Talaso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Talaso.
Talaso, personigo de la maro, ilustraĵo de Viena Dioskorido (ĉ. 512).

Laŭ la helena mitologio, TalasoTalasa (el la greka Θάλασσα, Θάλασση -laŭ la ionia dialekto- aŭ Θάλαττη -laŭ tiu atika-, «maro»[1]) estis origina mardiino, personigo de Mediteraneo. Ŝi estis filino de Etero kaj Hemero[2], la supra ĉielo kaj la taglumo, respektive, laŭ la praa teogonio.

Kun la mardio Ponto, ŝia virseksa identigo, ŝi iĝis la patrino de la naŭ Telĥinoj, de la nimfo Halio[3] kaj de la diversaj specoj de maraj fiŝoj[2]. Laŭ Iono el Ĥio, ŝi unuiĝis al mardio Egeo, personigo de la Egea Maro, kaj naskis al li centmanan giganton nomiĝintan Egeono[4]. Kelkaj rakontoj, inter ili tiu verkita de Heziodo, konsideras ŝin patrino de Afrodito, kun Urano, ĉar tiu diino naskiĝis el la spermo de la ĉiela dio miksita kun la mara ŝaumo, generata kiam Krono kastris Uranon kaj ĵetis liajn seksorganojn al maro[5].

Kiel la ceteraj protogonoj, ŝia figuro kaj atributoj estis apenaŭ difinitaj, do ŝi restis simpla personigo de la maro kaj identiĝis al ĝi. Tamen, en postaj prezentadoj, Talaso estis priskribita kiel virino el sala akvo emerĝanta el la mara profundo[6]. Oni prezentis ŝin tiel en la fabloj de Ezopo, kaj ankaŭ per la romiaj mozaikoj, sur kiuj ŝi ofte videblas kun krab-pinĉilaj kornoj, alivestita per maraj algoj kaj portanta remilon. Pro tiaj atributoj, ŝi iom ekvivalentas al Amfitrito, la edzino de Pozidono, kaj pro simboli ankaŭ la maran fekundkapablon, ŝi multe similas al la antaŭa Tetiso, la mara titanino.

Filostrato, en sia priskribo de antikvaj grekaj pentraĵoj, multobligis la figuron de Talaso kaj asertas ke la personigoj de la maroj kiuj aperas en ili estas la talatoj, brilokulaj virinoj laŭ unu el la artaĵoj, kaj laŭ la ceteraj infaninoj kiuj simbolis la justan kaj la kalman marojn (Egea kaj Adriatika) inter kiuj troviĝas la Istmo de Korinto[7]. Tio rilatas, tre eble, kun la talasaj dajmonoj (maraj spiritoj) priskribitaj de Opiano[8].

En kelkaj fabloj, ŝi interrilatiĝas kaj kun la maristoj kaj kun la riveroj. Tiuj lastaj plendis al ŝi pro tio, ke ilia akvo iĝis sala ĵusalveninte maren, sed Talaso lakone respondis: «se vi ne volas saliĝi, ne alfluu maren»[9]. La maristoj ankaŭ plendis al ŝi, ofte pro la sinkadoj, sed pri tio ŝi kulpigis kaj la anemojn (la ventojn), kaj la homan stultan manion enŝipiĝi kiam la vetero malbonas[10].

Laŭ Paŭzanio, troviĝis ĉe la templo de Pozidono en Korinto, krom du skulptaĵoj de la mara olimpano, plia bronza kiu prezentis Amfitriton, akompanata de nimfoj, nereidinoj, hipokampoj, Galeno (mara kalmo) kaj Talaso, tiu lasta portanta Afroditon ĉe siaj brakoj[11].

En 2001, la surstrata artisto Swoon kreis specifan artaĵon por la atrio de la Muzeo pri Belartoj en Nov-Orleano (NOMA) per kiu li prezentis la mardiinon Talaso[12].

Talaso, unu el la naturaj satelitoj de la planedo Neptuno, ricevis en 1991 sian nuntempan nomon, kiu omaĝas la grekan mardiinon.

Partneroj kaj idaro
Ponto Egeo Urano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle ĉe Theoi; tradukita de Thomas Taylor en 1792.
Angle: plia eldono, ĉe Sacred Texts.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. S. P. Beekes. Etymological Dictionary of Greek, paĝ. 530. Eld. Brill, 2009. En ĝi oni pristudas eblan antaŭgreka deveno de tiu nomo.
  2. 2,0 2,1 Higeno. Antaŭparolo.
  3. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.55.1.
  4. Iono el Ĥio. Fragmento 741.
  5. Nono. Dionysiaca, 12.43.
  6. Ezopo. Fabloj, 258 kaj 276.
  7. Filostrato. Bildoj, 1.27 kaj 2.16, respektive.
  8. Opiano. Halieutica, 1.74.
  9. Ezopo. Fabloj, 258.
  10. Ezopo. Fabloj, 276.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.1.7-9.
  12. Video pri Thalassa kaj ĝia kreadproceso.