. Esĥilo. Eŭmenidoj, 6.323
  9. D. S. Robertson. The Delphian Succession in the Opening of the Eumenides, ĉe The Classical Review'', 55.2, paĝ. 69-70 (Septembro 1941).
  10. homera himno al Delia Apolono, 3.89 kaj sekv.
  11. William Smith. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  12. Johano Tzestes. Pri Likofrono, 511.
  13. 13,0 13,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.16.1.
  14. 14,0 14,1 Higeno. Fabloj, 80.
  15. 15,0 15,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.13.4.
  16. Ovidio. Fasti, 5.709 kaj sekv.
  17. Teokrito. Idilioj, 22.137 kaj sekv.
  18. 18,0 18,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.5.
  19. 19,0 19,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  20. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.16.2.
  21. Eŭripido. Ifigenio en Aŭliso, 50.