Saltu al enhavo

Filostrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φλάβιος Φιλόστρατος
(170-250)
Latina traduko el la verko de Filostrato fare de Antonio Bonfini (1427-1502). La manuskripto estis verkita kaj prilumita en Florenco inter 1487 kaj 1490 por reĝo Matthias Corvinus.
Latina traduko el la verko de Filostrato fare de Antonio Bonfini (1427-1502). La manuskripto estis verkita kaj prilumita en Florenco inter 1487 kaj 1490 por reĝo Matthias Corvinus.
Persona informo
Naskiĝo 170
en Lemnos, Grekio
Morto 250
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Philostratus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
oratoro
sofisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Life of Apollonius of Tyana ❦
Lives of the Sophists ❦
Heroicus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucius Flavius PhilostratusFilostrato la JunaFilostrato la 2-a estis greka sofisto, retorikulo, filozofo kaj biografo. Li estas aŭtoro de pluraj libroj tiaj kiaj "Pri la Herooj" (Ἡρωικός), "Epistoloj" (Ἐπιστολαί), "Vivoj de la sofistoj" kaj "Vivo de Apolonio de Tiana", verko tradukita en la anglan de Frederick Cornwallis Conybeare (1856-1924).

Enkonduko

[redakti | redakti fonton]

Lucio Flavio Filostrato estas unu el la pluraj rilataj Filostratoj; la divido de verkoj en la korpuso inter ili estas ĝena demando. Filostrato estis sofisto aŭ retorikulo, kiu eble ricevis patronecon de la imperia familio, inkluzive de Julia Domna, edzino de Septimo Severo.

Verŝajne komencinte sian edukon en Ateno, kie li plenumis lokajn oficojn (inkluzive de hoplita generalo kaj pritano[1]), li poste estis aktiva kiel sofisto, elfarante elmontran oratoradon kaj instruadon, en Ateno, Romo, kaj Ionio; li havas ian rilaton kun Lemnos (Vivo de Apolonio de Tyana [Vita Apollonii]), kaj eble li naskiĝis tie.

Li kreis la frazon "2-an Sofismon" por difini literaturan kaj kulturan movadon, en sia "Vivoj de la sofistoj", kolekto de mallongaj biografioj de tiuj kiujn li konsideris kiel reprezentantojn de la "Dua" stilo de la greka oratorado.

Liaj temoj estas plejparte samtempaj kun sia propra epoko sed komenciĝas kun Esĥino en la 4-a jarcento a. K.; lia stilo estas komparita kun tiu de la "Unua Sofismo", inkluzive de Gorgio. Li estis precipe influita fare de Herodo Atika, kies biografio estas la plej grava en "Vivoj de la sofistoj" (VS), kaj kies oratorecon li atestis persone.

"Vivoj de la sofistoj", verko de Flavio Filostrato, eldonita en 1838 de Karl Ludwig Kayser (1808-1872)

Sed lia literatura produktado estas granda kaj varia kaj pri temo kaj pri ĝenro. Ĝi ampleksas pli da biografio en la "Vivo de Apolonio de Tiana" (VA), la vivo eble de tre fikciigita vivo de "sanktulo" kaj "mirfaristo" de la nerona epoko; Platona dialogo miksita kun revizio de la homera versio de la Troja milito kaj kultado de grekaj herooj en la Heroikos ("Pri la herooj"); kolekto de miniaturaj priskriboj de pentraĵoj (ekfrazoj) en la Imagines; kolekto de literaturaj leteroj inkluzive de epigram- kaj elegi-influitaj Erotikaj Epistoloj same kiel leteroj adresitaj al historiaj personoj kaj aliaj verkintoj; kaj traktado pri greka sporthistorio kaj praktiko, la Gymnastikos.

Li skribis almenaŭ unu pluekzistantan epigramon (Planudea Antologio), kaj eble ankaŭ estis la verkinto de la Pseudo-Luciana dialogo Nero, kaj unu el la mallongaj traktadoj aŭ Dialexeis elsenditaj en la Filostrata-korpuso.

Krome, li skribis multajn perditajn verkojn, inkluzive de sofismaj deklamadoj, diskutoj kaj enkondukoj (meletai[2], dialexeis[3], prolaliae[4]) por esti prezentitaj publike.

Filostrato skribis en Atika Grekalingvo kiu tamen estas stile florida kaj sufiĉe idiosinkrazia; en stilo, literatura kaj rakonta tekniko, kaj elekto de subjektoj, li estas unu el la plej originaj grekaj literaturaj artistoj de la imperia aŭ eble ajna epoko, reverkante la temojn de la klasika epoko en maniero multe pli kreiva ol simple imita.

Ĝeneralaj Studoj pri Filostrato

[redakti | redakti fonton]

Pro la tre apartaj temoj de liaj tekstoj kaj la fakaj studoj kiujn ili altiras (pri antikva atletismo, pri arthistorio kaj artteorio, ktp), la plimulto el la studoj publikigitaj pri Filostrato fokusas aŭ ekskluzive aŭ ĉefe al unu teksto aŭ foje du, tiel ke studoj intervalantaj trans la korpuso estas relative malofta fenomeno.

La plej bona ĝenerala studo estas Ewen L. Bowie kaj Jaś Elsner (2009), kolektita volumo kiu kovras Filostraton kaj la tutan korpuson, ambaŭ prenitaj kiel tutaĵo kaj kun fokuso sur individuaj verkoj, kun larĝa gamo de sciencaj metodoj kaj interesoj.

Alia bona deirpunkto estas la ĉapitro de la gvidlibro Graeme Miles (2017). Miles 2018 estas grava verko pri Filostrato-studoj, kaj la unua monografio kiu kovris la tutan korpuson donante pli da atento al la "negravaj" verkoj; ĉar ĝi interpretas ĉiujn verkojn en la korpuso ekde la sama, tute aparta angulo, ĝi devas esti rigardata kiel legado de la tekstoj prefere ol kiel deirpunkto.

Graham Anderson (1986), kvankam datita, restas utila kiel ĝenerala enketo kaj enkonduko pri Filostrato, kvankam atentante neproporcie al "Vivo de Apolonio de Tiana" kaj "Vivoj de la sofistoj" kaj tro malmulte da atento al la aliaj verkoj. Alain Billault (2000) estas simila en amplekso kaj ekvilibro, kvankam malgranda en skalo. Por la Lingvistika Atikismo de Filostrato (en la kunteksto de liaj samtempuloj), Wilhelm Schmid[5] estas ankoraŭ la definitiva studo.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pritano (greke: πρύτανις) estis la nomo donita al la plej altaj magistratoj en multaj el la grandurboj de Antikva Grekio.
  2. Meletai estas kunaĵo da diraĵoj pri la Sankta Skribo por esti legataj en la preĝejo.
  3. Dialexeis estas la konado pri filozofio kreita por la juna aŭdanntaro.
  4. Prolaliae estas prelegoj faritaj por aŭdantaro sub amuza maniero.
  5. Der Atticismus in seinen Hauptvertretern von Dionysius von Halicarnassus bis auf den zweiten Philostratus, 1887–1889
  6. Oxford Bibliographies