Esĥino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Statuo kopia de Esĥino en Wrest Park/Bedfordshire

Esĥino (helene: Αἰσχίνης / Ajsĥines; naskiĝinta ĉ. 389 a.n.e. en Ateno, mortinta en 314 a.n.e.) estis helena oratoro. Li nombriĝis je la dek atikaj oratoroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origine de malalta socia klaso li estis unue helpinstruisto ĉe la bazlernejo de sia patro, poste sekretario kaj aktoro por flankaj roloj. Estante ege talenta je retoriko, havante belegen voĉon kaj perfekte plaĉan sinprezentadon li aperis unue en 356 kiel oratoro kaj iĝis baldaŭ persono profesie ŝatata. Li partoprenis la en 347 a.n.e. al Filipo la 2-a (Makedonio) sendita legataron porpacan kaj li ekinteresiĝis por la tirano makedoni: sekve li poris ties planojn por Ateno malfavoraj. Pro tio li akuzitis en 34 fare de Demosteno kaj Timarĥo pro ŝtatperfido; sed Esĥino ne kondamnitis pro sukcesa propra proceso kontraŭ Timarĥo.

Eĉ kiam Demosteno, kiu malamis Esĥinon pro lia partianeco pormakedonia, refaris akuzon en 342 a.n.e. per splenda parolado li per same brila parolado defendis sin. Havante nur la interesojn filipajn antaŭokule Esĥino reklamis en 339 a.n.e. la duan sanktan militon kontraŭ Lokris kaj la transigo de la komando al la reĝo. Sekvis mlito kiu kondukis al la pereo de Ateno kaj la beotia Tebo ĉe la Batalo de Keroneo kaj la finfina pozitiva realiĝo de ĉiuj intencoj makedoniaj.

Lia ega malamo de Demosteno kaŭzis tamen sian falon. Kiam li akuzis en 330 Ktesifonon - kiu publike postulis por Demosteno pro ties meritojn aljuĝo de ora krono - li superitis pro la brilega kaj majstra kontraŭparolado demostena Pri la krono. Necesis ekzilenirado al Rodoso kie li fondis retorikan lernejon. Esĥino mortis sur la insulo Samoso.

Post Demosteno li korekte taksitis la plej granda oratoro danke al la fare de la antikvaj filologoj kromnomitaj tri gracioj, t.e. la paroladoj kontraŭ Timarĥo, pri la fraŭda legataro kaj tiu kontraŭ Ktesifono.

Fakulo pri Esĥino estis la germana filologo Gustav Eduard Benseler.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 848 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]