Ponto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo de Ponto, en Tomis.

Laŭ la helena mitologio, PontoPontoso (el la greka Πόντος, «maro») estis antikva pre-olimpa mara dio. Li estis unu el la Protogenoj (Unuenaskitoj), filo de Geo (la Tero), sen maskla interveno laŭ la poeto Heziodo[1]. Tamen, Higeno asertas ke liaj gepatroj estis Urano (la Ĉielo) aŭ Etero (la Aero), kaj Geo[2].

Laŭ Heziodo, Ponto estis ion pli specifa ol simpla personigo de la maro: li estis ho pontos, tio estas, "La Vojo", vorto uzata de la antikvaj grekoj por designi la maron Mediteraneon[3]. Kun sia patrino Geo, li generis la plej antikvajn marajn diaĵojn: Nereo (La mara maljunulo), Taŭmaso (la respekt-frapa "miraĵo" de la maro, personigo de la danĝeraj flankoj de la maro), Eŭribio (Forta diino), Forko kaj lia fratino-partnero Keto.

Kun la nimfo Talaso (kies nomo ankaŭ signifas "maro", sed laŭ pre-greka radiko), li generis la Telkinojn kaj ĉiun submaran vivantan estaĵon[4]. La paro Ponto-Talaso estis anstataŭita de la grekoj per Pozidono-Amfitrito, kaj en arto, kaj en ilia kultado. Aldone, en la romiaj mozaikoj, la protogenaj maraj gedioj ofte estis Oceano kaj Tetiso. Ponto, fakte, ne havas propran mitaron, nek ĉefrolas rakontojn, krom sian aperon en la mitaj teogonioj kaj genealogioj.


Partneroj kaj idaro
Geo Talaso


Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Kompare kun Oceano, la mar-titano kiu ĉirkaŭis la teron, Ponto estis malpli personigita inter la helenoj. Tamen, li estis prezentita, ekzemple, en pentraĵo de la 3a jarcento p.K., kiel priskribis la retorikisto Filostrato en siaj Bildoj. Krome, en romia skulptaĵo de la 2a jarcento p.K. (ilustraĵo supre dektreflanke) Ponto, leviĝante de fuko, ektenas rudron kun lia dekstra mano kaj premas la pruon de ŝipo. Li eluzas murkronon, kaj akompanas Fortunon, kies drapaĵoj montriĝas ĉe la maldekstro, kiel ĝemela gepatrondioj de la havena urbo Tomis, en Moesio (ĉe la Nigra Maro).

En romia mozaiko li aperas kiel giganta kapo elirante el maro, kun akve-griza barbo kaj krab-pinĉiloj kiel kornoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evelyn-White, Hugh G. Ed. The Homeric Hymns and Homerica with an English Translation. Eld. William Heinemann Ltd, Londono, 1914.
  2. Higeno. Fabloj.
  3. La Nigra Maro, ekzemple, estis por la grekoj ho pontos eŭeinos (Εὔξεινος Πόντος), "la maro kiu bonvenigas fremdulojn".
  4. Morford, Mark P. O. Classical Mythology, paĝ. 98 kaj 103. Eld. Oxford University Press, Novjorko, 1999. ISBN 0-19-514338-8, 9780195143386.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.2-6.
  6. Eŭmelo. Titanomaĥio, 3.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Heziodo. Teogonio, 233.
  8. Bakilido. Fragmento 52.
  9. Higeno. Antaŭparolo.
  10. Diodoro Sicila. Historio, 5.55.1.